Eliza Orzeszko - Marta (trad. L.L.Zamenhof)
Andersen - Fabeloj I (trad. L.L.Zamenhof)
Andersen - Fabeloj II (trad. L.L.Zamenhof)
Andersen - Fabeloj III (trad. L.L.Zamenhof)
Andersen - Fabeloj IV (trad. L.L.Zamenhof)
Anna Osmakowicz - Ho, Etul, Etulo (kristnaska kant…
Ensemblo Akordo (Nederlando) - La mesaĝo de Gabrie…
Kristnaska poezio - en la ĉeĥa kaj en Esperanto
Kristnasko por etuloj
La historio de la kripo - ĉarma kolora kaj kolorig…
Antoine de Saint-Exupéry - La eta princo
A. de Saint-Exupéry - La Eta Princo - Sonlibro
Sinjorino Holle (el fabeloj de fratoj Grimm)
Neĝblankino kaj Rozulino (el fabeloj de fratoj Gri…
Kantanta sonanta arbeto (el fabeloj de fratoj Grim…
Diablo kun tri oraj haroj (el fabeloj de fratoj Gr…
Tradiciaj kantoj kaj receptoj por Kristnasko
La Dek Du Tagoj de Kristnasko - traduko de la fama…
Jiří Kořínek - La lasta rozo (poemo muzikigita)
Pluva nub' (Aloha oe) - havaja kanto
Mikaelo Bronŝtejn kantas dum la ILEI-Konferenco en…
Pedro Zurita - Esperanto kaj blinduloj
L.L.Zamenhof -Ho mia kor' (muzikigita - kun vera k…
Intervjuo kun Chuck Smith pri Duolingo, impona li…
Mariana (kroata kanto)
Margit Turková - Marie Ribasová - "GASTRONOMIA VOR…
Antonín Sova (1864-1928) - Pastoralo (muzikigita p…
ANTIKVAJ ĈINAJ POEMOJ PRI PRINTEMPO
Intervjuo kun Martin Schäffer (la nuna UEA-sekret…
Jan Řeháček - Orharulino (humura fabelo por plenkr…
Internacia Koruso kantas en la 99-a UK en Bonaero
Interparolo en ĉielo
Tibor Sekelj - Kolektanto de ĉielarkoj
Pri hundeto kaj katineto de Josef Čapek (skeĉo)
Svatopluk Čech - Malliberulo en Bezděz (poemo en s…
See also...
See more...Keywords
Authorizations, license
-
Visible by: Everyone -
Attribution + non Commercial + share Alike
-
3 034 visits
L.L.Zamenhof - La Vojo (poemo)
Fama origina poemo de d-ro Zamenhof, kies kono devus aparteni al bazaj scioj de ĉiuj esperantistoj.
en modela deklamo de Anton Oberndorfer el Aŭstrio
Alŝutite omaĝe al la naskiĝtago de d-ro Zamenhof (15.12.1859)
fonto: www.youtube.com/watch?v=SXVMt_23X-c
NI rekomendas al ĉiuj la projekton de Anton pri la RETA RADIO!
Ĉiutage interesa diverstema artikolo en sona kaj samtempe skriba formo!
members.aon.at/aldone/retradio !!!
Ni invitas vin al nia albumo ZAMENHOF
fotoj kaj videoj:https://www.ipernity.com/doc/181031/album/230642
sonaĵoj kaj tekstoj: www.ipernity.com/doc/181031/album/230642/docs
La vojo
Tra densa mallumo briletas la celo,
al kiu kuraĝe ni iras.
Simile al stelo en nokta ĉielo,
al ni la direkton ĝi diras.
Kaj nin ne timigas la noktaj fantomoj,
nek batoj de l' sortoj, nek mokoj de l' homoj,
ĉar klara kaj rekta kaj tre difinita
ĝi estas, la voj' elektita.
Nur rekte, kuraĝe kaj ne flankiĝante,
ni iru la vojon celitan!
Eĉ guto malgranda, konstante frapante,
traboras la monton granitan.
L' espero, l'obstino kaj la pacienco –
jen estas la signoj, per kies potenco
ni paŝo post paŝo, post longa laboro,
atingos la celon en gloro.
Ni semas kaj semas, neniam laciĝas,
pri l' tempoj estontaj pensante.
Cent semoj perdiĝas, mil semoj perdiĝas, –
ni semas kaj semas konstante.
"Ho, ĉesu!" mokante la homoj admonas, –
"Ne ĉesu, ne ĉesu!" en kor' al ni sonas:
"Obstine antaŭen! La nepoj vin benos,
se vi pacience eltenos".
Se longa sekeco aŭ ventoj subitaj
velkantajn foliojn deŝiras,
ni dankas la venton, kaj, repurigitaj,
ni forton pli freŝan akiras.
Ne mortos jam nia bravega anaro,
ĝin jam ne timigos la vento, nek staro,
obstine ĝi paŝas, provita, hardita,
al cel' unufoje signita!
Nur rekte, kuraĝe kaj ne flankiĝante
ni iru la vojon celitan!
Eĉ guto malgranda, konstante frapante,
traboras la monton granitan.
L' espero, l' obstino kaj la pacienco –
jen estas la signoj, per kies potenco
ni paŝo post paŝo, post longa laboro,
atingos la celon en gloro.
Translate into English
en modela deklamo de Anton Oberndorfer el Aŭstrio
Alŝutite omaĝe al la naskiĝtago de d-ro Zamenhof (15.12.1859)
fonto: www.youtube.com/watch?v=SXVMt_23X-c
NI rekomendas al ĉiuj la projekton de Anton pri la RETA RADIO!
Ĉiutage interesa diverstema artikolo en sona kaj samtempe skriba formo!
members.aon.at/aldone/retradio !!!
Ni invitas vin al nia albumo ZAMENHOF
fotoj kaj videoj:https://www.ipernity.com/doc/181031/album/230642
sonaĵoj kaj tekstoj: www.ipernity.com/doc/181031/album/230642/docs
La vojo
Tra densa mallumo briletas la celo,
al kiu kuraĝe ni iras.
Simile al stelo en nokta ĉielo,
al ni la direkton ĝi diras.
Kaj nin ne timigas la noktaj fantomoj,
nek batoj de l' sortoj, nek mokoj de l' homoj,
ĉar klara kaj rekta kaj tre difinita
ĝi estas, la voj' elektita.
Nur rekte, kuraĝe kaj ne flankiĝante,
ni iru la vojon celitan!
Eĉ guto malgranda, konstante frapante,
traboras la monton granitan.
L' espero, l'obstino kaj la pacienco –
jen estas la signoj, per kies potenco
ni paŝo post paŝo, post longa laboro,
atingos la celon en gloro.
Ni semas kaj semas, neniam laciĝas,
pri l' tempoj estontaj pensante.
Cent semoj perdiĝas, mil semoj perdiĝas, –
ni semas kaj semas konstante.
"Ho, ĉesu!" mokante la homoj admonas, –
"Ne ĉesu, ne ĉesu!" en kor' al ni sonas:
"Obstine antaŭen! La nepoj vin benos,
se vi pacience eltenos".
Se longa sekeco aŭ ventoj subitaj
velkantajn foliojn deŝiras,
ni dankas la venton, kaj, repurigitaj,
ni forton pli freŝan akiras.
Ne mortos jam nia bravega anaro,
ĝin jam ne timigos la vento, nek staro,
obstine ĝi paŝas, provita, hardita,
al cel' unufoje signita!
Nur rekte, kuraĝe kaj ne flankiĝante
ni iru la vojon celitan!
Eĉ guto malgranda, konstante frapante,
traboras la monton granitan.
L' espero, l' obstino kaj la pacienco –
jen estas la signoj, per kies potenco
ni paŝo post paŝo, post longa laboro,
atingos la celon en gloro.
- Keyboard shortcuts:
Jump to top
RSS feed- Latest comments - Subscribe to the comment feeds of this audio file
- ipernity © 2007-2025
- Help & Contact
|
Club news
|
About ipernity
|
History |
ipernity Club & Prices |
Guide of good conduct
Donate | Group guidelines | Privacy policy | Terms of use | Statutes | In memoria -
Facebook
Twitter
Sign-in to write a comment.