Ni tramveturis tra la malvastaj stratetoj. La antikva tramo estis plenplena. Pluenŝtopiĝis kelkaj gehispanoj. Sur la T-ĉemizo de unu el ili videblis la respublikana hispana flago.
Apenaŭ mi rimarkis tion, kiam ĉe la vojkurbo la trameto pasis preter muro sur kiu legeblis jeno:
Respubliko = Feko! 100 jaroj da respubliko kaj 40 el ili estas tiuj de la diktaturo.
Do turisto el la najbara reĝlando sopiras al la respubliko, kaj la loka civitano kundividas sian propran sperton.
P.S. Cetere, la popoloj kun riĉa bankulturo (romianoj, grekoj, finnoj, rusoj k.a.) trafe rimarkis ke post la ŝvitado oni ŝatas plonĝi en malvarman akvon kaj iomete poste reiri al la varmego.
¡Bonan plonĝadon al la hispana turisto! Tamen li atentu, en kion li plonĝas ;-))
= Considera que o sistema monárquico seria o mais próprio para uma
nação orgânicamente imperial como é Portugal. Considera, ao mesmo tempo, a
Monarquia completamente inviável em Portugal. Por isso, a haver um plebiscito entre
regimes votaria, embora com pena, pela República. Conservador do estilo inglês, isto é,
liberal dentro do conservantismo, e absolutamente anti-reaccionário.
Bernardo has replied to Milokula KatoNepra estas la dua demando "ĉu demokratio aŭ diktaturo?". Pri tio ne eblas kompromiso. Kaj ni ne forgesu, ke la hispana reĝo savis la demokration.
Tamen ekz. en Franclando oni enbatas en la kapojn ke respubliko estas ja la demokratio mem. Oni svingas iujn respublikajn valorojn.
Sign-in to write a comment.