IPA estas la plej granda polica asocio en la mondo : pli ol 380 000 membroj. Sendependa, ĝi havas posedaĵojn (domojn) en 21 landoj, kaj naciajn sekciojn en 61 landoj.
Fondita en 1950 fare de ordinara angla policisto, Arthur Troop (15an de decembro 1914 en Lincoln, GB — 30an de novembro 2000), IPA celas ankaŭ krei ligilojn de amikeco kaj disvastigi internacian kooperadon sine de sia membraro. Tio inkludas disvolvadon de kulturaj rilatoj, plivastigon de ĝeneralaj konoj kaj interŝanĝon de profesiaj spertoj. "Tiu frazo [la devizo] estis elektita por substreki la sendependecon de nacioj kaj lingvaj komunumoj. Tio ne implicas ke Esperanto estas la vehikla lingvo de IPA. Tiamaniere, ne estas aparta regulo. Por la internacia sekretariato ekzistas kvar oficialaj lingvoj en la asocio : angla, germana, franca kaj hispana en kiuj estas monate publikigita la internacia informbulteno. Same, okaze de konferencoj kaj internaciaj kongresoj, tiuj lingvoj estas simultane interpretataj."Okazas konferencoj ĉiujare, kaj internacia kongreso ĉiun trian jaron. La venonta (20a) kongreso okazos en Ejlato, Israelo, de la 4a ĝis la 9a de septembro 2012. Informoj :
Pli freŝdate, sur la retejo de Litova Esperanto-Asocio, aperis mallonga jena artikoleto de Povilas Jegorovas sub la titolo "Filmo pri Interpol" :
La 6-an kaj la 13-an de januaro, 2004 pere de litova nacia televido estis montrita duparta dokumenta filmo pri Interpol "Interpol: paĝoj de maltrankvila kaj misterplena historio", farita de francaj reĝisoroj en 2002. En la unua parto oni sufiĉe vaste rakontas pri Esperanto, L.ZAMENHOF k.s., ĉar dum kreado de Interpol estis intenco Esperanton fari laborlingvo de tiu ĉi internacia polica organizajho.Mi mem skanis kaj enretigis jenajn dokumentojn pri Esperanto kaj polico :
Cetere, ĝis 1940 en Litovio Esperanto estis populara inter policistoj. Revuo por policistoj en litova lingvo "Policija" publikigis lecionojn de Esperanto, estis kunlaboro de policistoj helpe de Esperanto kaj pri tio ofte skribis tiu polica revuo.
Tio montras ke certe multaj faktoj kaj informoj estas malkovreblaj.
- Metala insigno de International Police Association (IPA).
- (EO) Esperanto en la moderna mondo… (Raportoj kaj konkludoj pri Internacia Konferenco okazinta en Parizo de la 14a ĝis la 17an de majo 1937 pri la temo "Esperanto en moderna vivo". Dua sekcio : internacia trafiko — Polico 1. Paĝoj de 38 ĝis 43). El "Les feuillets encyclopédiques". Por bone legi, vi klaku sur la bildon, poste sur la lupeon kaj fine sur "Originala" tute dekstre)
- (FR) Police internationale (Opinioj de diverslandaj policistoj. El "Les feuillets encyclopédiques").
Originala versio en HTML Enciklopedio de EsperantoAktuale
Elŝutebla pdf-versio
Mesaĝo de Barbara Pietrzak, Ĝenerala Sekretariino de UEA, dissendita la 7an de decembro 2011 al diversaj listoj :
en la 20-aj jaroj de la pasinta jarcento naskiĝis faka asocio membriganta E-policistojn. El ĝi kreiĝis Internacia Polica Asocio, en kies blazono ĝis nun troviĝas la E-lingva labordevizo "Servo per amikeco" .Bedaŭrinde, inter aktualaĵoj, mi malkovris nur hodiaŭ ke la Unua Futbala polica virina turniro okazis de la 16a ĝis la 20a de aprilo 2012, en Longeville-sur-Mer, je malpli ol 15 km kilometroj de mia hejmo... Video
En IPA daŭre membras fakuloj, kiuj estas esperantistoj.
La historion de ĉi tiu faka asocio klopodas rekrei Stanisław Mandrak el Pollando, kiu jam kolektis multajn materialojn por siaj ĉi-rilataj prelegoj. Li serĉas historiajn informojn kaj kontakton kun la aktivaj kaj ankaŭ kun emeritaj policistoj-esperantistoj.
Ĉiujn ĉi-rilatajn informojn bv. direkti al Stanisław Mandrak: stanislaw.mandrak-heliko-gmail.com
Sign-in to write a comment.