“Ligas min al Esperanto amikeco, Ĉar dum mia vivo mi akiris multoble pli da veraj amikoj per Esperanto ol per mia denaska lingvo"

William Auld

Antaŭ ol komenci mi volas pardonpeti al la anglalingvaj kaj/aŭ angloŝatantaj ipernity-aj esperantistoj kiuj ofte vizitadas mian paĝon.

Kiam mi diras ke mi malemas (por ne diri malami) la anglan estas en la plej radikala senco de la vorto. Jen eta historia skizo:

Mia unua kontakto kun la angla lingvo estis ĉe la bazlernejo, mi estis 9jara. Mi memoras kiam mi amuze lernis la ĉiamajn vortojn, bazajn esprimojn kaj la alfabetkanzonon, sed mi neniam komprenis kial diferenciĝas la skribado de la prononcado.

Vere mi ne memoras kiam akriĝis miaj sentoj al la angla. Ĉe mezlernejo mi ne plu volis lerni ĝin, mi ne toleris aŭskulti la aliajn en tiu malbela lingvo. Ĉar la instruado de la lingvo estis deviga mi tre malbone kondutis dum la klasoj por ke la instruistino forigu min de la klasejo. Kiaj jaroj!

Jusenirinte en altlernejon mi eklernis esperanton, lingvo kiu penetris mian vivon kaj koron. Mi estis tre feliĉa ĉar mi rapide, malgraŭ la komencaj timoj, avancis pozitive. Sed baldaŭ venis la mokoj kaj kritikoj de miaj amikoj kaj eĉ de mia fratino kiu iam lernis la lingvon!

Sed la plej neforgeseblaj insultoj pri kiuj mi memoras kaj ĉiam memoros venis de la pastro de mia paroĥejo (mi estis katoliko dum dek jaroj). Multfoje li kritikis min laŭdante la anglan kiel vera internacia komunikilo. Kontraŭ tiuj atakoj mia kiraso estis blinda atako kontraŭ la angla lingvo kiel imperia, detruanto de lokaj kulturoj, lingvaĉo de sovaĝaj anglosaksaj triboj, ktp. Kaj tie vere naskiĝis mia malemo kaj al la pastro kaj al la angla. Kiel konsekvenco mi forlasis la katolikan eklezion ĉar ni diskutis multfoje.

Ĝis kia punkto mi malemas la anglan?:

* Inter miaj plej ŝatataj kanzonoj kaj filmoj neniuj estas anglalingvaj.

* Mi ne uzas T-ĉemizojn, tornistrojn ktp. kiuj surhavas videblajn anglalingvajn tekstojn.

* Mi evitas anglismojn parolante la hispanan.

* Mi ne toleras anglalingvajn konversaciojn de aliuloj.

* Krom esperanto mi eklernis la francan, italan, portugalan, rusan kaj germanan sed neniam la anglan ĉar mi rezistas!

* En la komenco de mia E-vivo mi korespondis amike kun esperantisto el Sancti Spíritus (centra provinco de Kubo) kaj kiam li diris min ke li ŝategas la anglan pli ol esperanto mi ne plu kontaktis lin ĉar esperantistoj "ne povas ŝati la anglan".

* Mi ŝategis hispanlingvajn kantistojn sed kiam ili ekkantis angle, mi ne plu aŭskultis ilin.

Bone, tiu estis te supraĵa skizo pri mia malemo al la angla. Eble mi ne estas la sola esperantisto kiu havas similan senton ne nur al la angla sed al iu ajn lingvo.