Disbranĉejo al Ehrenstein

Ehrenstein (en aŭgusto 2009)


Jen plia albumo pri Ehrenstein, kiun mi revizitis dum sunplena unua tago de aŭgusto 2009.

Angula turo kaj ruino

01 Aug 2009 3 1374
En Ehrenstein . Videblas la angula turo kun konusforma tegmento – preskaŭ tute kaŝita de arboj – kaj la ruino. Kiam mi alvenis, multaj homoj estis en kaj antaŭ la preĝejo pro geedziĝa ceremonio.

Angula turo

01 Aug 2009 2 1213
La angula turo el pli proksima vidpunkto.

Krucvojo – krucumito kun homoj

01 Aug 2009 657
La tria stacio antaŭ la fino de la krucvojo. Ĝi situas ĉe la strato, kiu preterpasas Ehrenstein kaj kondukas al la tombejo.

Krucvojo – depreno de la kruco

01 Aug 2009 779
La antaŭlasta stacio de la krucvojo. Ĝi troviĝas ĉe la strato, kiu preterpasas Ehrenstein kaj kondukas al la tombejo.

Krucvojo – entombigo

01 Aug 2009 745
La lasta stacio de la krucvojo. Ĝi situas proksime al la preĝejo . La krucvojo komenciĝas ĉe la tombejo.

Preĝejo

01 Aug 2009 692
La preĝejo de Ehrenstein . Ĝi ne havas fenestrojn sur la norda flanko (maldekstre, ne videbla). La ceremonio preskaŭ finiĝis kaj la kamentubistoj tenas arkojn, sub kiuj la novaj geedzoj paŝos eksteren.

Preĝejaj fenestroj ĉe la suda flanko

01 Aug 2009 501
Sur la suda flanko estas du koloraj fenestroj.

Monumento antaŭ la preĝejo I

01 Aug 2009 459
(Mi forgesis foti la supran krucon aparte.)

Monumento antaŭ la preĝejo II

01 Aug 2009 595
Meza detalo de la monumento: madono kun infaneto kaj jarnumero 1694.

Monumento antaŭ la preĝejo III

01 Aug 2009 723
Malsupra detalo de la monumento: Surskribo en latina lingvo. In honorem Iesu, B(eatae) Virginis et S(ancti) Ioannis nova crux lapidea ponitur. (Mi ne tute certas pri la lasta vorto.) = Honore al Jesuo, la Beata Virgulino kaj Sankta Johano nova ŝtona kruco estas starigata.

Enirejo al la monaĥejo I

01 Aug 2009 1 505
Ŝtona arko interrompas fortikan muron.

Enirejo al la monaĥejo II

01 Aug 2009 1 446
Detalo de la maldekstra parto de la ŝtona arko.

Enirejo al la monaĥejo III

01 Aug 2009 1 499
Statueto de ino.

Enirejo al la monaĥejo IV

01 Aug 2009 552
Moderna fera pordo sub malnova ŝtona arko.

Enirejo al la monaĥejo V

01 Aug 2009 451
La monaĥejo nun estas loko, kie oni prizorgas malsanulojn.

Enirejo al la monaĥejo VI

01 Aug 2009 659
Bedaŭrinde mi ne scias, kion signifas la kvar literoj.

Mallarĝa irejo apud la preĝejo

01 Aug 2009 1 1484
Oni povas preterpasi la peĝejon ĉe ties maldekstra (norda) flanko.

Floro ĉe la muro

01 Aug 2009 659
Pri kiu speco temas?

64 items in total