Malala kampanjas jam de kelkaj jaroj por ke knabinoj povu havi aliron al edukado, kion laŭdis la pakistanaj amasinformilaro kaj registaro.
Malala ne estas nur viktimo de terorismo. Ŝi kuraĝis laŭte paroli por ĉiuj, kiuj estas diskriminaciitaj pro sia sekso kaj senigitaj je edukiĝo-rajto.
Mi konas la realecon de tiuj diskriminacioj. Mi naskiĝis en Irano kaj spite al la klopodoj de (ge)feministoj al kiuj mi apartenas, virinoj estas pli kaj pli senigitaj je siaj rajtoj. La iranaj aŭtoritatoj ĵus limigis ilian aliron al universitatoj. Tial la agado de Malala estas fonto de inspiro por ni ĉiuj kaj estu bonvenigata.
Atribui al ŝi la Nobelpremion pri paco, tio estus sendi klaran mesaĝon indikanta, ke la mondo subtenas tiujn, kiuj luktas por vira-virina egalrajteco kaj por homrajtoj el kiuj la rajto de knabinoj je edukado.
La unua paŝo en tiu procezo estas akiri la nomumon de Malala je Nobel-premio. Tion povas fari nur iuj eminentuloj, kiel politikistoj. Por ampleksa apogo kaj por montri civitanan subtenon de via lando al la laboro de Malala, demandu al la Ministro pri Eksteraj Aferoj, al la prezidantoj de parlamentaj grupoj kaj al prezidantoj de la ĉefaj politikaj partioj de via lando unuanime proponi Malalan por la Nobelpremio pri Paco. Ni mobilizu ankaŭ niajn politikistojn kaj akademianojn. *
Dankon pro subskribo kaj diskonigo de la peticio. Ĉi sube aperas ligiloj al alilingvaj versioj.
Suma apogo:
La unua peticio peti "Nobel Peace Malala" estis lanĉita de Tarek Fatah, kiu vivas en Kanado. Sed la subskribintoj estas el landoj el la tuta mondo.
Nun homoj kiel mi lanĉas la saman peton en malsamaj landoj [kaj lingvoj] por plivastigi la movadon.
La komputilo de tiu peticio aldonas subskribojn kaj klopodojn de ĉiuj tiuj petoj samtempe lanĉitaj tutmonde. Se ne ekzistas peto “Nobelpremio pri paco por Malala“ en via lando [kaj lingvo] kaj se vi volas lanĉi plian, bonvolu skribi al Tarek ĉe Nobel4Malala@gmail.com indikante vian landon sur la temlinio.
Dankon pro via apogo,
Soudeh Rad, feminisma aktivisto kaj esploristo pri homaj rajtoj
Twitter hashtag: # Nobel4Malala
* Pri nomumo vidu anglalingve “Nomination and Selection of Nobel Laureates“ kaj la anglalingvan version de Wikipedia ĉe "Nomination" (Nomumo) : en proponoj de kandidatoj povas partopreni ne nur parlamentanoj (deputitoj kaj senatanoj) kaj akademianoj, sed ankaŭ, i.a., registaranoj, membroj de la Internacia Kortumo de Hago, de la Internacia Instituto pri Juro, sciencistoj, universitataj profesoroj pri historio, sociaj sciencoj, geopolitiko, filozofio, juro, laŭreatoj de antaŭaj Nobelpremioj...
Vidu ankaŭ :
(EO) — Nobelpremio pri paco por Malala
Peticio "Nobelpremio pri paco por Malala"
Brita : http://www.change.org/nobelformalala
Franca : http://www.change.org/nobelpourmalala
Germana : https://www.change.org/malalaspreis
Itala : http://www.change.org/nobel-per-malala
Pakistana : http://tinyurl.com/a5da4zh
Hindia (Barata) : http://tinyurl.com/bakcgog
Usona : http://www.change.org/MalalaUS
Irlanda : https://www.change.org/en-GB/petitions/d%C3%A1il-eireann-nominate-malala-yusufzai-for-the-nobel-peace-prize-4
Hispana : https://www.change.org/en-CA/petitions/el-nobel-de-la-paz-para-malala
Tiu leĝo ne estas fatuo. Neniu el la kondamnitaj virinoj en Francio riskas esti mortpafita pro surmeto de vualo. Ne ekzistas alvokoj al murdo, escepte de kelkaj individuaj ekstrem-dekstraj frenezuloj.
Grandega plimulto el la muzulmanaj virinoj, kiuj vivas en Francio rifuzas la vualon.
Krome, tiuj kiuj surmetas vualon apartenas plejparte al ekstremista religia tendenco, kiun oni neniam aŭdis en protesto kaj malaprobo kontraŭ atencoj.
Ĉu vi havis eĥojn pri la sorto de virinoj en islamaj landoj, ekzemple per lego de tiuj libroj ?
www.ipernity.com/doc/32119/album/295775
www.ipernity.com/doc/32119/9570218
www.ipernity.com/blog/32119/424738
www.esperanto.org/Ondo/R-vualo.htm
donh.best.vwh.net/Esperanto/Literaturo/Recenzoj/vualo.html
Kaj se oni parolus ankaŭ pri la nuna sorto de la ciganoj en Hungario kaj pri la leĝoj kontraŭ ili, kiuj devigas ilin fuĝi alilanden ?...
Ne miksu la kuraĝan kaj estimindan Malala'n kun tiuj ekstremistinoj, plejofte devigataj surmeti vualon, komplete maski sian vizaĝon, pro premo de senkuraĝaj edzo aŭ familio.
Videble vi eĉ ne atentis pri la kazoj de virinoj, kiuj suferis sub ekstremisma formo de islamo :
www.ipernity.com/doc/32119/13970108/in/album/295775
www.ipernity.com/doc/32119/13970109/in/album/295775
www.ipernity.com/doc/32119/13970110/in/album/295775
www.ipernity.com/doc/32119/13970111/in/album/295775
male, ekzistas :
3. La rajto vivi
“Ni ĉiuj havas la rajton je vivo kaj la rajton vivi libere kaj sekure.“
Universala deklaracio de homaj rajtoj
eo.wikipedia.org/wiki/Universala_Deklaracio_de_Homaj_Rajtoj
Ĉu vi vidas tie, ke ankaŭ obskurantismo estas homrajto ?
Vi aŭdacas supozigi, ke Francio estas lando de mallibereco, sed ne kapablas fari diferencon inter ĝia (relativa) libereco kaj tiu de landoj, kie regas fundamentista islamo, kaj vi eĉ ne kapablis respondi al la demandoj, kiujn mi faris al vi pri la homrajta situacio en Hungario sub Orban...
Se vi daŭrigos viajn sensencajn tedaĵojn, mi ne plu perdos tempon kun vi kaj forviŝos viajn komentojn, kaj poste vian nomon el mia reto.
Teduloj ne estas bonvenaj en mia reto.
Sign-in to write a comment.