Jen ni vidu la detalon pri la kursoj:

Kurso che Komunuma Universitato: 13 lernantoj

Por la dua semestro tiu kurso havas lokon tie kaj ĉi-semestre aliĉis 13, kvankam la minimua nombro devas esti 16, sed al specialaj kursoj oni havas apartan atenton. Ĉiusemajne 2 hora kurso jam instigis la lernantojn multe, tiel ke ili nun korespondas kun alilando kaj jam ĉiuj faris propran sinprezenton.

Filmeto pri la ceremonio kiu okazis en la fino de la lasta semestro videblas sur Youtube. En ĝi la lernantoj kantas Esperante kaj antaŭ tio Reza klarigas pri la lingvo. Jen ĝi:

http://www.youtube.com/user/Rezamenhof?feature=mhee#p/a/u/1/KwdfjDl5E2I

Kurso ĉe Pingrong lernejo: 27 lernantoj

En tiu unu el la plej grandaj privataj mezalt-lernejoj en sudo de Tajvano (kun ĉ. 3000 studentoj) jam por la oka sinsekva jaro okazas Esperanto-kurso kadre de eksterkursa lecionaro. Kvankam la kutima nombro por malfermi la kurson estas 40, sed pro subteno de la lerneja sekretario la kurso kun kiom ajn studentoj ĉiujare estas malfermita. Ĉijare ni uzas la lernolibron Esperanto per rekta metodo (de Stano Marĉek) kaj krome ni lernas per Lernu paĝaro kaj jam komencis kontakton kun alilando pere de ĝi kaj ankaŭ papera korespondado.

Kurso ĉe Fuxia elementa lernejo: 14 lernantoj

Por la unua fojo almenaŭ dum la lasta jardeko (se ne en la tuta historio de la Movado en

Tajvano) tia kurso okazis ekde tiu ĉi semestro en Septembro. La lernejo estas modela kaj populara pro tio ke ĉiuj lecionoj kaj agadoj estas en kadro de ministerio pri edukado, kaj tial ĝi apartenas al la nacia loka universitato por faro de eksperimentoj. Jam post kelkmonata lernado (ĉefe per lecionaj filmoj de Mazi en Gondolando) la lernantoj jam havas kontakton kun similaj lernejoj en Koreio, Pollando, Francio kaj Rumanio. La internacia kontakto prenis la atenton de la lernejo kiu petis al la instruisto helpi pri simila interrilato por ties klubo de angla lingvo. Infanoj estas en la 5a kaj 6a grado (11-12jaraj) kaj mia filino Ailin, kiu studas tie ankaŭ aliĝis al ĝi.

Filmeto pri la kurso dum skribo de leteroj al koreaj element-lernejanoj haveblas sur Youtube;

http://www.youtube.com/user/Rezamenhof?feature=mhee#p/a/u/0/ouVNnmWH_SE

Cetere en la komenco de Decembro ĉijara 5 lernantoj el tiu korea lernejo (kun aliaj 3 plenkreskuloj) vizitas Tajvanon por renkonti ilin kaj partopreni en la Zamenhofa Festo.

Kurso ĉe hejmo: 5 lernantoj

Por helpi la komencantajn kaj malplirapidajn lernantojn de la komunuma universitato, ni iniciatis novan kurson ĉe mia hejmo al kiu 4 lernantoj el sama kurso kaj unu alia aliĝis por (antaŭ)revuo la lecionoj. Ili en dimanĉo de ĉiu semajno venas por 2hora lernado.

Kaj la lasta kurso temas pri unu sola lernanto, kiu estas el Filipinoj kaj nun laboras en Tajvano. Ŝi (Cherry) tre serioze kaj ofte memlernas kaj tamen mi korektas ŝiajn ekzercojn kaj helpas pri ŝiaj lingvaj demandoj.

La kursojn gvidas Reza Kheirkhah, iranano nun loĝanta en Tajvano kaj preskaŭ ĉiam kun asisto de Ingrid Chuang, Tajvana Esperantistino, kiu estas la plej kapabla interpretisto de la internacia lingvo en sudo de Tajvano.

Ĉiuj kursanoj interesiĝas pri korespondado kun alialando kaj interesiĝantoj bv kontakti nin. Fotoj ankau laŭpete haveblas.

Rezamenhof@yahoo.com