Mi scias.... ĉiu havas sian propran guston! Mi volas paroli pri la sento kiun ni ĉiuj havas kiam ni aŭskultas babiladon kaj muzikojn en aliaj lingvoj. Mi nur bone komprenas mian nacian lingvon (la portugala) kaj esperanto sed mi rimarkis ke mi sentas grandan plezuron aŭskulti la italan (parole kaj muzike) eĉ sen nenia komprenado. En Ipernitio mi akiris multajn oportunojn aŭskulti muzikojn el lingvoj neniam de mi antaŭe aŭskultataj sed, pri tiu korea muziko okazis io stranga: La muziko por mi estas ege agrabla al mia spirito, mi vere multe ŝategis ĝin. La afero estas ke mi aŭskultis la korean lingvon en normala babilado kaj ĝi ne aspektis tiel agrabla kiel en diversaj muzikoj. Ĉu tiu estas normalaĵo?
ĈU ANKAŬ VI SPERTAS MALSAMAJN PLEZUROJN, RILATE AL IU LINGVO, KOMPARANTE MUZIKO KAJ BABILADO?
Sign-in to write a comment.