Hodiaŭ mi vidis ĉe stratangulo starantan atestanton de Jehovo. Li havis en la mano diverslingvajn eldonojn de ilia eldonaĵo : la italan, rusan, turkan, germanan. Mi demandis, kiaj pluaj lingvoj haveblas.
Li malfermis sian teketon kaj eltiris kelkajn pluajn, inter kiuj mi trovis ĉi tiun en Esperanto.
Kiu scias, ĉu delonge ili eldonas Gardoturon en Esperanto?
Verŝajne la kunlaborantoj de tiu organizeto ne havis multon farindan, ĉar mia rakonto vekis grandegan intereson. Unu el la kunlaborantoj vizitis la Zamenhof-atestantan sidejon kie ilin bonvenigis sufiĉe burĝaspekta junulo, kiu post mallonga interkonatiĝo komencis kun brulegantaj okuloj rakonti pri sia intenco starigi kontraŭkapitalisman vilaĝon apud la ĉefurbego...
Pardonu Michel, mi devojiĝis... Vi priparolis la konfliktojn inter la atestantoj de Zamenhof kaj iliaj proksimuloj. Jesuo ja diris, ke nenie profeto senhonoras krom en sia patrujo kaj inter siaj domanoj. La diro verŝajne aplikeblas ankaŭ al la atestantoj de Zamenhof.
Domaĝe ke ankoraŭ ne estas tiel.
... sed poste la vojoj de ambaŭ sektoj disiĝis...
Sign-in to write a comment.