Group: Zamenhof amikaro


LEO - la plej bona vortaro de la reto, sed sen Esperanto


Felix Duesenburg
11 Jun 2008 - 1 009 visits- Permalink   |   Translate title into English

Ĉu iuj konas tiun retpaĝaron?

dict.leo.org (angla ĉefpaĝo dict.leo.org/ende?lang=en)

Laŭ mia opinio, tiu estas la plej bona enreta vortaro ekzistanta. Ĝia plej potenca trajto estas la forumo. Ĉiu unuopa vortenskribo havas propran forumon almetitan, kien vi povas poŝtigi demandojn pri klarigi ion ajn aĵon parenca al tiu vorto, ekz. esprimon enhavanta ĝin. Ĝi nur havas unu ĉefan mankon: Ankoraŭ ne havas Esperanton!

Ĝi estas projekto naskiĝita en la Teknika Universitato de Munĥeno, por tio kompreneble centras je la Germana lingvo. Sed mi pensas ke ĝi estus uzebla ankaŭ pro ĉiuj aliaj.

Mi jam antaŭ iom da tempo sendis ilin sugeston pri inkluzivi Esperanton, sed mi nur havas unu voĉon. En okaze ke vi samopinius, kial ne skribu ilin?

Amike,
Feliks

You must be a member of this group to reply to this topic. (Join?)