"Radio-parolado de Esperanto tra la Interreto" - p…
La lernolibro "Esperanto per rekta metodo" jam en…
IMG 7181
Claude Piron - Gerda malaperis!
Duncan Charters - Kiel poliglotoj lernas lingvojn
Zlatko Tišljar (19.5.1945 - 8.9.2020)
Zlatko Tišljar - La Zagreba metodo
Lerni Esperanton per telefono, novaĵoj
Kurso de Esperanto por telefonoj, ambaŭ volumoj
La Balta Ondo prezentas
Juna Amiko 1_2016
Nova kurso de Esperanto por saĝaj telefonoj
Krucenigmoj kaj sonlibroj en Esperanto
Esperanto per rekta metodo, Kantoj por kursoj, Aŭd…
Ĉu instrui Esperanton per rekta metodo?
Juna Amiko 4_2015
Mia prelego dum la 3a Tutmonda Kolokvo pri Instrua…

Esperantisto Slovaka 3/2015, dorso /zadná strana o…
Esperantisto Slovaka 3/2015, kovrilo /obálka
Juna Amiko 3/2015
Esperantisto Slovaka 2/2015
Juna Amiko 2/2015
Hinda lernolibro de Esperanto
Esperantisto Slovaka 1 2015
Juna Amiko 1/2015, enhavo
Juna Amiko 1/2015
Turka lernolibro de Esperanto + KD
Esperantisto Slovaka 4/2014
See also...
Authorizations, license
-
Visible by: Everyone -
Attribution + non Commercial + share Alike
-
1 183 visits
Forpasis Magda Šaturová (1929-2016)
FORPASIS MAGDA ŠATUROVÁ (1929-2016)
La meritplena slovaka esperantistino Magda Šaturová-Seppová forpasis la 10-an de septembro en Bratislavo. Ŝi naskiĝis la 4-an de julio 1929. Studinte la anglan filologion kaj doktoriĝinte en 1953 ŝi laboris kiel eldonredaktoro, unue ĉe belliteratura eldonejo kaj poste ĉe Slovaka Pedagogia Eldonejo (1955-1987).
Šaturová estis grava aŭtoro de lernolibroj kaj vortaroj por slovakoj.
De ŝi aperis la lernolibro Rozprávate po esperantsky: Ĉu vi parolas Esperante? (1965), la poŝlernilo Esperanto do vrecka (1970), Esperanto-kurso por progresintoj (kun Pavel Rosa kaj Ján Jánošov; 1972), la kurslibro “por ĉiuj” Esperanto pre každého (kun František Šatura; 2004) kaj Slovaka-Esperanta-slovaka turisma vortaro (1989; 2-a eld. 1991; ŝi redaktis ankaŭ anglan version).
Ŝi ankaŭ esperantigis slovakajn literaturaĵojn, kontribuante interalie al Slovaka antologio (1977; 2-a eld. 1980). Ŝi multe prelegis kaj artikolis pri leksikografiaj kaj didaktikaj problemoj, instruis, verkis poemojn, recenzis kaj gvidis kursojn ĉe la katedro de fremdaj lingvoj en la Universitato de Komenio en Bratislavo. Ŝi estis ankaŭ membro de AIS San Marino. Ekde 1990 ŝi estis landa reprezentanto de IKUE. En UEA ŝi membriĝis en 1947 kaj estis ĝia fakdelegito pri lingvistiko, literaturo kaj katolikismo ekde 1960 ĝis sia forpaso.
Slovakia Esperanto-Asocio distingis Magda Šaturová per arĝenta medalo en 1987. En la 89-a UK en Pekino en 2004 ŝi estis elektita kiel Honora Membro de UEA. Pro sia sanstato ŝi ne povis partopreni en la ĉi-jara UK en sia hejmlando, sed en sia varmkora salutmesaĝo al la kongresanoj ŝi skribis, ke ŝi anime estas kun ili.
Gazetaraj Komunikoj de UEA
N-ro 635
2016-09-15
Translate into English

Martine has particularly liked this photo
- Keyboard shortcuts:
Jump to top
RSS feed- Latest comments - Subscribe to the comment feeds of this photo
- ipernity © 2007-2024
- Help & Contact
|
Club news
|
About ipernity
|
History |
ipernity Club & Prices |
Guide of good conduct
Donate | Group guidelines | Privacy policy | Terms of use | Statutes | In memoria -
Facebook
Twitter
Sign-in to write a comment.