"Kavaliriko" onta albumo de Kapriol'!
Nova esperanto albumo de la frisa folkbando Kapriol'!, kun titolo "Kavaliriko" estas preparara por apero enkadre de la "Promeskampanjo de Vinilkosmo".

La muzikoj jam pretas, Roel Haveman helpis por finadapti kaj poluri la kantotekstojn kaj Kapriol'! registros la voĉojn iom post iom...
Ni povas esperi ke la albumo pretos por la printempo 2014.

Eblas jam de nun antaŭmendi ĝin pere de la antaŭmend-formularo disponebla ĉe : www.goo.gl/5pvMO

Atendante ĝuu videon dum koncerto en FESTO 2013 en Kelmis (Belgio)


Video realigita de Irek (Varsovia Vento) dum FESTO

************
Ĵak Le Puil enstudiĝos en julio 2014

La albumrojekto de Ĵak Le Puil estas sur la reloj per la kunlaboro de Serge Sire (klarnetisto), Pjer Buvje (kontrabasisto) kaj Lino Markov (gitaristo) kaj verŝajne pliaj gastoj...
Ĵak petis permeson por adapto de unu el siaj kantoj al Guy Béart.
Estas antaŭvidita enstudiiĝo por julio 2014.

De nun antaŭmendu kaj subtenu la albumprojekton pere de la antaŭmend-formularo disponebla ĉe : www.goo.gl/5pvMO

**************
JoMo-projekto
La album projekto de JoMo estis difinita kaj li ekpreparas ĝin.
Li antaŭvidas albumon folkpunkan sovaĝan kaj velulan laŭ la spirito de la albumo de The Pogues "Rhum Sodomy and the Lash"




***************
baRok-projekto



La Plej Bona Ĉasisto estas la unua oficiala registraĵo de baRok-Projekto por antaŭanonci la albumon en preparo.
Subtenu la projekton antaŭmendante la albumon pere de la formularo www.goo.gl/5pvMO

Voĉo: Leo Yanes
Basgitaro: Murilo Ramos
Drumo: Júnior Nieri
Eletrik-Gitaro: Muniz
Eletrik-Gitaro: Rafael Milhomem
Desegno de la kovrilo kaj teksto: Rafael Milhomem
Grafika Dezajno: Dimitri Kawada
Teksta Reviziisto: Rikardo Cash
Subteno: KuboF, Flo kaj Vinilkosmo

"La Plej Bona Ĉasisto
"
(Rafael Milhomem)


************

SUPERNOVA
Laborpreparo por la dua albumo de SUPERNOVA ekis !


la fama brazila bando lanĉas novan muzikaĵon por anonci la preparon de la dua albumo aperonta kadre de la "Promeskampanjo" de Vinilkosmo.



La titolo estas "La Postrompiĝa temp'", kanzono de la pariza pianisto kaj kantisto Gijom' (Guillaume Armide), por kiu la grupo faris sian propran version.
La unua disaŭdigo de la kanto okazis ene de la 90ª elsendo de la podkasto de Varsovia Vento, aperinta la 1an de majo kaj la fina versio jam elŝuteblas en la retejo de la grupo.
www.supernovaeo.com

La postrompiĝa temp'
Teksto kaj muziko: Gijom' Armide
Aranĝoj: Rogener Pavinski kaj Supernova
Voĉo kaj basgitaro: Rogener Pavinski
Guitaro: Marcelo "Raspa"
Drumo: Romulo Felício
Registrado kaj miksado: Romulo Felício
Sinteziloj: Roĝer Borĝes Romulo Felicio kaj Rogener Pavinski
Kovrilo: Rogener Pavinski.
Fotoj: Kostiantyn Schastnyi/Bogdan Ionescu

Vi povas subteni la projekton de SUPERNOVA antaŭmendante la albumon ĉe la retejo de la "Promeskampanjo de Vinilkosmo": www.goo.gl/5pvMO