MIKELO (Michel Dereyger)'s articles concerning...
-
KIAM SILENTAS LA SIRENOJ... (13) - Maxence VAN DER MEERSCH
- 17 Mar 2020Karaj fidelaj legantoj kaj geamikoj, Kun plezuro, mi invitas vin malkovri la sekvan epizodon de via felietono. Agrablan legadon!
-
Karaj geamikoj...
- 23 Feb 2019Karaj geamikoj kaj legantoj, Ne!... mi tute ne kabeis!... Jen mi estas denove kun vi post (tre) longa malĉeesto. Mi ĵus pasigis ses semajnojn en malsanulejoj (en Tours kaj Bourges, en la centro de Francio), kie mi trapasis du operaciojn de la koro. Feliĉe mi fartas nun pli bone, sed tamen necesas ripozi kaj eviti strebojn... antaŭ tria operacio malpli grava (tra la aorta arterio). La tradukadon mi intencas daŭrigi kiel eble plej baldaŭ! Dankegon pro via amikeco kaj ... via pacienco!…
-
KIAM SILENTAS LA SIRENOJ (4) - Maxence VAN der MEERSCH
- 05 Jan 2019Karaj geamikoj, karaj fidelaj legantoj, Mi tutkore deziras al vi ĉion plej bonan en 2019! Feliĉan Novan Jaron! Kun plezuro, mi prezentas al vi la kvaran epizodon de via felietono, kiun mi ĵus esperantigis el la franca romano "Quand les Sirènes se Taisent". Agrablan legadon! Mi kore dankas al ANJO, DOROTA kaj MICHEL pro ilia amika helpo, kaj al IVAR kaj NOĈJO pro ilia fidela apogo! Kun mia speciala dediĉo al GINETTE MARTIN...
-
KIAM SILENTAS LA SIRENOJ (1933) - Maxence VAN der MEERSCH
- 16 Nov 2018Maxence Van der Meersch naskiĝis en norda Francio (Roubaix, apud Lillo) en1907, kaj mortis en 1951 (Le Touquet). En 1932, kun tuja sukceso estis eldonita lia unua romano "La Maison dans la Dune" (kiun mi jam tradukis : "La Domo inter la Dunoj"). En 1936, lia verko "L'Empreinte du Dieu" ("La Signo de l' Dio") gajnis la Premion Goncourt. Li skribis entute dudekon da romanoj, kiuj plejofte ricevis grandan sukceson. La regiono ne forgesis lin kaj donis lian nomon al multaj lernejoj kaj stratoj. Kun plezuro, mi intencas esperantigi kaj (felietone) prezenti al vi tiun ĉi elstaran romanon - "Quand les Sirènes se taisent" = "Kiam silentas la sirenoj" (1933) - kiu temas pri fabrikistoj travivantaj teruran strikon dum la jaroj 1930. (La verkiston oni kelkfoje nomis "la norda Zola")... Mi tutkore deziras al vi agrablan legadon! Por elŝuti kaj legi "La Domo inter la Dunoj", jen la ligilo : www.ipernity.com/doc/mike59/47515342 Koran dankon al ANJO, IVAR kaj GINETTE pro ilia amika helpo!
-
La Aŭtunaj Muŝoj (8)
- 05 Mar 2018Karaj fidelaj legantoj, karaj geamikoj, Kun plezuro, mi prezentas al vi tiun ĉi novan epizodon de via felietono, mian tradukon de la franca novelo "Les Mouches d'Automne" de Irène Némirovsky, eldonita en 1931. Mi deziras al vi agrablan legadon! Mi kore dankas al GINETTE, IVAR, ANJO kaj DOROTA pro ilia amika kaj senlaca valorega helpo!
-
La Aŭtunaj Muŝoj (4)
- 08 Feb 2018Karaj fidelaj legantoj, karaj geamikoj, Kun plezuro, mi prezentas al vi la sekvan epizodon de via felietono. Agrablan legadon! Mi tutkore dankas al IVAR, ANJO, GINETTE kaj DOROTA pro ilia amika helpo!
-
LA AŬTUNAJ MUŜOJ (Irène Némirovsky) - 3
- 24 Jan 2018Karaj fidelaj legantoj, karaj geamikoj, Jen la sekva epizodo de via nova felietono. Agrablan legadon! Ligilo al la unua epizodo: www.ipernity.com/blog/mike59/4690472 Koran dankon al IVAR, DOROTA kaj GINETTE pro iliaj amikaj rimarkoj!
-
LA AŬTUNAJ MUŜOJ (Irène Némirovsky) - 1
- 10 Jan 2018Karaj geamikoj, karaj legantoj, Kun plezuro, mi prezentas al vi la unuan epizodon de nova felietono. Temas pri novelo, eĉ mallonga romano, de Irène NEMIROVSKY (1903-1942). Ŝi naskiĝis en Ukraino (tiam Rusia Imperio) en juda familio, kiu parolis la francan. Kiam komencis la Rusia Revolucio, ŝi migris kun sia familio al Francio, kie ŝi iĝis fama verkistino. Arestita de francaj ĝendarmoj kaj deportita, ŝi estis mortigita de la nazioj en Aŭŝvico (Auschwitz). Forgesita post la Dua Mondmilito, ŝi estas la sola verkisto, kiu ricevis la Premion Renaudot postmorte pro ŝia longa romano "Suite française" (2004). Ŝian novelon "La Balo" mi jam tradukis en Esperanto. (Ligiloj : www.ipernity.com/blog/mike59/685797 kaj ankaŭ ĉi tie: novajhoj.weebly.com/libroj-en-esperanto.html aŭ ĉe Facebook: www.facebook.com/groups/librejo/files ) Mi deziras al vi agrablan legadon! Koran dankon al IVAR kaj GINETTE pro la atenta legado kaj iliaj amikaj rimarkoj!!! Dankon al TJERI pro liaj klarigoj.
Jump to top
RSS feed- Latest photos where Manfredo appears - Articles
- ipernity © 2007-2024
- Help & Contact
|
Club news
|
About ipernity
|
History |
ipernity Club & Prices |
Guide of good conduct
Donate | Group guidelines | Privacy policy | Terms of use | Statutes | In memoria -
Facebook
Twitter