Helpe de homoj kaj aliaj elementoj

multe pri ĝi laboris la tempo:

unue perdigis nazon, poste genitalojn,

plue la fingrojn de manoj kaj piedoj,

kun kur' de jaroj la brakojn, unu post alia,

kruron dekstran kaj kruron maldekstran,

ŝultrojn kaj koksojn, kapon kaj gluteojn,

kaj ĉion deiĝintan disrompis je pecoj,

je rubo, je gruzo, sablaro.



Kiam tiel mortas iu viva,

la sango elfluas ĉiufrape.



La marmoraj statuoj pereas enblanke

kaj ne ĉiam ĝisfine

.

De ĉi priparolata saviĝis la brusto

kaj ĝi estas kiel lasta, entenita spiro,

ĉar nun ĝi devas

altiri sur sin

la ĉarmon, la gravecon

de perdita resto.



Kaj tion ĝi sukcesas,

ĝi tion ankoraŭ sukcesas,

ĝi sukcesas kaj ravas,

ravas kaj daŭras -

esperantigis Helena