Juna Amiko 2/2013

Juna Amiko


Progresiga revuo por legemuloj inter 10- kaj 100-jaraĝaj
With:

17 Jan 2014

5 favorites

3 comments

6 368 visits

Juna Amiko 2/2013

Enhavo • 04 Karaj legantoj! (Stano Marček, SK); Saluton! (Mireille Grosjean, CH/BJ) • 05 Konversaciaj temoj: Tute kutima tago: tri dialogoj (Judit Felszeghi, HU) • 08 LUME: La interesa ĉambro (Karina MacGill, HU) • 11 LUDE: Belajn festojn, junaj amikoj! (Mónika Mólnár, HU) • 13 Kantu kun Juna Amiko: La kanto “Ĉe fonto” (Malgosia Komarnicka, PL) • 14 La kristnaska kanto de Huron-indianoj (Malgosia Komarnicka, PL) • 15 Ekstere: Kastoroj, la geniaj konstrubestoj! (Samuel, CH) • 16 Teatro: La abelistoj (Luiza Carol, IL) • 17 Kvar poemetoj por etaj infanoj (Luiza Carol, IL) • 18 Malnova poezio: Kavaliro en tigra felo (Renato Corsetti, IT) • 19 Rakonto pri Araba reĝo Rostevano (Ŝota Rustaveli / Nana Ĥizambareli, GE) • 22 Fabeloj: La fernaza sorĉistino (Elek Ben-dek/Imre Szabó, HU) • 23 Malbonkonduta knabo (Hans Christian Andersen, DK / L.L. Zamenhof, PL) • 25 Maljuna avo kaj nepo (La fratoj Grimm, DE / Kabe, PL) • 26 Amuza matematiko: Ekamu matematikon (Małgosia Komarnicka, PL) • 27 La projekto Komenius: Tria renkontiĝo (Mariana Genĉeva, BG) • 28 El niaj kursejoj: Dolĉa SALO (Ewa Kukielka, PL) • 29 Sukcesa BET-49 (Dima Ŝevĉenko, RU) • 30 SES en Slovakio (Katarína Nosková, SK) • 31 Kvizo: Kvizo-Ludo (Dieter Berndt, DE) • 32 Lernejo: Survoje al lernejo (Renée Triolle, FR) • 33 LASTE: Trovu la kaŝitan vorton! La naŭtrua ponto. Post naŭ truoj – naŭ instruoj (Stefan MacGill, HU/NZ) • 38 Nova elano por Juna Amiko (Mireille Grosjean, CH/BJ). Solvoj el la paĝo 26 La kovrilo: Frontpaĝe: Partoprenantoj de la 7-a SES (p. 30). Interne: Tria renkontiĝo en Itaio (p. 27). Dorspaĝe: Samuel, la nova rubrikestro (p. 15). Interne: Bildstrio Klaudia (Sonmy Alvarez / Jose de J. Campos Pacheco, CU) Pri Juna Amiko en Internacia Pedagogia Revuo 13/4: Nova elano por Juna Amiko Dum la jaro 2013 nia revuo Juna Amiko iom lamis. Aperis unu numero en oktobro kaj aperos la dua en decembro. Do nekontentiga situacio, kiam la kutima aperritmo estas tri numeroj jare. La redaktisto de Juna Amiko estis Stefan MacGill, samtempe prezidanto de la Ligo; li havis abundajn taskojn. Nun estas tempo por ni danki lin pro lia laboro por la Ligo, en tiuj du funkcioj. En julio Stefan MacGill elektiĝis en la estraro de UEA kaj fariĝis vic-prezidanto de ĝi. Li plu ligiĝas al ILEI estante la oficiala ligo, peranto, de UEA kun ILEI. Sed la redaktoran taskon li devis forlasi. Ni estas tre feliĉaj, ke ni trovis ne nur taŭgan personon, sed elstaran kunlaboranton: Stano Marček el Slovakio. Li redaktis la revuon Esperanto de UEA, redaktas la organon de Slovakia Esperanto-Asocio kaj la organon de Germana Esperanto-Asocio, verkis la faman lernolibron, jam tradukitan al pli ol 30 lingvoj, eldonas librojn, ktp. Do la redaktado de nia revuo estos konata tasko por li, kaj teknike, kaj grafike, kaj enhave. Juna Amiko ne estas la tasko de ununura persono. Aro da kunlaborantoj regule liveras artikolojn, kantojn, desegnaĵojn. Plie novaj personoj anoncis sin por kunlabori. La tasko de Stano estos estri tiun orkestron. En tiu skipo kelkaj personoj havas regulan rubrikon, kvazaŭ kronikon, aliaj liveras foje artikolon unikan. Mi jam ekrilatis kun tiuj valoraj helpantoj por nutri ilian motivigon: ni bezonas, bezonos ilin pli kaj pli en la venontaj monatoj kaj jaroj. Juna Amiko estas tre grava ilo por la Ligo, por la instruistoj, por la lernantoj. Ni planas eldonon de kvar numeroj jare ekde 2014. Temas pri papera revueto. Jam ideoj naskiĝis pri retaj ekzercoj en ligo kun iu artikolo, pri kunlaboro kun famaj retejoj por lernantoj… Ni devas kaj pluvivteni la revuon kaj labori per modernaj metodoj; nur tiel ni sukcesos kontentigi la nuntempajn abonantojn, sed ankaŭ akiri novajn abontantojn. La abono kostas € 16 (B-landoj 11), kaj estas rabato ekde 3 ekzempleroj. Donacu abonon al viaj familianoj, konatuloj, varbu kaj kontribuu! Mendilo troviĝas sur nia retejo ilei.info. Mireille Grosjean, Prez. de ILEI

01 Mar 2014

2 favorites

2 comments

4 385 visits

Juna Amiko 3/2013

ENHAVO 04 Enkonduke: Karaj legantoj! (Stano Marček, SK); Saluton! (Mireille Grosjean, CH/BJ) 05 Konversaciaj temoj: Kion spekti en la televido? (Judit Felszeghy, HU) 08 LUME: La interesa ĉambro (Karina MacGill, HU) 10 Amuza matematiko: Ekamu matematikon (Małgosia Komar­nicka, PL) 11 Ekstere: Arboj, la diskretaj amikoj de la vivo! (Samuel, CH) 12 Eksterordinara rilato (Mireille Grosjean, CH) 13 Kiel oni esperantistigas truton (Luiza Carol, IL) 14 Legu kaj ĝuu (Małgosia Komar­nicka, PL) 17 Ekkonu mian landon pere de ĝia legendo (Małgosia Komarnicka, PL) 19 Kantu kun Juna Amiko: Ludo Urso Maljunulo (Mał­gosia Komarnicka, PL) 20 LUDE: Ho, tiuj mirindaj bestoj! (Monika Molnar, HU) 22 Fabeloj: Anda de Andoj (Luiza Carol, IL) 23 Ĉu pli bona mondo eblas? Bonvenon sursceneje, Nikaragvo! (Sara Spanò, IT) 25 Medalo de Toleremo: Al la geedzoj Grat­tapaglia (Małgosia Komarnicka, PL) 26 Interkultura Mondo: Islando: Malgranda lando kun grandaj mirakloj (Elena Nadikova, RU) 29 Efiko de amikeco (Mireille Grosjean, CH) 30 Feliĉan Novan Jaron! 5a Novjara Internacia Semajno (Lu Wunsch-Rolshoven, DE) 31 Kvizo: Kvizo-Ludo (Dieter Berndt, DE) 32 El niaj lernejoj: Komenius-projekto en kvin landoj (Christof Krick, DE) 33 LASTE, la absolute spektakla tria etaĝo: Dekelekte (Stefan MacGill, HU/NZ) 35 Islanda krucenigmo (Stefan MacGill, HU/NZ) 36 Nia kultura heredaĵo: Geraldo Mattos (Baldur Ragnarsson, IS) 37 Solvoj el la paĝo 26 La kovrilo: Frontpaĝe: Johana kun sia ĉevalo. Foto: Annie Mac Fhay (p. 12). Interne: Partoprenantoj de la lasta GEA-klerigmodulo en Herzberg, Germanio. Dorspaĝe: Gejunuloj dum la 5a Novjara Internacia Semajno en Saarbrücken, Germanio (p. 30). Sube: Gimnazianoj el Germanio, Litovio, Rumanio, Bulgario kaj Italio (p. 32). Juna Amiko estas revuo por komencintoj kaj lernantoj de la internacia lingvo. Ĝi provizas variajn, mallongajn legaĵojn en simpla, aŭ almenaŭ ne tro komplika lingvaĵo. Do, ĝi celas precipe tiujn kiuj jam konas la fundamenton de Esperanto, scias la bazajn gramatikajn regulojn, sed ne trovas aliloke komforte legeblajn tekston. Vidu pli ĉe: www.ilei.info/revuoj

28 May 2014

3 favorites

3 888 visits

Juna Amiko 1/2014

Ĵus aperis la unua ĉi-jara numero de la revuo Juna Amiko, per kio ĝia aperado reakuratiĝis. Enhavo 04 Enkonduke: Karaj legantoj! (Stano Marček, SK); Majo 2014 (Mireille Grosjean, CH/BJ) 05 Konversaciaj temoj: Ek al laUniversala Kongreso (Judit Felszeghy, HU) 08 LUME : El mia kolora vivo (Pavel Rak, CZ) 10 Amuza matematiko: Ekamu matematikon (Małgosia Komarnicka, PL) 11 Ekstere: Formikoj, la mirindaj insektoj! (Samuel Bélisle, CH) 12 Rakontoj pri ursoj (Mireille Grosjean, CH) 14 Legu kaj ĝuu (Małgosia Komarnicka, PL) 15 Ekkonu mian landon pere de ĝia legendo (Małgosia Komarnicka, PL) 19 Kantu kun Juna Amiko (Małgosia Komarnicka, PL) 20 Rakontoj: Manĝi kukon kaj daŭre havi ĝin (Luiza Carol, IL) 21 Karleto veturas per ŝipo (Raita Pyhälä, FI) 23 Interkultura Mondo: IJK en la Sankta Tero (Elena Nadikova, RU) 25 LUDE : Ĉu vi kaŝis ion? (Monika Molnar, CH) 28 Recenzo de infana libro: Fifi la ŝafino (Luiza Carol, IL) 29 Legendo: El Libano (Renée Triolle, FR); Kial virleono havas kolhararon? (Renée Triolle, FR) 30 Arto: Internacia Artocentro (Raita Pyhälä, FI) 31 Krucenigmo kun tri kaŝitaj proverboj (Stano Marček, SK) 32 Rakonto: La avina supo (Avino Mirejo, CH) 33 LASTE , la absolute spektakla tria etaĝo: Kiel nomi la beston? (Stefan MacGill, HU/NZ) 36 Nia kultura heredaĵo: John Sharp Dinwoodie (Baldur Ragnarsson, IS) 37 Solvoj el la paĝo 26 La kovrilo: Frontpaĝe: Najbarino de Mirejo ŝatas dorloti sian ludilon. Foto: Mireille Grosjean (p. 12). Interne: Klaudia (bildrakonto/ komikso, de Sormy Alvarez, trad. José de Jesius Campos, CU) Dorspaĝe: Kukuo la feo (bildrakonto/komikso de Ángel Velazco, trad. José de Jesius Campos, CU) Juna Amiko estas revuo por komencintoj kaj lernantoj de la internacia lingvo. Ĝi provizas variajn, mallongajn legaĵojn en simpla, aŭ almenaŭ ne tro komplika lingvaĵo. Do, ĝi celas precipe tiujn kiuj jam konas la fundamenton de Esperanto, scias la bazajn gramatikajn regulojn, sed ne trovas aliloke komforte legeblajn tekston. Vidu pli ĉe: www.ilei.info/revuoj

26 Aug 2014

2 favorites

4 017 visits

Juna Amiko 2/2014

ENHAVO 04 Enkonduke: Vojo al lernejo, vojo al lernado, vojo al lerniloj (Mireille Grosjean, CH) 05 Konversaciaj temoj: Kiel trovi loĝeblon? (Judit Felszeghy, HU) 09 LUME: El mia kolora vivo (Pavel Rak, CZ) 11 Ekstere: Krokodiloj – la imponaj reptilioj (Samuel, CH) 12 Lingve... laŭ vikipedio pri krokodiloj (http://eo.wikipedia.org) 13 Kantu kun Juna Amiko (Mał­gosia Komarnicka, PL) 14 Legu kaj ĝuu (Małgosia Komar­nicka, PL) 15 Interkultura Mondo: En Vroclavo oni kantis Esperanto-kantojn (Małgosia Komarnicka, PL) 17 La Monda Pupekspozicio (Elena Nadikova, RU) 20 Rakontoj: Hazarda renkontiĝo (Mireille Grosjean, CH) 21 Amuza matematiko: Ekamu matematikon (Małgosia Komarnicka, PL) 22 Por lertaj manoj: Sun-ŝirmilo (Anna Karlik, HU) 23 Interesa filmo: De Ĵakmel al Montrealo, escepta vojiro en mallumo (Zdravka Metz, CA/CR) 24 Krucenigmo kun tri proverboj (Stano Marček, SK) 25 LUDE: Ek al novaj aventuroj! (Monika Molnar, CH) 28 Recenzoj: Ŝipeto Narklo (Luiza Carol, IL) 30 Kumeŭaŭa, la filo de la ĝangalo (Luiza Carol, IL) 32 LASTE, la absolute spektakla tria etaĝo: Surprizoj en la sudo (Stefan MacGill, HU/NZ) 34 Inter la nuboj (Stefan MacGill, HU/NZ) 36 Nia kultura heredaĵo: Poul Thorsen (Baldur Ragnarsson, IS) 37 Solvoj el la paĝo 21 (Amuza matematiko) La kovrilo: Japanaj knabinoj veturas ŝipe al lernejo. Foto: Joëlle Grosjean (legu sur la p. 4). Interne: Kukuo la feo (bild-rakonto de Ángel Velazco, trad. José de Jesius Campos, CU). Dorspaĝe: Fito (bildrakonto de Sonmy Álvarez, trad. José de J. Campos Pacheco, CU) Juna Amiko estas revuo por komencintoj kaj lernantoj de la internacia lingvo. Ĝi provizas variajn, mallongajn legaĵojn en simpla, aŭ almenaŭ ne tro komplika lingvaĵo. Do, ĝi celas precipe tiujn kiuj jam konas la fundamenton de Esperanto, scias la bazajn gramatikajn regulojn, sed ne trovas aliloke komforte legeblajn tekston. Vidu pli ĉe: www.ilei.info/revuoj

28 Nov 2014

2 favorites

1 comment

3 861 visits

Juna Amiko 3/2014

Mi ĵus sendis al presejo la lastan ĉi-jaran numeron de la revuo Juna Amiko. La enhavo legeblas sur la sekva bildo. Juna Amiko estas revuo por komencintoj kaj lernantoj de la internacia lingvo. Ĝi provizas variajn, mallongajn legaĵojn en simpla, aŭ almenaŭ ne tro komplika lingvaĵo. Do, ĝi celas precipe tiujn kiuj jam konas la fundamenton de Esperanto, scias la bazajn gramatikajn regulojn, sed ne trovas aliloke komforte legeblajn tekston. Vidu pli ĉe: www.ilei.info/revuoj

14 Feb 2015

3 favorites

1 comment

4 393 visits

Juna Amiko 1/2015

Enkonduke: Karaj amikoj! Unue la plej grava novaĵo: nia revuo Juna Amiko, kiu aperas jam 42 jarojn, nun legeblas ankaŭ en la reto! La numeroj 0 ĝis 138 (1972 ĝis 2013) estas skanitaj kaj deponitaj en interreta biblioteko de Eventoj por publika legado en pdf-formato ĉe www.eventoj.hu/juna-amiko . La freŝaj numeroj aperos en la biblioteko kun 2-jara prokrastado. Elkoran dankon al la ĉefa motoro kaj longtempa redaktoro de la revuo Géza Kurucz, nun honora membro de ILEI, kaj al Lingvostudio en Budapeŝto! La provnumero el la jaro 1972 montras frontpaĝe blankan kolombon, simbolon de la paco, pentritan de la mondfama artisto Pablo Picasso. Pri la PACO kaj AMIKECO parolas ankaŭ la frontpaĝa foto, Proverboj (p. 15), la artikoloj pri Norda Kabo (p. 16), Malala (p. 20), La Internacia Virina Tago en Japanio (p. 23), Kolibroj kaj ĝirafoj instruas al ni pacon (p. 39), dorsa paĝo... Nature ne mankas la tradiciaj bildstrioj kaj rubrikoj, Konversaciaj temoj, LUME, Ekstere, Kantoj, Legu kaj ĝuu, Amuza matematiko, LUDE, rakontoj, recenzoj, LASTE kun krucenigmo, informoj pri nia kultura heredaĵo... Se io tamen mankas al vi, skribu al via redaktoro Stano Marček La enhavtabelo estas en la sekva bildo. (https://www.ipernity.com/doc/stano.marcek/37024930)

14 Feb 2015

1 favorite

2 945 visits

Juna Amiko 1/2015, enhavo

06 Jul 2015

3 216 visits

Juna Amiko 2/2015

ENHAVO 04 Enkonduke: Karaj legantoj! (Stano Marček, SK); Valoraj renkontiĝoj (Mireille Grosjean, CH) 05 Konversaciaj temoj: Mi deziras hundidon! (Judit Felszeghy, HU) 09 LUME: El mia kolora vivo (Pavel Rak, CZ) 11 Ekstere: Lacertuloj, la diversaj sunŝatantoj (Samuel, CH) 13 Amuza matematiko: Ekamu matematikon (Małgosia Komar-nicka, PL) 14 Legu kaj ĝuu (Małgosia Komarnicka, PL) 16 Cignoparo Janne kaj Aino (Raita Pihälä, Saliko, FI) 17 Eŭropa Festivalo de Esperantaj Kantoj: Ĝuinda de la komenco ĝis la fino (Josip Pleadin, KR) 19 Studcela oazo: La Granda Ursino (Mireille Grosjean, CH) 20 Célestin Freinet: reformista pedagogo (Mireille Grosjean, CH) 21 Generacioj: Geavoj kaj genepoj (Mireille Grosjean, CH) 22 Esperanto kiel familia lingvo (László Szilvási, HU) 23 Interkultura Mondo: La klubo de verda stelo (Elena Nadikova, RU; Osioka Teako, JP) 25 Kulturdomo de Esperanto en la kastelo Greziljono (Bert Schumann, FR) 26 LUDE, la unika dua etaĝo: Ĉie estas varme, sed hejme plej ĉarme (Mónika Molnár, CH) 29 Ni vizitu Beninon! En Afriko! Ekskurso al Ganvié: Sur lago vivo eblas (Kingslim Edah, BJ) 30 Recenzoj: Padma, la eta dancistino (Luiza Carol, IL) 33 LASTE, la absolute spektakla tria etaĝo: La kongreso (Stefan MacGill, HU/NZ) 35 Solvo el la p. 13 36 Nia kultura heredaĵo: Henrik Adamson (Baldur Ragnarsson, IS) 38 Landaj Reprezentantoj – Perantoj de Juna Amiko 39 Bildstrio: Klaŭdia (Sonmy Álvarez, BR) Frontpaĝe: La avino Mirejo kun siaj du nepoj Dorspaĝe: La lernejo La Granda Ursino en Svislando ENKONDUKE La antaŭa, kaj ankaŭ la nuna numero parte okupiĝas pri la temo GENERACIOJ. Kiam mi malkaŝis al la poeto Baldur Ragnarsson, ke sur la frontpaĝo de Juna Amiko 1/2015 estas miaj genepoj Amelia kaj Marko, li erkis al ili poemeton: Tenas en la manoj ovon rompiĝeman, simbolon de la paco, evitu ajnon preman, Amelia kaj Marko zorgu pri la ovo, simbolo de la vivo en kontinua movo. Kaj kiam mi malkaŝis al Baldur, ke sur la frontpaĝo de la revuo Esperantista Vegetarano, kiun mi iam redaktis (kaj kiu same pritraktis la temon “paco”), estas la patrino de miaj genepoj, mia filino Linda, kun sia frato Viktor, en simila aĝo, li surprizis min per plia ĉarma poemeto: Linda kaj Viktor antaŭ jaroj sendas ĉarmon malgraŭ baroj tempo-kreitaj sur frontopaĝo de gazet’ malnova, ho juna aĝo! Elkoran dankon, Baldur! Pri la temo GENERACIOJ (gefiloj, gepatroj, geavoj...) okupiĝas ankaŭ la konversacia temo (p. 5), la anekdoto (p. 15), la artikolo pri cignoj (ankaŭ tiuj havas generaciojn, p. 16), Geavoj kaj genepoj (p. 20), Esperanto kiel familia lingvo (p. 21), Invitoj por Esperantaj familioj al la kastelo Greziljono (p. 22), al Kongo (p. 23) kaj Benino (p. 29), la rubriko LUDE (p. 26), la recenzo (p. 30), niaj plurgeneraciaj kongresoj (LUDE, p. 33)... Nature ne mankas la tradiciaj bildstrioj kaj rubrikoj kiel Ekstere, Kantoj, Legu kaj ĝuu, Amuza matematiko, rakontoj, recenzoj, LASTE kun esplor-tasko, la rubriko pri nia kultura heredaĵo... – Agrablan legadon! Stano Marček

13 Oct 2015

1 favorite

2 647 visits

Juna Amiko 3/2015

ENHAVO: 04 Enkonduke: Karaj legantoj! (Stano Marček, SK); La prezidanto salutas vin! (Mireille Grosjean, CH) 05 Konversaciaj temoj: Gastigado dum somermeza festeno en Hungario (Judit Felszeghy, HU) 09 Mia unua Univer­sala Kongreso (Jan Kozousek, AU) 11 Ekstere: Abeloj, la laboremaj zzzzumantoj! (Samuel, CH) 13 Amuza matematiko: Ekamu matematikon (Małgosia Komar-nicka, PL) 14 Legu kaj ĝuu (Małgosia Komarnicka, PL) 15 Ekkonu mian landon pere de ĝiaj legendoj: Taĝikio (Firdaŭs Ŝukurov, TJ) 19 Legendoj: La Gigantoj: De kie ili devenas? (Brigitte kaj Jean-Pierre Quiquempois, FR) 21 eneracioj: Kun avo en fervoja muzeo (Saliko, CH) 23 Interkultura Mondo: Rusiaj Esperantaj Tagoj en Ĉuvaŝio (Elena Nadikova, RU) 26 LUDE, la unika dua etaĝo: La interplaneda vojaĝo (Mónika Molnár, CH) 28 Teatro: La furora monodramo Ursula (Kongresa libro / Belfrido; NL/FR) 29 Kantu kun Juna Amiko: La sorĉa kanto-mondo (Małgosia Komarnicka / Jose de J Campos Pacheco; PL / CU) 30 Recenzoj: Mamutido Miĉjo kaj Tag­libro de mia frato (Luiza Carol, IL) 34 LASTE, la absolute spektakla tria etaĝo: Kvar urboj – kio komuna? (Stefan MacGill, HU/NZ) 36 Nia kultura heredaĵo: Ivan Ŝirjaev (Baldur Ragnarsson, IS) 38 Landaj Perantoj de Juna Amiko 39, 40 Bildstrioj Fito kaj Kukuo la Feo (S. Álvarez, BR) Frontpaĝe: La 100a UK en Lillo, ekskurso al Bulonjo ĉe Maro. Foto: Marek Blahuš Se vi deziras ricevi la numeron en pdf-formato, bv. skribi al: stano.marcek@gmail.com Eldonanto de Juna amiko: Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI). Jura sidejo: Centra Oficejo de UEA, Roterdamo, Nederlando. Retejo: sub rekonstruo ĉe ilei.mondo.info. Ĉefaj informoj pri Juna Amiko: ilei.info/revuoj/?lingvo=eo . Historio de la revuo: eo.wikipedia.org/wiki/Juna_Amiko . La numeroj de 0 ĝis 138 (1972 ĝis 2013) estas publike legeblaj ĉe: www.eventoj.hu/juna-amiko . Vidu ankaŭ lernu.net kaj edukado.net. Redaktoro: Stano Marček (Zvolenská 15/21, SK 036 01 Martin, Slovakio), stano.marcek@gmail.com aŭ redakcio@gmail.com. Lingvaj reviziantoj: Karine Arakeljan (Armenio), Trezoro Huang Yinbao (Ĉinio), Doi Ĉieko (Japanio). Rubrikestroj: Judit Felszeghy, Stefan MacGill (ĉiuj el Hungario), Małgosia Komarnicka (Pollando), Mónika Molnár (Svislando), Elena Nadikova (Rusio), Samuel Bélisle (Svislando), Luiza Carol (Israelo), Baldur Ragnarsson (Islando). Kunlaboranto: Raita Pihälä / Saliko (FI). Presita en Slovakio. Administranto: Sebastian Cyprich, ILEI.Oficejo@gmail.com. Landaj Perantoj sur la p. 38. La sekva numero aperos en novembro. Limdatoj por sendi kontribuaĵojn: ĝis la fino de januaro, aprilo, aŭgusto kaj oktobro. Jarabono €18 en tiel nomataj A-landoj kaj €13 en B-landoj, laŭ la kategorioj de UEA (po €15 kaj €12 por mendo de 3 aŭ pli da ekzempleroj al la sama adreso). ISSN 0230 1318
30 items in total