Julio 2013

Informletero de Vinilkosmo n-ro 37

pri aktualaj esperanto-muzikoj

«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»

Estimataj muzikŝatantoj

Kun la reveno de la suno, ni proponas al vi ankaŭ nekutiman varion de novaĵoj, kaj plejparte laŭ via peto sekve de nia promeskampanjo, kies sukceso rapide montriĝis!

Laŭ aŭskulta, rigarda, kaj lega aspekto, la stiloj kaj tendencoj en senlandlima muziko plivastiĝas kaj prosperas, tiom pli ke la generacioj sin sekvas kaj la aŭskultantaro kreskas. Multaj projektoj desegniĝas sur ĉiuj horizontoj je nia plej granda plezuro, kun plidisvastiĝo de la universala lingvo.

Kompreneble, la nepra FESTO, nun forta tradicio, estos prezentita en aŭgusto en Belgio ĉi-jare, kaj ne estas tro frue por registri vin je la adreso sube!

Dezirante al vi brilan someron, ni petas vin ne forgesi kunporti ankaŭ la same brilajn novaĵojn por plibonigi viajn longajn kaj memorindajn vesperojn kun amikoj.

Nia kompleta fizika katalogo ĉe :
www.vinilkosmo.com

«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»

Vinilkosmo-Novaĵoj

«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»

VKKD 114 " Kolekto ĴomArtajoj - 'La arĝenta albumo' "
ĴOMART KAJ NATAŜA


Post la unua ruĝa albumo ("La ruĝa albumo", VKKD94), sekvas nun do la dua volumo de la trilogio "ĴomArtaĵoj", ĉi foje arĝentkolora kaj pro tio titolita "La arĝenta albumo"!

ĉi tiu kolekto, entute produktita de ĵomart mem en sia propra "JomArt's Studio" en Stokholmo, dediĉas al la grava komuna kariero kun Nataŝa ekde la komenco.
Tiu nedisigebla duopo, kies romantismo distingas ilin tiel, kiel ilia persista sindediĉo al sia fidela publiko, ofertas ĉi tie la esencon de sia artista vojo mem, kiun ili iras nun jam de preskaŭ tri jardekojn.

Ne temas nur pri simpla kompilo de malnovaj kantoj, ĵomart redisponigas titolojn nun jam malfacile troveblajn (kaj nur surkasede), kaj ili prezentas tiujn titolojn kiun siaj tutaj artaj kaj teknikaj spertoj akiritajn dum la iro de la jaroj. La tuta registrado okazis inter la jaroj 2011 kaj 2012, kaj krome, tion ni nepre menciu, ili prezentas ankaŭ du
tute novajn ĝis nun neeldonitajn titolojn.

Se vi volas revoki en vi la unikan varmtonan etoson de la koncertoj de ĵomart kaj Nataŝa, kiuj ĉiuj similstile estas reproduktitaj en ĉi tiu trilogio, aŭ se vi havas ankoraŭ antaŭ vi la grandan plezuron konatiĝi kun la eksterordinara fama esperantista kantduopo, kiuj jam enskribis sin poreterne en la historion de altkvalita esperanto-muziko, jen nepre ne hezitu akiri ĉiujn tiujn albumojn, ĉar tia kolekto nepre estu tute kompleta. Kiel nomiĝos la tria kodisko de tiu serio? Jam nun eblas veti pri tio! Ni lasu nin surprizi pri la koloro de tiu tria kaj lasta jam planita albumo de la
mojosa trilogio.

Por aŭskulti fragmenton aŭ rekte mendi :
www.vinilkosmo.com//?disc=vkkd114&lng=e

kaj por mendi elŝute laŭ mp3 kaj ogg formatoj:

www.vinilkosmo-mp3.com/jhomart-natasha-c-76_133.html


«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»

VKKD 115 " La antaŭlasta trajno "
MIKAELO BRONŜTEJN


Li eldonis unuan kodiskon Esperantujo mia en 2002 (VKKD55), kaj Printempo bluĵinsa (VKKD83) en 2006. Finfine jen la tria albumo de Mikaelo Bronŝtejn, La antaŭlasta trajno.

Mikaelo eble ne estas fanatikulo pri diskoproduktado, sed li tamen estas unu el la pli produktemaj aŭtoroj-komponistoj de nia senlandlima lingvo. Lia tenereco kaj lia humuro altiris aliajn artistojn, kiel Helena Puhova kaj ĵomart & Nataŝa, por kiuj li verkis ĉiujn tekstojn de ilia albumo Amu min, inter aliaj.

ĉi tiu nova albumo estas la rezulto de voĉdono. Mikaelo proponis liston de trideko da novaj kantoj al kelkaj artistaj amikoj kun tre malsamaj gustoj. Jen la dek kvin elektitaj laŭ prefer-ordo prezentitaj al la publiko.

ĉi tiuj nombraj amikoj partoprenis ankaŭ la produkton, kaj ankaŭ muzike akompanis Mikaelon. Sergeo Straŝnenko trovis tre moderprezan studion en Rigo, Latvio, por registri la diskon; kaj ankaŭ akompanis gitare kaj vo ĉe. Garik Kokolija kaj Maksim Griŝin okupi ĝis pri la eldonado de la albumo, finita en oktobro 2012. Kaj Maksim okupi ĝis ankaŭ pri la grafiko kaj la libreta enpa ĝigo. Mikaelo dankas ambaŭ ilin !

La libreto estas tre kompleta, kun la vortoj kaj mallongaj komentoj pri ĉiu kanto. Kaj ĝi proponas foje ankaŭ glosarojn por klarigi la doktan kaj rafinitan lingvaĵon de Mikaelo.


Por aŭskulti fragmenton aŭ rekte mendi :
www.vinilkosmo.com//?disc=vkkd115&lng=e

kaj por mendi elŝute laŭ mp3 kaj ogg formatoj:
www.vinilkosmo-mp3.com/bruna-shtono-mikaelo-bronshtejn-c-76_200.html

«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»

VKKD 116 " Signoj de viv' "
i.d.c. (INICIALOJ DC)


Post Urbano en 2010 kaj petola?o en angla popmuziko kun Jules Étienne en 2011 (-10°C), i.d.c. revenas kun Signoj de viv', dua albumo tute en esperanto, inspirita de moderna kaj melodia popmuziko.

Kiel en la antaŭaj albumoj, temas denove pri miksaĵo de gitaroj kaj elektronikaj sonoj kiuj formas dolĉan kaj subtilan juvelujon por variecaj tekstoj kun temoj kiuj gamas de antaŭenfuĝo ("La malpeza dormo"), tra amemaj animstatoj ("La grizeco") kaj la perdo de kunulo ("Amikeco sen vizaĝ'"), ĝis oblikva okulumo al la esperanto-movado ("La fina venk'").

Por kiuj jam konas i.d.c., ni restas sur konata tereno de melankolia popumuziko kun sintezaj akcentoj, kaj la precizeca produkto devus kontentigi la jamajn ŝatantojn kaj allogi novajn.

Por aŭskulti fragmenton aŭ rekte mendi :
www.vinilkosmo.com//?disc=vkkd116&lng=e

Por mendi elŝute laŭ mp3 kaj ogg formatoj:

www.vinilkosmo-mp3.com/inicialoj-c-74_161.html


kaj laŭ Flac senperda formato:
cd1d.com/fr/album/signoj-de-viv

«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»

VKKD 117 " Regestilo "
JONNY M


Depost 2006, juna kaj talenta Jonny M produktas rege-muzikon en la angla kaj germana. Lia baza kredo pri "dumfara lernado" kondukis lin kunmeti propran hejmstudion kaj fine atingi ke konataj germanaj rege-produktistoj helpis lin miksi la kantojn. Post kelkaj koncertoj, la mediato komencis interesiĝi pri li, kaj du kompilaĵoj kun germanaj artistoj sekvis. Sed tio ne sufiĉis por Jonny M, kiu decidis lerni esperanton.

En 2010 aperis unua albumeto en esperanto, `Pli ol espero', kiu plaĉis al ĉiuj, kaj Jonny famiĝis ĉe la tutmonda esperanto-publiko. Internacia turneo sekvis kun koncertoj en landoj kiaj Japanio kaj Francio.

Post lia partopreno en la `Hiphopa Kompilo 2' (VKKD106), la populareco de Jonny firmiĝis ĉe la esperantista publiko; kaj lia nova kodisko, `Regestilo', estis sukcesego! ĉio tio - lia imagpovo, energio, entuziasmo, plus amo al muziko -,
denove puŝos Jonny M sur la tutmondajn scenejojn dum tuta 2013.

Juna germana artisto kiu skribas kaj kantas regeon en esperanto ne povus kontentiĝi je malpli ol internacia teamo de muzikistoj kaj aranĝistoj, inter alie de Italio kaj Usono.

Spektu la intervjuon kun Jonny M ĉe:
www.ipernity.com/doc/vinilkosmo/21031399

Kaj du muzikvideojn ĉi tie :
Dankon : www.ipernity.com/doc/vinilkosmo/21878409
Eternan lumon: www.ipernity.com/doc/vinilkosmo/22983425

Por aŭskulti fragmenton aŭ rekte mendi :
www.vinilkosmo.com//?disc=vkkd117&lng=e

Por mendi elŝute laŭ mp3 kaj ogg formatoj:

www.vinilkosmo-mp3.com/jonny-c-74_205.html


kaj laŭ Flac senperda formato:
cd1d.com/fr/album/regestilo

«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»

VKKD 118 " Ĉiamen plu "
LA PERDITA GENERACIO


La Perdita Generacio fine revenas post kvin jaroj depost sia lasta albumo, 'Eksplodigos vian domon' (VKKD92) sekvanta
'Eksenlime' (VKKD89) eldonita du jarojn pli frue.

Tiu ĉi nova albumo, 'ĉiamen plu' disvolvas la muzikan vojon kiu famigis la grupon: belaj melodioj, ludemaj kaj teneraj tekstoj pri gravaj aferoj. Per siaj unuaj du albumoj kaj multaj koncertoj ĉe junularaj renkontiĝoj, La Perdita Generacio atingis pozicion de "estra" grupo en Esperantujo. Kantoj kiel "La kosma aventuro", "ĉiuj ni amegas Usonon", "Malantaŭen", "Ne normalas, nur kutimas", "Amokanto", kaj multaj aliaj, fariĝis kultaj por junaj esperantistoj.

Daŭrigante sian vojon, LPG proponas plurajn novigojn en ĉi tiu disko, inkluzive de repkanto kun gasto Platano (eks-Pafklik), kantoj verkitaj de membroj de la grupo, Anna kaj Hendjo, kaj la tuta grupo kiel komunumo, dum daŭre estas multaj kantoj verkitaj de Tomio, kiuj formis la koron de LPG. Du notindaj versioj de aliaj artistoj estas ankaŭ malkovrindaj: "La dizertanto", fama kontraŭmilitista kanto de Boris Vian, kaj kuriozaĵo de ne malpli kurioza Mullhippiar Neffsonsson, sveda artisto malmulte konata al la publiko kaj nomita la Kosma Urso, kiu asertas ke "ĉio bela en la mondo devas iam iĝi plast!" en sia kanto "Plastokanto".

Tempo de vojaĝoj, aventuro, lukto, amikeco, sekso, larmoj... bildoj daŭremaj kaj kortuŝaj, dum la produkta kvalito kaj integreco de la grupo firmiĝas. La antaŭlasta kanto de la albumo, "ĉu vi kontentas?", estas probable la plej longa popkanto en la historio de muziko en esperanto, kaj ĉiuj ni demandas, "ĉu vi pensas kiel mi ke ĉi tiu semajno devus neniam finiĝi?"

Ne atendu kvin jarojn por la respondo!

Por aŭskulti fragmenton aŭ rekte mendi :
www.vinilkosmo.com//?disc=vkkd118&lng=e

Por mendi elŝute laŭ mp3 kaj ogg formatoj:

www.vinilkosmo-mp3.com/perdita-generacio-c-74_117.html


kaj laŭ Flac senperda formato:
cd1d.com/fr/album/ciamen-plu

«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»

VKKD 119 " Mirindaĵo "
MANŬEL


En la tutmonda familio de esperanto-uzantoj, ambaŭ Esperanto-albumojn antaŭe eldonitajn de Manuelo, 'Duonvoĉe...tutkore' (VKKD104) et 'ĉu plu ekzistas Amo?' (VKKD112), ricevis tre pozitivan reagon de la esperanto-gazetaro, kaj plej grave, la aprobon de la publiko dum Manuelo turneis en pluraj eŭropaj landoj.

Radio-elsendoj kaj podkastoj aŭdigas kantojn el liaj albumoj, nun konataj al ĉiu homo interesita pri la internacia lingvo.

ĉio ĉi instigas Manuelon por labori je nova kodisko, esperante ke tio denove povos transdoni lian amon por muziko kaj por esperanto per plaĉaj kaj perfekte prononcitaj kantoj.

ĉi tiu kodisko enhavas specimenojn de popularaj kantoj de multaj diversaj artistoj kiel Kenny, D'Esposito, Toquinho, Velásquez, Modugno, Adamo, kaj "La fremdul'" de Georges Moustaki.

La tekstoj estas simplaj, sed tamen ne bagatelaj, uzante naturan manieron por esprimi nin por la plimulto el ni, por paroli pri amo, amikeco, paco, kaj respekto al nia "hejmo", planedo Tero.

La artisto dediĉas ĉi tiun verkon al sia kara patrino, kiu per sia ekzempla vivo orientis lin al valoroj kiel amikeco, frateco ene de homaro, kaj la kredo ke la vivo estas granda donaco.

Manuelo ŝatus kore danki al Mariana Evlogieva kaj Nicola Minnaja pro ilia afabla kaj kompetenta provlega kontribuo.

Dek karaokeaĵoj ĉeestas en la albumo.

Por aŭskulti fragmenton aŭ rekte mendi :
www.vinilkosmo.com//?disc=vkkd119&lng=e

«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»

Promes-Kampanjo

«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»

Post la publikigado de la unuaj tri albumoj de Patric, Jonny M, kaj LPG kadre de la promeskampanjo lanĉita de Vinilkosmo en 2012, la projektoj sekvas sian vojon, kaj viaj deziroj restas la prioritato por la sekvo.

Subtenu la projektojn de la promes-kampanjo kompletigante la abonformularon:
www.ipernity.com/blog/vinilkosmo/414696

Projektoj :
«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»

baRok-projekto

La registrado de la albumo de baRok okazas nun.


Vi povas vidi la registrajn sesiojn:
www.ipernity.com/blog/vinilkosmo/446590

kaj
www.ipernity.com/blog/vinilkosmo/477213

«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»

Platano


La pariza repisto rafinis sian voĉon kun la surreta eldono de 5-traka albumeto laŭ libera stilo (Freestyle), titolita
LS/000-005 por anonci la preparadon de sia albumo. ĉi LS-5-titolaĵo estas jam disponebla senpage en la blogo de
Platano:
www.ipernity.com/blog/lapafklik/450520

«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»

La multaj aliaj artistoj Amindaj, Ĵak Le Puil, JoMo, Martin & la Talpoj, Kore,
Krio de Morto, Supernova, kaj Dolĉamar
ankaŭ estas preparantaj siajn verkojn, kaj ni baldaŭ aŭdos pri ili!

«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»

FESTO 2013

«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»
FESTO 2013 okazos ĉi-somere de la 10-a ĝis la 18-a de aŭgusto en:
La Amikejo
Patronagestrasse 29 - Moresnet
BE-4720 La Calamine - Kelmis
Belgio

Por aliĝi kaj kaj vidi ĉiujn detalojn kaj vojdirektojn:
www.alesk.eu/festo2013/aligho

Vidu ankaŭ la plenan programon de spektakloj disponebla ĉe:
www.ipernity.com/blog/vinilkosmo/478151

«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»

Vi povas amplekse disvastigi tiun ĉi informleteron.

Se vi ricevis ĝin pere de amiko aŭ konatulo kaj se vi deziras
ricevi rekte la venontajn, bonvolu inskribiĝi ĉi tie :
www.vinilkosmo.com/?scb=&lng=e

Dankon pro via atento.
Plej muzikajn somerbondezirajn salutojn al ĉiuj legantoj !

Redaktita por vi de Floréal Martorell kaj Mark Eaton kun helpo de Rikardo Cash