Se mi jam komencas, mi volas pritrakti precipe tiun studadon. Nia kara Katalin tre bone kapablas konvinki, kaj tio estas bone, ĉar aliel mi ne povus ĝui tiun admirindan en-poznanan etoson. Pasintseptembre la komencaj timemaj inter-tuŝoj kun la nova medio kaj kunlernantoj el kelkaj mondpartoj. Ĉi-februare jam brave batalantaj por sukcesi dum la unuaj ekzamenoj... Nokta lernado ĉe plena telero da dolĉaĵoj (precipe mi!) revokis memorojn pri la junaj jaroj... tamen tiam mi pli longe eltenis, ĝismatene, nun nur ĝis iom post la noktomezo :-D. Sed la klopodoj valoris - ni ĉiuj sukcesis!
Nun mi (kaj ni ĉiuj) jam antaŭĝojas pri la septembra re-renkontiĝo (tamen ne tiom pri la ekzamenoj... ja nesesos verki la studlaboraĵon kaj ekkoni la respondojn je sufiĉe granda aro da demandoj...)!
Sed antaŭe ankoraŭ ek al la ĉiam pli populariĝanta Somera E-Studado en Nitra!
Sign-in to write a comment.