Dum la pasinta periodo KAJTO multe laboris por fari kant-videon.
Multaj gast-muzikistoj kontribuis al la projekto.
La video ĵus publikiĝis en la Youtube kanalo de KAJTO
Nun la video estas preta kaj ĝi estis publikigita en YouTube.

KAJTO ne nur prezentas la Kant-videon 'Sen Timo' sed ankaŭ la Manifeston 'Sen Timo'.

Por tiu manifesto KAJTO kolektas tradukojn en multaj lingvoj de la frazo:
EO - En paco ludi - sen timo kuregi, salti, danci kaj kanti ... estas rajto de ĉiu infano!!!

Aŭskultu, rigardu, pripensu, ĝoju ...
Belsonajn salutojn de Ankie & Nanne de Kajto

'Sen Timo', la kant-video de Kajto kun internacia artista kunlaboro