Decembro 2011

Informletero de Vinilkosmo n-ro 32

pri aktualaj esperanto-muzikoj

preparita por vi

Se vi preferas legi laŭ formato HTML enrete, simple alklaku ĉi tie :

www.vinilkosmo.com/?newsletter=32&lge=e

«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»

Estimata

Baldaŭ Kristnasko , kaj jen la okazo por fari jarfinan bilancon, kiu malfeliĉe estis markita de la detruiga incendio pri kiu ni informis vin en nia pasinta informletero, kaj la perdo de granda kvanto de malnovaj KDoj el nia stoko...

Feliĉege ĉiuj referencoj ekde 2009 ne estis damaĝitaj, kaj do ili estas en siaj plej bela ornamaĵo por esti prezentataj sub la abio!

Ĉiuj tiuj KDoj estas disponeblaj en la ĉefpaĝo de la reta diskoservo ĉe www.vinilkosmo.com por faciligi vian 'butikumadon', kaj eta resumo de la eldonoj de la jaro 2011, pretaj por esti menditaj per simpla klako en la aldonaj ligoj.

Vi ankaŭ trovos plejparte de tiuj chi albumojn en la elŝutejo de Vinilkosmo ĉe www.vinilkosmo-mp3.com aŭ ankaŭ en nia spaco ĉe cd1d.com/fr/structure/vinilkosmo-esperanto-muzik-prod
kaj tie ankaŭ aŭskultu nian radion esperanto-tv.com/vinilkosmo. Ĉiu nova eniro prezentas laŭ hazardo 20 novajn kantojn.

Aliaj novaĵoj estas en preparo por 2012, pri kiuj ni parolos al vi pli detale en tre proksima estonto. Dume ni esperas ke vi ĉiuj pasigos feliĉegan kristnaskon kaj ni prezentas al vi niajn plej muzikajn bondezirojn por la nova alvenanta jaro.

«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»


Nia kompleta katalogo ĉe :

www.vinilkosmo.com
VKKD 104 " Duonvoĉe ... tutkore "

MANŬEL

Manuel, eksa elektroteknika inĝeniero kaj de nelonge emerito, pasiiĝis jam de antaŭloge pri esperanto kaj muziko, kaj kvankam li modeste diras ke li ne estas profesia, li mirigas ĉi tie per lia muzika, lirika kaj teknika kvalito de tiu ĉi nova albumo tute en esperanto kiu maturiĝis de multaj jaroj!

Manuel memlernis muzikon kaj gitarludadon kaj ne mankis al li okazoj por kanti kaj ludi basgitaron en amatoraj muzikgrupoj dum liaj junaj jaroj. Li eĉ verkis dudekon da kantoj en la friula, sia gepatra lingvo, kaj li kantis kaj publikigis ilin por subteni tiun lingvon de la nordoriento de Italio, lia denaska regiono.

Lia ŝato por la lingvoj alportis lin al esperanto pere de kontakto kun esperanto-grupoj kiel Nova Espero en Friulujo kaj la Itala Esperanto-Federacio en kiuj li ageme aktivis ĝis kiam lia inĝeniera laboro kaj malfeliĉa operacio de la voĉkordoj devigis lin forlasi kaj esperantan kaj muzikan aktivecon.

Tiam pasintjare, kiam li emeritiĝis, li revenis, kaj al esperanto, ektradukis, adaptis poemojn, kantojn, kaj al la gitaro kaj kantado malgraŭ la kontraŭindikoj de la kuracistoj.

La rezulto estas tiu ĉi albumo kiu konsistas el famaj muzikaĵoj, sed kantitaj pere de voĉo bone regata kun aranĝoj je alteco de la defio, kaj ĉefe en bone tradukita kaj adaptita esperanto el original kantotekstoj.

Manuel esperas ke tiu iniciato donos al la publiko emon plu lerni kaj utiligi esperanton, kaj la ŝatantoj de karaokeo trovos ĉiujn instrumentajn versiojn de la kantoj en la KD por ekzerciĝi ankaŭ helpe de la tekstolibreto.

Notindas ke la profitoj de la vendoj de tiu ci albumo estos fordonacitaj al 'Evidente', Senprofitcela Organizo kiu kuracas senpage blindulojn, laŭ la ekzemplo de Zamenhof, kaj kiu en Kinŝaso, ĉefurbo de la Demokratia respubliko de Kongo, estras lernejon por infanoj blindaj kaj sen rimedoj pere de la subteno de esperantistoj.

Manuel transdonas siajn dankojn al d-ro Nicola Minnaia kaj Rikardo Cash por iliaj klerigaj kontribuoj por la reviziado de la tekstoj.

Por aŭskulti fragmenton aŭ rekte mendi :
www.vinilkosmo.com//?disc=vkkd104&lng=e

«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»

VKKD 105 " Brassens plu "

JACQUES YVART


Por sia 29a albumo, Jacques Yvart elektis denove esperanton por fari tre belan omaĝon al Georges Brassens kies 90an datrevenon de lia naskiĝo kaj ankaŭ la 30an de lia forpaso oni celebras ĉijare (2011).

Ses titoloj jam aperintaj en 1998 (Jacques Yvart kantas Georges Brassens - VKKD19) estis re-registritaj kaj remastrigitaj por tiu ĉi nova eldono, sed Jacques liveras al ni ankaŭ sep novajn juveletojn, "La marista amo" kaj "Oĉjo Leon'" inter el la plej konataj kantoj. Tiu ĉi albumo donas al ni ankaŭ la okazon malkovri pli maloftajn kantojn kiaj "La longa vico", "Milito", aŭ "La lamanta reĝo", kaj sen forgesi "Johano la neavertinto", kiun Georges Brassens ne verkis sed kiun li tamen registris kaj kies muziko estis subskribita de... Jacques Yvart!

Por akompani sin en tiu vojiro, Jacques kunigis ĉirkaŭ si amikojn muzikistojn kun granda talento, ĉiu alportante sian tuŝon en la muzikaj aranĝoj kiuj foje mirigos vin. La amatoroj de Brassens estos ravitaj.

ĉi tiu KD Ekstra entenas ankaŭ la instrumentajn titolojn laŭ MP3-formato por tiuj kiuj dezirus kunkanti kun la muziko, kaj ankaŭ muzikvideon de la kanto "La marista amo" filmita en la studio dum la registrado de la voĉoj.

Por aŭskulti fragmenton aŭ rekte mendi :
www.vinilkosmo.com//?disc=vkkd105&lng=e

«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»

VKKD 106 " Hiphopa Kompilo Volumo 2 "

DIVERSAJ ARTISTOJ


Jen hiphopa kompilo 100%e en esperanto, kaj simile al uzantoj de la internacia lingvo, la artistoj estas disaj tra la tuta planedo.

Partoprenis produktistoj, repistoj, kantistoj, kaj muzikistoj el ne malpli ol 10 landoj el la tuta mondo : Germanio (Jonny M.), Brazilio (Tone), Kanado (Diablo), Danio (Bugge Bang), Finnlando (Dolchamar), Francio (La Pafklik), Japanio (Eterne Rima), Slovakio (Marteno), Svedio (Carina), kaj Svisio (Tinitus) !

Male al Volumo 1 de la kompilo*, lanĉita en 2009, kiu estis eksperimentaĵo, la dua volumo estis profesie produktita kaj prezentas konfirmitajn artistojn kiajn Eterne Rima kaj Platano de La Pafklik, kiuj ambaŭ eldonis antaŭ nelonge proprajn albumojn, sen forgesi Dolchamar, kiu venas de la poproka universe, estis tamen la unua bando kiu repis en Esperanto.

Muzikaĵoj de la kompilo estas tre diversaj, irante de klasika novjorka hiphopo (Platano, `Lasta kanto'), viglaj kantoj (Jonny M., `Diru mi nun'), pop-rok (Dolchamar, `Tritaga afero'), ĝis ornamaĉa dirty-south (Eterne Rima, `Fidela').

Same kiel en ĉiuj rep-kompiloj, tiu ĉi ebligas eksperimentadojn kaj neelpenseblajn kunlaboradojn inter la artistoj en vera internacia etoso.

* Volumo I, daŭre libere elŝultebla ĉe la retejo hiphopesperanto.blogspot.com

Por aŭskulti fragmenton aŭ rekte mendi :
www.vinilkosmo.com//?disc=vkkd106&lng=e

«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»

VKKD 107 " Revado "

REVERIE

Dek titoloj por gustumi la belsonecon de la esperanta lingvo kaj dek titoloj en la itala, karakterizitaj pere de elvoka sono. Jen kion proponas Rêverie, profesia itala bando kreita en 1996 de la milana muzikisto, komponisto, kaj gitaristo Valerio Vado.

Rêverie arte eksperimentas la uzon de pluraj lingvoj en siaj kantoj, inter kiuj esperanto, la friula (grava regiona lingvo en nord-orienta Italio), la renesanca angla de Shakespeare, kaj kompreneble la itala.

ĉerpante inspiron el la radikoj de la muzik-tradicioj renesanca kaj baroka italaj, eŭropa kaj mediteranea kulturoj, la fajna kunfandiĝo de tradiciaj kaj elektronaj sonorecoj atingas sonon kiun Rêverie difinas kiel `etno-progresivan', kreante propran etoson kortuŝanta ĉiujn generaciojn kaj sentemojn.

De vojaĝoj de tuaregaj komercistoj ĝis senlimaj horizontoj de la silkovojo, de la ruĝaj sunsubiroj sur la arbaroj de
la granda Nordo ĝis la oceanaj profundoj, ĝi estas odo al la bezono de la homa spirito vaste iradi kaj ĉiam serĉi
novajn horizontojn.

Por aŭskulti fragmenton aŭ rekte mendi :
www.vinilkosmo.com//?disc=vkkd107&lng=e

«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»

VKKD 108 " Duope "

KAJTO


Jen la sesa albumo de Kajto en esperanto, unue prezentita en la UK en Kopenhago en julio 2011.

Nun, Kajto ekzistas tra la duopo Nanne Kalma kaj Ankie van der Meer, kiuj kune faris ĉi tiun albumon, denove montrante kvalitan laboron, kiel ili ĉiam faris.

Tiu ĉi albumo proponas 14 novajn titolojn en esperanto kun variaj ritmoj kaj etosoj laŭ la pop-folk-stilo kiu estas ilia. De la poezia `Surbordigitaj' al la ribela `Ne permesas Panjo', aŭ de la amkanto `Mi estas Rozo' ĝis la abundeca `Rave kun vi', jen riĉaj melodioj kaj belaj tekstoj, modestaj kaj gajaj, melankoliaj kaj humuraj.

Por akompani siajn kantojn, Nanne kaj Ankie uzas diversajn muzikilojn kiaj gitaro, mandolino, koncertino, kontrabaso, akordiono, banĝo, kaj zimbalono.

Jen nova perlo en la kolĉeno de la Kajto-albumoj, nepre aldonenda al via kolekto!

Por aŭskulti fragmenton aŭ rekte mendi :
www.vinilkosmo.com//?disc=vkkd108&lng=e

«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»

VKKD 109 " Amindaj "

AMINDAJ


ĉi tiu unua albumo de la grupo Amindaj, fondita en aŭgusto 2009 de Graciela Morgado Rodríguez, prezidanto de la Urba Klubo de Esperanto en Contramaestre, estas ankaŭ la unua veninta de Kubo!

La grupo konsistas el junaj amatoroj kaj art-intruistoj engaĝitaj en la esperanto-movado, kiuj jam prezentiĝis sur diversaj scenejoj en Kubo, aparte dum la 95a UK kaj de la 66a IJK en julio 2010 en Havano.

La ok titoloj de ĉi tiu albumo, ĉiuj en esperanto kompreneble, estis elektitaj inter dudeko, plej multaj komponitaj de Julián Hernández Angulo en la varma kuba tradicio, kun violono, gitaro, kontrabaso, marakoj, kubaj skrapiloj guajo kaj guiro, kongoj, bongo, sonorilo, treso ..

Estas tamen kelkaj malnovaj kantoj, tradukitaj kaj adaptitaj de Maritza Gutiérrez, kiel la internacie konataj `Chan Chan' de Francisco Repilado (Compay Segundo), la `Son de la Loma' de Miguel Matamoros, kaj eĉ versio - laŭ kuba maniero - de `La Bambo'.

Amindaj en KD aŭ en koncerto kun du dancistinoj, Adita kaj Gricel, estas ne nur muzika grupo, sed ankaŭ kultura projekto vere malkovrinda, se vi ne jam konas.

Por aŭskulti fragmenton aŭ rekte mendi :
www.vinilkosmo.com//?disc=vkkd109&lng=e

«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»

Vi povas amplekse disvastigi tiun ĉi informleteron.

Se vi ricevis ĝin pere de amiko aŭ konatulo kaj se vi deziras ricevi rekte la venontajn, bonvolu inskribiĝi ĉi tie :
www.vinilkosmo.com/?scb=&lng=e

Dankon pro via atento.

Plej muzikajn bondezirajn salutojn al ĉiuj legantoj !
Redaktita por vi de Floréal Martorell kaj Mark Eaton