Authorizations, license

Visible by: Everyone
Attribution + non Commercial

1 732 visits


Elpafu la sagon (el antologio de T.Sekelj)


Maoria (novzelanda) poemo
- la enkonduka poemo, laŭ kiu nomiĝas la tuta unika antologio de la buŝa poezio de la mondo, kolektita kaj tradukita Esperanten de Tibor Sekelj.
eo.wikipedia.org/wiki/Tibor_Sekelj
Librokovrilon kaj bibliografian priskribon vidu ĉi-tie:
www.ipernity.com/doc/181031/12253377

Laŭtlegas Pavla Dvořáková.
muziko: Didgeridoo meditation
www.youtube.com/watch?v=1NOqJvibZjY

(Rim.:Mi konscias bone, ke la muziko estas aŭstralidevena, do ne maoria, sed laŭ mi ĝi tre bone taŭgas al la teksto, kaj krome tiu estas tiom universala, ke ĝi ja povus esti verkita ankaŭ en multaj aliaj landoj ....
Temas pri unu el miaj tre ŝatataj poemoj. Ĝi estis ankaŭ prezentita en ĉehlingva traduko dum la Adventa kultura matineo en Písek 11.12.2011
(programo pri Esperanta kulturo por la neesperantista publiko). Pavla


Jen la teksto:

ELPAFU LA SAGON

Elpafu la sagon, kuraĝa toao,
sed tiel ke ĝi neniun mortigu,
neniun ĝi vundu.
Elpafu la sagon brava ĉasisto,
sed ke ĝi ne vundu beston,
ne traboru arbon, ne deŝiru folion.

Elpafu la sagon direkten al fora stelo,
ke ĝi disŝutiĝu en mil fajrerojn,
ke ĝi lumigu la vojon al ĉiu
kiu vagas ĉi nokte.
Ke ĝi alportu momenton de belo
en la nokton de tiuj kiuj malgajas.
Translate into English

, Éva Juhász have particularly liked this photo


Comments

Sign-in to write a comment.