MIKELO (Michel Dereyger)'s articles concerning...

  • KIAM SILENTAS LA SIRENOJ... (16) - Maxence VAN DER MEERSCH

    - 10 May 2020
    Laboristinoj antaŭ teksomaŝinoj (en Tourcoing)
    Karaj geamikoj kaj fidelaj legantoj, Kun plezuro, kaj miaj plej amikaj salutoj, mi prezentas al vi la sekvan epizodon de la franca romano "Quand les Sirènes se taisent", kiun mi ĵus esperantigis. Agrablan legadon! ... kaj fartu bone! Mi tutkore dankegas mian amikon IVAR pro lia sperta helpo!

  • KIAM SILENTAS LA SIRENOJ... (14) - Maxence VAN DER MEERSCH

    - 28 Mar 2020
    Karaj geamikoj kaj fidelaj legantoj, kun plezuro mi prezentas al vi la sekvan epizodon de la franca romano, kiun mi klopodas esperantigi; tiun rakonton mi felietone publikigas sur mia blogo: mdereyger.blogspot.com Agrablan legadon! ... kaj ne hezitu skribi viajn komentojn aŭ rimarkojn. Bonan kuraĝon dum tiu malfacila tempo... Fartu bone! Mi kore dankas mian amikon IVAR por lia valorega helpo!

  • KIAM SILENTAS LA SIRENOJ... (12) - Maxence VAN DER MEERSCH

    - 04 Mar 2020
    Une courée / "Korto" (en Roubaix, apud Lillo)
    Karaj geamikoj kaj fidelaj legantoj... Pro nekomprenebla kialo, Ipernity denove ebligas al mi aldoni la sekvajn epizodojn de via felietono (kiun mi intertempe publikigis sur mia retpaĝaro "Mia blogo en Esperanto" mdereyger.blogspot.com Nb : ekde tiu epizodo, mi provis esperantigi ĉiujn nomojn. Mi deziras al vi agrablan legadon!

  • Malbona novaĵo pri nia kara amiko NOĈJO...

    - 19 Apr 2019
    Karaj geamikoj, Eble surprizas vin la silento de nia samideano kaj amiko NOĈJO LAGRAFO (Noël Leconte)... Bedaŭrinde, dum nia hieraŭa interparolado per telefono, li klarigis, ke jam de tri semajnoj li troviĝas en hospitalo apud Tuluzo pro grava malsano. Mi multe pensas pri li kaj tutkore deziras al li rapidan resanigon...

  • KIAM SILENTAS LA SIRENOJ (5) - Maxence VAN der MEERSCH

    - 21 Mar 2019
    MAXENCE VAN der MEERSCH
    Karaj geamikoj kaj fidelaj legantoj, Dankon pro viaj pacienco kaj komprenemo ĉar mi longe forestis pro kor-operacio. Finfine, kaj kun granda plezuro, mi prezentas al vi la sekvan epizodon de via felietono, kiun mi ĵus esperantigis el la franca romano "Quand les Sirènes se taisent". Agrablan legadon! Mi kore dankas al IVAR kaj ANJO pro ilia amika helpo; NOĈJO kaj ERZSEBET pro ilia fidela intereso.

  • Karaj geamikoj...

    - 23 Feb 2019
    Karaj geamikoj kaj legantoj, Ne!... mi tute ne kabeis!... Jen mi estas denove kun vi post (tre) longa malĉeesto. Mi ĵus pasigis ses semajnojn en malsanulejoj (en Tours kaj Bourges, en la centro de Francio), kie mi trapasis du operaciojn de la koro. Feliĉe mi fartas nun pli bone, sed tamen necesas ripozi kaj eviti strebojn... antaŭ tria operacio malpli grava (tra la aorta arterio). La tradukadon mi intencas daŭrigi kiel eble plej baldaŭ! Dankegon pro via amikeco kaj ... via pacienco!…

  • LA AŬTUNAJ MUŜOJ - Irène Némirovsky (lasta epizodo)

    - 29 Mar 2018
    LA SEJNO (antaŭ kelkaj semajnoj)
    Karaj legantoj, karaj geamikoj, Jen la lasta epizodo de via felietono, kiun mi ĵus esperantigis el la franca novelo. Mi dankas vin pro via intereso kaj la fidelaj vizitoj. Mi multe ŝuldas al miaj geamikoj IVAR, GINETTE, ANJO kaj DOROTA pro ilia senlaca kaj valorega helpo! Specialan dankon mi aldonas al NOĈJO pro liaj amikaj kuraĝigoj.

  • La Aŭtunaj Muŝoj (5)

    - 15 Feb 2018
    Irène Némirovsky (1903 - 1942)
    Karaj geamikoj, karaj legantoj, Jen la sekva parto de la tria ĉapitro de via nova felietono : mia traduko de la franca novelo "Les Mouches d'Automne" de Irène Némirovsky. Agrablan legadon! Mi kore dankas al ANJO, IVAR kaj GINETTE pro ilia senlaca kaj valorega amika helpo!

  • LA AŬTUNAJ MUŜOJ (Irène Némirovsky) - 2

    - 16 Jan 2018
    Rusa glitveturilo
    Karaj legantoj, karaj geamikoj, Mi invitas vin malkovri la duan epizodon de via nova felietono : jen mia traduko de tiu novelo (aŭ mallonga romano) de Irène Némirovsky. La rakonto temas pri la elmigrado de rusa familio kun ties fidela servistino pro la revolucio... Agrablan legadon! Mi kore dankas al IVAR, TJERI, ANJO, DOROTA kaj GINETTE pro ilia amika helpo.

  • Via felietono "LA DOMO INTER LA DUNOJ" - Ĉapitro 4 (1/3)

    - 01 Mar 2013
    Karaj geamikoj kaj fidelaj legantoj... Post unu semajno (kiam mi ne havis retkonekton), jen finfine la sekvo de via felietono. Bonan legadon!!! ... kaj antaŭdankon pro viaj rimarkoj kaj / aŭ proponoj por plibonigi mian tradukon... NB : Mi kore dankas al Ivar, Filip kaj Dorota pro iliaj proponoj kaj al Noĉjo pro lia grandega helpo!!!

  • Miaj karaj geamikoj...

    - 15 Feb 2013
    Unue mi dankas vin pro viaj bondeziroj koncerne la hodiaŭan Sanktan Valentenon, kiujn mi tutkore reciprokas al vi!!! ... Mi invitas vin aŭskulti la lastan kanton, kiun mi ĵus aldonis al mia galerio, okaze de tiu speciala festo : www.ipernity.com/doc/mike59/14262261 ... Tutan semajnon, mi ne ĉeestos. Bonvolu pardoni mian venontan silenton ĉar verŝajne mi ne havos retkonekton. Ankoraŭfoje, mi dankegas vin pro viaj multaj vizitoj sed precipe pro via fidela amikeco, kiu ege kortuŝas min... Tre baldaŭ vi povos legi la sekvajn epizodojn de via felietono... Pasigu tre agrablan semajnfinon... kaj tre belan serenan semajnon! ĜIS!!!! ... kaj VIVU ESPERANTO !!!!!!!!!!!!!!!!! NB : Bonvolu ankaŭ subskribi kaj disvastigi la peticion koncerne nian karan lingvon!!! Antaŭdankon pro via helpo!... www.ipernity.com/blog/mike59/448614

  • Via felietono "LA DOMO INTER LA DUNOJ" - 2a ĈAPITRO (1/2)

    - 26 Jan 2013
    Karaj geamikoj, Jen la dua ĉapitro (unua parto) de mia traduko de la franca romano "La Maison dans la Dune" (Maxence Van der Meersch). Se vi ĵus malkovris tiun ĉi paĝon, la kompletan unuan ĉapitron vi povas jam legi ĉi tie : www.ipernity.com/blog/mike59/442987 Antaŭdankon pro viaj eventualaj rimarkoj kaj proponoj... Bonan legadon! ...

  • Via felietono : "LA DOMO INTER LA DUNOJ" ĈAPITRO 1 (kompleta)

    - 09 Feb 2013
    Jen mia traduko de la franca romano "La Maison dans la Dune" de Maxence VAN DER MEERSCH. Por faciligi al vi la legadon, mi ĵus kunmetis la tri partojn de la unua ĉapitro. Ne hezitu esprimi viajn rimarkojn kaj eventualajn proponojn por plibonigi tiun ĉi tekston. Koran antaŭdankon! BONAN LEGADON... kaj ĝis tre baldaŭ! NB : Mi elkore dankegas al PAŬL, GINETTE, MICHAEL, NOĈJO, TJERI, PASKAL', IVAR, DOROTA kaj FILIP pro ilia grava helpo!!! La 27an de aŭgusto 2013 : Jen la lasta polurita versio.

  • Option espéranto au BAC ?? - suite... (et à suivre !!!)

    - 28 Apr 2012
    21 358 signatures à ce jour, dont celles de nombreuses personnalités! Il est encore temps d'interpeller nos élus!!! ... dont les 2 candidats en lice pour les élections présidentielles !!!