1ª Muzika Konkurso de la revuo Kontakto!

Kun la celo plenigi la truon, kiun lasis la forlaso de la branĉo "Muziko" el la Belartaj Konkursoj de UEA; nia revuo Kontakto, kune kun la kultura komisiono de TEJO kaj apogo de UEA lanĉas la unuan Muzikan Konkurson de Kontakto! La konkurso havos du kategoriojn: “Kanto de la Jaro” kaj “Albumo de la Jaro”.
Pliajn informojn ĉe: kontakto.tejo.org/p/regularo-de.html