Manŭel eldonis sian 3an esperanto-albumon nome "MIRINDAĴO"



Ŝlagra pop-kanzono

En la tutmonda familio de esperanto-uzantoj, ambaŭ Esperanto-albumojn antaŭe eldonitajn de Manŭel, Duonvoĉe ... tutkore (VKKD104) kaj Ĉu plu ekzistas Amo? (VKKD112), ricevis tre pozitivan reagon de la es-peranto-gazetaro, kaj plej grave, la aprobon de la publiko dum Manŭel turneis en pluraj eŭropaj landoj.

Radio-elsendoj kaj podkastoj aŭdigas kantojn el liaj albumoj, nun konataj al ĉiu homo interesita pri la internacia lingvo.

Ĉio ĉi instigas Manŭel-on por labori je nova kodisko, esperante ke tio denove povos transdoni lian amon por muziko kaj por esperanto per plaĉaj kaj perfekte prononcitaj kantoj.

Ĉi tiu kodisko enhavas specimenojn de popularaj kantoj de multaj diversaj artistoj kiel Kenny, D’Esposito, Toquinho, Velásquez, Modugno, Adamo, kaj “La fremdul'” de Georges Moustaki.

La tekstoj estas simplaj, sed tamen ne bagatelaj, uzante naturan manieron por esprimi nin por la plimulto el ni, por paroli pri amo, amikeco, paco, kaj respekto al nia “hejmo”, planedo Tero.

La artisto dediĉas ĉi tiun verkon al sia kara patrino, kiu per sia ekzempla vivo orientis lin al valoroj kiel amikeco, frateco ene de homaro, kaj la kredo ke la vivo estas granda donaco.

Manŭel kore dankas al Mariana Evlogieva kaj Nicola Minnaja pro ilia afabla kaj kompetenta provlega kontribuo.

Vinilkosmo distribuas la fizikan KD-on kiu disponeblas ĉe: