En 1986 venis revolucio en esperantujo kun la unua internacia rokbando kiu kantis originale en esperanto: AMPLIFIKI kiu tiuepoke konsistis el anoj el Svedio, Danio, kaj Francio.

Nun ĵus aperis la bita eldono de ilia unua albumo, Tute ne gravas kun la sama muziko sed kun nova son-vesto...

Malkovru aŭ remalkovru tiun mejloŝtonan verkon de la esperanta muzikkulturo.

La bita albumo aperos oficiale en la muzika platformo de VINILKOSMO la 8-an de oktobro 2018 kaj samtempe en la justa elsendfluejo Divercities Music (MuzikDiverseco, eks-1D tuŝ), alirebla tra la ABONKLUBO https://www.vinilkosmo-mp3.com/eo/vinilkosmo-abonklubo/abonoj-abonklubo.html.

Ekde nun iru viziti la artistan paĝon por malkovri la bandon:
https://www.vinilkosmo-mp3.com/eo/popo-roko-hiphopo-elektronik/amplifiki.html

kaj la albumpaĝon por malkovri, aŭskulti fragmente la enhavon aŭ akiri la albumon ĉe:


Varbvideoj realigita de Kim J: henriksen