Jump to top
- ipernity © 2007-2024
- Help & Contact
|
Club news
|
About ipernity
|
History |
ipernity Club & Prices |
Guide of good conduct
Donate | Group guidelines | Privacy policy | Terms of use | Statutes | In memoria -
Facebook
Twitter
(www.torun.pl)
(www.arkones.org)
Ĉu vi ŝatas ferii esperante?
Tiam venu al la Printempa Semajno Internacia (PSI), kiu okazos de la 25a de marto ĝis la 1a de aprilo 2013 en Sankt Andreasberg, nacia parko Harz (Germanio).
Ni havos diversspecan programon: Koncertos por ni ekzemple EspoDespo kaj ni ekskursos interalie al la bela urbeto Goslar kaj al fama stalagmita kaverno. Okazos migradoj, manlaboro kaj prelegoj. Por tiuj, kiuj ŝatas plibonigi sian lingvokonon, ni starigos lingvokursojn. Por infanoj kaj gejunuloj estos ĉiutage distra programo kun diversaj ludoj aŭ interne aŭ eksterne.
Ni kore bonvenigas familiojn kun infanoj, parojn kaj unuopulojn. Jam aliĝis pli ol 70 personoj el multaj landoj.
Atentu: Pro pli malgranda kvanto de havebla ĉambroj ol kutime, ni forte rekomendas baldaŭan aliĝon!
Pliajn informojn: www.esperanto.de/psi
Se vi havos demandojn, bonvole kontaktu nin je psi@esperanto.de.
Kun afablaj salutoj
La PSI teamo
facebook.com/EsperantoPSI
Want to write a little note as well?
Sign-in