Nia karega Jörg Haider mortis
-
Senatente atingis nin la terura mesagho ke nia kara Jörg Haider mortis je akcidento! Ni funebras! Jö…
-
12 Oct 2008
Centjara festo de la kroata esperanto movado
-
Estu tio malferma letero al s-ino Spomenka Shtimec kiu organizis la eventon. Fotoj sekvos iom…
-
28 May 2008
See all articles...
Authorizations, license
-
Visible by: Everyone (public). -
All rights reserved
-
2 281 visits
Muziko, Esperanto kaj mi
Floreal Martorell instigis min aldoni informojn pri mia muzika laboro ankaù rilate al esperanto.
Mi naskighis en Budapeshto, la abiturientan ekzamenon mi faris en la faka mezlernejo pri restoracia industrio. En mia 10-a jaragho mi komencis gimnastikadon en la sportkluboj KSI kaj Dózsa, poste 2,5 jarojn mi ludis naghpilkadon. Post la mezlernejo laù la konsiloj de mia plej bona amiko, samklasano János Nagy (futbalisto, poste unu el la steluloj de la sportklubo MTK) mi komencis lerni la kantadon. Mia unua instruisto estis Babi Kovács, baldaù poste Zsuzsa Kósa en la budapeshta kantostudio de OSzK, kaj post la sukcesa ekzameno en la estradmuzika studio de la Hungara Radio mi ighis lernanto che Tamás Balassa P.
Dum mia lernado-periodo mi ne povis sufiche enspezi por vivteni min, do tiutempe mi laboris laù mia lernita profesio kiel kelnero en la Hotelo Hilton.
Kiel 20-jarulo mi decidis, ke kantado estos la chefa afero en mia vivo, do kiam oni ofertis laboreblon en revuo de Cenario en Vieno, mi tuj akceptis ghin. Samtempe mi faris sukcesan akceptan ekzamenon al la opereta kaj muzikala fako de Viena Shtata Konservatorio.
Post kvar jaroj kaj fina ekzameno mi tuj iris al turneo por ludi en la "Superstelulo Jesuo Kristo", kion ni prezentis chefe en Germanio kaj Svisio.
Post tio sekvis miaj teatrejaj jaroj en la Urba Teatro de Baden bei Wien kaj en St. Pölten, kaj denove venis la revuoj.
Tri jarojn mi turneadis en la lando kun la "Revuo Angelo Conti", sed faris gastviziton ankaŭ al Italio, Svisio kaj Germanio.
En 2002 finfine pretighis mia memstara programo kun la titolo "Das Tier in mir", kion mi unuafoje prezentis en Vieno /Gloria Theater/ Intertempe granda parto de la programo estas jam tradukita al esperanto pere de la helpo de tiel afablaj geeperantistinoj kiel Helga Farukuoye kiu tradukis amuzan tekston de Loriot, kaj Katinjo Fetes-Tosegi kiu tradukis amuzan monologon de Hugo Wiener "Favora tago" kaj multajn aliajn tekstojn.
Tiu "cirka vivo" plachas al mi, tamen mi ne neglektas la teatron, tial regule akceptas iujn tieajn rolojn, kiel lastatempe sur la scenejo de "Buehne 21" aù "Gloria Theater" en Vieno. Aldonighis al ili ankaù pli aù malpli grandaj roltaskoj en filmoj, operetaj kaj preghejaj koncertoj.
Lastatempe mi pasigas chiam pli da tempo en Hungario, kie helpas al mi tiel afablaj kaj sindonaj kolegoj, kiel mia kvazaù-frato Péter Berentei, aù la teksto-verkisto Iván Bradányi, la komponisto Sándor Munkácsi, la kantistino Kati Rácz (por mi shi estas pli ol monda stelulo), kaj mia amiko, la mirinda verkisto de teatraj tekstoj Géza Csemer, kiuj helpis al mi neniam perdi la ligighon al Budapeshto.
Péter Berentei helpis al mi trovi vojon al miaj unuaj hungariaj televidaj roloj. Poste ghis junio 2007 kune kun mia kara kolegino Eva Endrödi ni prezentis la duhoran elsendon "Laùdezire" en la privata hungara televidkanalo Zenit TV. Shi salutis la spektantojn hungare kaj mi faris la saman gemane kaj esperante.
Mia unua agado en Esperantujo okazis pasintjare en Mariboro/Slovenio. S-ino Vesna Obradovic invitis min partopreni en la EEU kongreso kie mi dufoje koncertis. Sekvis la invito al Zagrebo chijare pere de S-ino Spomenka Shtimec okaze de la centjarigho de la Kroata Esperanto Movado. Nun sekvos alia elpasho en Wörgl/Tirolo okaze de la kunveno de la Aùstra Esperanto Movado. En aùgusto sekvos denove Kroatio.
En Mariboro mi konatighis kun la hispana kantisto kaj verkisto Manuel Pancorbo Castro kiu tuj skribis mirindan tekston por mi. "Kiel mia amo"- estas traduko de la fama hispana kanzono "Como yo te amo". Tio estis la komenco de vera internacia kunlaborado. Ni decidis realigi nian unuan komunan projekton -dek kanzonojn en esperanto. Do la projekto antaùeniras pasho al pasho. Tio devas esti multe pli bonkvalita ol chio kion mi faris iam ajn antaùe. Unue pro la mirindaj tekstoj kaj due char esperanto ighis la plej grava afero en mia vivo.
Jump to top
RSS feed- Latest comments - Subscribe to the feed of comments related to this post
- ipernity © 2007-2024
- Help & Contact
|
Club news
|
About ipernity
|
History |
ipernity Club & Prices |
Guide of good conduct
Donate | Group guidelines | Privacy policy | Terms of use | Statutes | In memoria -
Facebook
Twitter
Sign-in to write a comment.