Hodiaŭ mia fileto estis agnoskita lernejtaŭga. Nur medicine. La fina decido tamen apartenas al la lernejo mem.

Oni iomete skuis sian infankuracistan kapon je lia mankohava scipovo de la loka lingvo. Li ankoraŭ ne atingis sian sesan datrevenon, tamen parolas tri lingvojn.

Li bonorde desegnis hometon, kvankam senmanan pro la nesufiĉo da tempo. Vorte li aldonis ke ĉiu normale havas po kvin da ili sur ĉiu mano. Li bele kolorigis la vestojn kaj demandis min, ĉu kompreneblas ke la blua pantalono estas jeans.

La vera problemo estis tamen la foresto de la t.n. "patrina kajero", en kiu oni kutime notas la pezon kaj korpograndon ĉe la naskiĝo. Mi ĵuretis ke ion similan ni havas, tamen la de mi postulatan ĉi-landaĵon ne posedas.

Do post pli ol kvin jaroj la ĉenaskiĝa pezo ne perdis sian gravecon.