
ZEOj en Lipnice
Albumo pri evento okazinta
en Lipnice nad Sázavou (Ĉeĥio)
27.4.2013
bv. legi la artikolon
www.ipernity.com/blog/181031/502339
en Lipnice nad Sázavou (Ĉeĥio)
27.4.2013
bv. legi la artikolon
www.ipernity.com/blog/181031/502339
27 Apr 2013
Esperantistoj antaŭ Memorejo de Jaroslav Hašek en Lipnice
Muzeo de la ĉeĥa verkisto Jaroslav Hašek (1883-1923), aŭtoro de la fama Švejk, troviĝas en la vilaĝo Lipnice nad Sázavou en Bohemia-moravia montetaro, en domo, kie li fine de sia vivo loĝis kaj mortis.
Pri Jaroslav Hašek:http://eo.wikipedia.org/wiki/Jaroslav_Ha%C5%A1ek
27 Apr 2013
Esperantlingva Ŝvejk en la ekspozicio de la Memorejo de Jaroslav Hašek
27.4.2013 esperantistoj instalis esperantlingvan eldonon de "Brava soldato Ŝvejk" - la oranĝkoloran (donacitan de la eldonejo KAVA-PECH de Petr Chrdle, kiu eldonis ĝin en 2004 - vidu kava-pech.cz/book-svejke-esperanto.html)
Komunumestro Leoš Bláha ricevas esperantlingvajn librodonacojn
Edita Dvořáková transdonas memordonacetojn omaĝe al plantado de Esperanto-kaŝtano antaŭ la komunuma domo en Lipnice nad Sázavou en Ĉeĥio (27.4.2013)
27 Apr 2013
Plantado de Esperanto-kaŝtano en Lipnice nad Sázavou (Ĉeĥio)
Komunumestro Leoš Bláha (dekstre) helpas planti la arbon antaŭ la komunuma domo
(27.4.2013)
kun ĉeesto de esperantistoj kaj de pluraj partoprenantoj de la internacia haŝekologia konferenco
27 Apr 2013
Dediĉa memortabulo apud la Esperanto-kaŝtano en Lipnice nad Sázavou
La arbon memore al la granda verkisto Jaroslav Hašek, aŭtoro Ŝvejk, dediĉas Ĉeĥa Esperanto-Asocio
La arbo staras sur elstara loko sur la ĉefplaco de la komunumo , rekte vid-al-vide al la komunuma oficejo.
La agon iniciatis kaj sponsoris doktoro Max Kašparů, estro de Esperanto-rondeto en Pelhřimov,
Partoprenantoj de la plantado de Esperanto-kaŝtano en Lipnice nad Sázavou
27.4.2013 - esperantistoj kaj kelkaj partoprenantoj de la internacia haŝekologia konferenco, inkl., la nepon de Jaroslav Hašek - Richard Hašek.
Okazis tagmeze, antaŭ la ĉefa programo de la tago,
senvualigo de la granita monumento Kapo XXII
27 Apr 2013
Richard Hašek - nepo de la verkisto Jaroslav Hašek
parolanta antaŭ solena senvualigo de la granita deklingva monumento Kapo XXII
(27.4.2013 apud Lipnice nad Sázavou, Ĉeĥio)
27 Apr 2013
18tuna trimetra monumento Kapo XXII en Lipnice nad Sázavou (Ĉeĥio)
verkita de skulptisto Radomil Dvořák
senvualigita 27.4.2013 omaĝe al 130-jara datreveno de la naskiĝo de Jaroslav Hašek, aŭtoro de Ŝvejk, kaj la 90-jara datrevenode naskiĝo de Joseph Heller, aŭtoro de la romano "Kapo XXII"
entenas citaĵon el Ŝvejk en 10 lingvoj, inkluzive Esperanton - bv. legi la artikolon www.ipernity.com/blog/181031/502339
Jump to top
RSS feed- Latest items - Subscribe to the latest items added to this album
- ipernity © 2007-2025
- Help & Contact
|
Club news
|
About ipernity
|
History |
ipernity Club & Prices |
Guide of good conduct
Donate | Group guidelines | Privacy policy | Terms of use | Statutes | In memoria -
Facebook
Twitter