Mitoj kaj kompromitoj
Karaj gelegantoj, imagu, ke vetkuras kanibalo kaj esperantisto. Al kiu apartenos la fina venko? Memkompreneble, al la esperantisto, ĉar kanibaloj ne ekzistas! Jen tio estas la mesaĝo de Gereon Janzing kaj lia libro "Kannibalen und Schamanen". Verdire, li nenie en la verko vortumis precize tiel, sed mi sincere kredas, ke li ne protestus pri mia interpreto.
Spite al la recenzista tradicio, mi plejparte ŝparos al vi miajn saĝegajn pritaksojn kaj precipe rakontos pri la enhavo de la libro. Ne ĉar mi ne havas propran opinion aŭ timas diri ĝin, sed ĉar bedaŭrinde multaj el vi ne povos legi la libron, kiu estas germanlingva.
Janzing estas profesia etnologo kaj aŭtoro de multaj artikoloj kaj de kelkaj etnologiaj libroj, inkluzive de plurlingva vortaro tiutema. "Kannibalen und Schamanen", kun subtitolo "Verbreitete Irrtuemer ueber fremde Voelker und Kulturen"*, batalas kontraŭ eraroj kaj erarigoj, eĉ konsciaj trompoj kaj intencaj fi-famigoj de fremdaj popoloj kaj kulturoj. Mi uzas la verbon "batali", ĉar temas pri pli ol sciencista kritikemo - temas pri persistaj klopodoj de fakulo kaj homo atentigi pri la la falsa imago, kiun oni ofte havas pri malmulte konataj etnoj kaj regionoj. Informojn pri ili ordinara homo ĉerpas ne de fakaj volumegoj, sed de mitoj kaj legendoj.
Resume, la temaro de la libro jenas:
- Kio estas sovaĝuloj kaj barbaroj?
- Kio estas raso?
- Kion ni (mis)scias pri religioj?
- Ĉu eblas objektive juĝi pri fremdaj vivmanieroj kaj teknologio el sia-kultura vidpunkto?
- Kiel interrilatas fremdaj lingvoj kaj fremdaj pensmanieroj?
- Kion signifas la pereo de etnoj kaj kulturoj?
- Kio estas komuna inter arkeologio kaj eksterteruloj?
- Kiuj konataj eraroj ŝuldiĝas al bonintencaj aŭ malicaj trompoj?
La libro similas al kunmetaĵo de artikoloj, kiuj sekvas pli-malpli saman skemon: la aŭtoro mencias iun miton, prezentas pruvojn pri ĝia erareco (aŭ emfazas mankon de pruvoj pri ĝia probableco) kaj fine konkludas aŭ konkludigas. Iuj asertoj povus ege surprizi: ekzemple, ke la ofte citata parolado de la indiana tribestro Seattle ne estas orignala, sed verkita por filmo pri naturprotektado (p. 113). Aliaj asertoj eble eĉ ŝokus: ekzemple, ke la plej daŭra efiko de la kristana misiismo en multaj regionoj de la tero estas... la alta nivelo de alkoĥol-konsumo! (Vidu p. 99.)
Por turismemuloj al foraj landoj tre interesaj kaj trankviligaj estus la tekstoj pri kanibaloj kaj la konkludo de Janzing, ke absolute nenio pruvas la ekziston de kanibalismo kiel socie akceptata fenomeno. Certe estis okazoj, en kiuj en ekstremaj situacioj homoj manĝis homan viandon por ne malsatmorti. Same certe ekzistas karn-avidaj uloj, kiel la "kanibalo de Rotenburg", kiujn oni malfacile konsiderus mense sanaj. Sed pri triboj, kiuj bredis homojn anstataŭ bestojn aŭ kiuj per sia kanibalismo terurigis malamikojn, estas neniuj fidindaj pruvoj. Laŭ Janzing la mitoj pri kanibalismo ŝuldiĝas precipe al miskompreno de la metafora uzo de la mencioj pri manĝado de homoj (komparu la metaforan manĝadon de la korpo de Jesuo en la kristanismo) aŭ al intenca fi-famigo de triboj fare de iliaj malamikoj, kiuj tiel pravigis militojn, subigon, eĉ ekstermon de la "kanibaloj". Kiu deziras pliajn informojn, tiu legu ankaŭ la libreton "Der unwiderstehliche Geschmack von Menschenfleish"***, en kiun Janzing kunmetis plurajn citaĵojn el fakaj, literaturaj kaj gazetaraj fontoj.
Por esperantistoj aparte leginda estas la ĉapitro pri lingvoj - ne nur ĉar esperantistoj ĝenerale interesiĝas pri lingvoj, sed ankaŭ ĉar Janzing dediĉas al Esperanto arikolon titolitan "Esperanto, ein gescheitertes Projekt?"**. (Vidu pp. 91-92.) Tie estas iuj argumentoj, kiuj utilas en rebato de kritikoj rilate al Esperanto.
Kiel nefakulo, mi havas nur du rekomendojn. La unua rilatas al la aspekto de la libro: La literoj estas tiel etaj, ke longa legado estas peno anstataŭ plezuro. Se iu E-eldonisto decidos eldoni la verkon de Janzing - kion mi bondeziras al la aŭtoro kaj al la potenciala legantaro! - nepre zorgu, ke tiu legINDa libro estu ankaŭ legEBLa!
La dua rekomendo estas al la aŭtoro: En pluraj okazoj ŝajnis al mi nesufiĉaj la argumentoj pri la nekredindeco de iu mito. Jes, certe manko de pruvoj pri io estas dubiga per si mem. Sed pli konvinkas min - nefakulon - klarigoj pri la eventuala kialo por la apero de iu mito. Do mi ŝatus legi pli riĉan argumentaron, kia en iuj artikoloj mankas - supozeble pro limigoj de la amplekso.
Mariana Evlogieva
__________
* "Kanibaloj kaj ŝamanoj - Disvastigitaj eraroj pri fremdaj popoloj kaj kulturoj".
** "Esperanto, ĉu fiaskinta projekto?"
*** "La nerezistebla gusto de homa viando".
Sign-in to write a comment.