Trejnseminario de "Elloke Tutmonden"
(Eŭropa partnera Grundtvig-projekto)





EUROKKA organizas trejnseminarion kadre de la eŭropa partnera Grundtvig-projekto "Elloke tutmonden" pri la temoj :

" Hom-mastrumado"
kaj
"Organizado de spektakloj"

Celo : interkultura kunlaborado, motivigo kaj trejnado de volontuloj
Ĉefa temo: "Hom-mastrumado, mastrumado de volontulaj teamoj » - Cyrille Hurstel (gvidanto)
Subtemo : Organizado de spektaklo – Flo kaj Melono (gvidantoj), Jean-Claude Patalano Sonteknikisto

Partneroj: Skota Eo-asocio, Triesta Eo-asocio, Bialistoka Eo-Asocio, Gruppo Esperantista Vercellese – Vercelli (Italio), Visagio TEKK "Espero" (Litovio), EUROKKA kaj lokaj esperantistoj el Esperanto-Kultur-centro de Tuluzo kaj de la Mezpirinea Eo Federacio
Datoj : 20a - 24a de februaro 2014

Loko kie okazos la seminario :
CFPPA
Toulouse-Auzeville – 2 route de Narbonne, 31326 Auzeville-Tolosan
www.educagri.fr/index.php?id=1814&num=1037
****************
Programo de la trejnseminario :
0) Ĵaŭde 20an - akcepto de la partoprenantoj, preparoj por la scenej-ateliero kun SEPA & ASORTI

1) Vendrede 21an je la 14a horo ĝis 14a 30 malfermo de la trejnseminario kaj prezento de la partoprenantoj

2) vendrede 14a 30 ĝis 17a trejnado pri pri organizado de spektaklo (teorio) prezentita de Flo.

3) Vendrede je la 18a koncert-organiza ateliero (praktiko) en la koncertejo Marins d'eau douce (Maristoj de malsala akvo).
La ateliero preparos kaj organizos efektive la koncertvesperon de Sepa & Asorti kun kiel unua parto koncerteto de JoMo. La atelieron gvidos Melono

4) Vendrede vespere je la 21a 30 publika spektaklo-vespero en Marins d'eau Douce kun JoMo kaj Sepa & Asorti (liberpreza)
www.ipernity.com/blog/vinilkosmo/676001

5) Sabate 22an matene 9a h trejnado pri la ĉefa temo Hom-mastrumado kun Cyrille Hurstel

6) Sabate posttagmeze 14a ĝis la 16a daŭrigo de la trejnado pri hom-mastruado

7) Sabate je la 16a foriro al Tuluzo por vizito de la okcitana urbo sub la gvidado de JoMo kaj restoracia vespermanĝo je la 20a 30.

8) Dimanĉe 23an 9a horo seminario pri la ĉeftemo Hom-mastrumado la 16a h kun tagmanĝa paŭzo..

9) Dimanĉe 23an je la 16a 30 kunveno por interparolado pri la diversaj aspektoj, opini kaj sugesto-interŝanĝoj pri la projekto Elloke tutmonden »

10) lunde 24an, 9a h ĝis tagmezo daŭrigo pri la komputilaj iloj (sekvo de la Triesta trejnseminario) kaj konkuldo kun lasta interparolado pri la diversajn aspektojn opini kaj sugesto-interŝanĝoj pri la projekto Elloke tutmonden »

11) fino de la trejnseminario Lundo 24an je tagmezo kun libera posttagmezo
12) marde 25an estos libera tempo por plu vizitadi Tuluzon (por tiuj kiuj restos kaj volos ..)
********************
Plano por la trejnado pri organizado de spektakloj

Vendrede 21an je la 14a h teoria prezento
Gvidanto : Floréal Martorell (Flo !)
Celo : akiri bazajn konojn kaj metodon por organizado de spektaklo

Vendrede 21an je la 18a koncert organiza ateliero en la koncertejo
« Marins d’eau douce »

Gvidanto : Melaine Desnos (Melono)
Celo : malkovri la bazajn necesajn tenikaĵojn por organizi koncerton, partopreno al la sonprovoj por la vespera koncerto de JoMo kaj SEPA & ASORTI
Scenej-ateliero
Gvidanto : SEPA & ASORTI
Celo : malkovri la bezonojn de la artistoj sur la secnejo (homaj kaj teknikaj)

Legu pri la koncerto ĉi tie : www.ipernity.com/blog/vinilkosmo/676001

*****
Plano por la trejnado pri hom-mastrumado

Sabate 22an kaj dimanĉe 23an de la 9a ĝis la 16a kun tatgmanĝa paŭzo
Gvidanto: Cyrille Hurstel

Pedagogiaj celoj :
Je la fino de la trejnado, lernantoj konas :
- Difinojn rilataj al mastrumado kaj gvidado per celfiksado,
- Kelkajn ilojn por projektmastrumado,
- Du ilojn por pritrakti konfliktojn je individua nivelo kaj je grupa nivelo.

Je la fino de la trejnado, lernantoj konscias :
- pri la funkcio de projekto-estro kaj gvidanto,
- pri tasko-planado kaj hazardo,
- pri tempoplanado por atingi siajn celojn kaj la celojn de la grupo,
- pri danĝeroj de modernaj komunikeblecoj rilataj al produktkapabloj,
- pri bremsoj kontraŭ ŝanĝiĝo.

Je la fino de la trejnado, lernantoj kapablas
- vortumi kaj klarigi projekton al partoprenantoj,
- protekti projekton kontraŭ malfruo,
- solvi konflikton inter 2 personoj,
- plani por venki bremsojn kontraŭ ŝanĝiĝo,
- redukti kaj mastrumi streson antaŭ al emociplena evento (Publika prezento, arta programero, streĉa kunveno)

Metodoj : Alterno de kurso-tempo, grupa laboro kaj individuaj ekzercoj depende de la temo pritraktata. Grupa laboro temos pri plursesia porlerniga projekto kies partoj estas amuzaj.

Programo :
Temo pritraktita: Cel-orientita mastrumado
Pedagogiaj rimedoj: Kurso, ekzerco
Atingoj : Kompreni nociojn samaniere, krei celojn
Profitoj por la lernantoj : Scioj uzeblaj por legi aliajn fontojn en la kampo de organizo kaj gvidi asocion aŭ entreprenon
Temo pritraktita : Tempo planado
Pedagogiaj rimedoj : Kurso, individua ekzerco
Atingoj : Rimarki ne produktivajn tempojn, konsili al kunlaborantoj por
kreskigi ilian produkto-kapablon
Profitoj por la lernantoj : Pli bone uzi sian tempon por atingi siajn individuajn celojn




Grundtvig-projekto « Elloke Tutmonden » :
www.facebook.com/elloketutmonden?fref=ts

Kondiĉoj: aliĝo al la seminario estas senpaga.
Hotelon kaj restoracion ĉiu partoprenanto devas mem pagi.
Tute apuda hotelo estas : www.hotelaer.com
Ni povas mendi por vi hotelon kaj restoracion, por tio petu al ni la aliĝilon kiun ni sendos al vi rete kun la necesaj informoj por atingi la hotelon kaj seminariejon

Programme en français