Informletero de Vinilkosmo n-ro 29
pri aktualaj esperanto-muzikoj

Aprilo 2011
Se vi preferas legi laŭ formato HTML enrete, simple alklaku ĉi tie :

http://www.vinilkosmo.com/ ?newsletter=29&lge=e



Saluton !

Dum eblas ankoraŭ tion fari, Vinilkosmo estas feliĉa prezenti al vi du novajn KD-albumojn, plurajn novajn virtualajn elŝuteblajn muzikalbumojn kaj novajn projektojn pretajn je apero post venontaj semajnoj.

Ankaŭ, vizitendas nova retbutiko kiu proponas belan gamon da T-ĉemizoj arte ornamitaj de vortoj kaj simboloj universalaj kaj surmetindaj dum vojaĝo al la deversaj koncertoj kaj aliaj renkontiĝoj kiuj floras tien kaj tien ĉi, iuj anoncitaj jam iom malfrue, sed ĉiuj listigitaj ĉe la fino de tiu ĉi informletero.

Ankaŭ estas novaĵoj de Eterne Rima en Japanio kiu sukcesis postvivi sekve de la katastrofoj tie kaj kiujn ĉiuj bedaŭregas...

Dezirante al vi bonan legadon, aŭskultadon, vizitadon ... kaj aĉetojn, kompreneble !


<><><><><><><><><><><><><> <><><><><>

Vinilkosmo-Novaĵoj


duonvoĉe ... tutkore - Manuel - vkkd 104

Manuel, eksa elektroteknika inĝeniero kaj de nelonge emerito, pasiiĝis jam de antaŭloge pri esperanto kaj muziko, kaj kvankam li modeste diras ke li ne estas profesia, li mirigas ĉi tie per lia muzika, lirika kaj teknika kvalito de tiu ĉi nova albumo tute en esperanto kiu maturiĝis de multaj jaroj! ....

Por legi pli, aŭskulti fragmenton aŭ rekte mendi :
duonvoĉe ... tutkore ĉe http://www.vinilkosmo.com/ /?disc=vkkd104&lng=e
<><><><><><><><><><><><><> <><><><><>

Brassens plu - Jacques Yvart - vkkd 105

Por sia 29a albumo, Jacques Yvart elektis denove esperanton por fari tre belan omaĝon al Georges Brassens kies 90an datrevenon de lia naskiĝo kaj ankaŭ la 30an de lia forpaso oni celebras ĉijare (2011) ....

Por legi pli, aŭskulti fragmenton aŭ rekte mendi :
Brassens plu ĉe http://www.vinilkosmo.com/ /?disc=vkkd105&lng=e

Disponebla ankaŭ en niaj elŝutservoj laŭ MP3 kaj OGG ĉe http://www.vinilkosmo-mp3. com/brassens-c-76_92_171.h tml?language=eo
Kaj laŭ senperda formato FLAC ĉe http://cd1d.com/fr/album/b rassens-plu


<><><><><><><><><><><><><> <><><><><><><><>
Novaĵoj ĉe Vinikosmo-mp3.com

Ĵus estis instalitaj malnovaj albumoj kaj muzikoj de jenaj artistoj:

- Kajto:

http://www.vinilkosmo-mp3. com/kajto-c-76_115.html?la nguage=eo

Albumoj: Kajto, Procesio Multkolora, Tohuvabohuo, kaj Lokomotivo rulu nun!

- La perdita generacio:

http://www.vinilkosmo-mp3. com/perdita-generacio-c-74 _117.html?language=eo

Albumo: Eksenlime

- Ĵomart kaj Nataŝa :

http://www.vinilkosmo-mp3. com/jhomart-natasha-c-76_1 33.html?language=eo

Albumoj: Valso por amikoj, kaj Amu min

<><><><><><><><><><><><><> <><><><><>

Esperanto Subgrunde Kompil'

Dek unu jarojn post ĝia apero, Vinilkosmo kaj La Blua Papilio disponigas por libera aŭskultado la Kompilon `Esperanto Subgrunde'.

Kunproduktado franc-brazila prezentante 15 bandojn anarkipunkajn, hardkorajn, grinckorajn, krustkorajn, traŝajn, ktp. el 4 landoj: Pichismo (Ukrainio), Araukana, Gepatra Averto, Stomaka Korodo, kaj DHC (Brazilo), Alaksio kaj la Galaksioj el Kanado, La Konkoj, La Bestoj, La Valsistinoj, La Drinkomaniuloj, Toksa Frenezo, Araŝ-Mumut', Violenta Topaloff, Trash-Bog', kaj Hom-faktor' (Francio).

La projekto `Esperanto Subgrunde' naskiĝis dank'al la kunlaboro de la du sendependaj eldonejoj Vinilkosmo en Francio kaj La Blua Papilio en Brazilo. Ĉiuj bandoj kaj kunlaborantoj partoprenis propravole kaj senpage al tiu ĉi kompilo solidarece al la brazila asocio IBCC de São Paulo por la projekto `Libereco', por kiu la profitoj de la vendoj de la KDoj estis dediĉitaj. Tiu asocio helpas la virinojn kun modestaj enspezoj por kuracadi ilian mamkanceron.

La grafikaĵoj de la KD-kovrilo, de la banderolo, kaj de la disko estis realigitaj de unu inter ili, Lourdinha Borges, kiu skribis ĉi tion: `Mi dezirus ke tiuj ĉi bildoj fariĝu simboloj de forto kaj espero.'

Hodiaŭ la KD estante preskaŭ entute elĉerpita, laŭ komuna decido la muzikistoj de la bandoj kaj la eldonejoj decidis disponigi libere tiun ĉi virtualan reeldonon de la kompilaĵo en 2011 ĉe la cd1d-elŝutejo, kun krome kvar aldonaj trakoj el aliaj diskoj kaj kompiloj:

- `Esperanto' de Araukana eldonita en 1999 el ilia vinila disketo.

- `La bonaj vortoj' de Piŝamadurjes (Pixamanndurries, Katalunio) eldonita en 1995 el Vinilkosmo-Kompil' Vol.1.

- `Korespondi deziras' de Pichismo eldonita en 1996 el Vinilkosmo-Kompil' Vol.2.

- `Amromanco' de Bruego la Ruĝa (Varcarm le Rouge, Francio) eldonita en 1996 el Vinilkosmo-Kompil' Vol.2.

La albumo estas libere elŝutebla ĉe:

http://cd1d.com/fr/album/e speranto-subgrunde

kaj ĝi aŭskulteblas ĉe Radio vinilkosmo:

http://esperanto-tv.com/vi nilkosmo

Ankaŭ restas kelkaj mendeblaj KDoj antaŭ elĉerpiĝo ĉe:

http://www.vinilkosmo.com/ ?disc=vkkd30&lng=e

<><><><><><><><><><><><><> <><><><><>

Baldaŭ disponeblaj en nia retejoj

- HipHopa Kompilo Vol.2 (HHK2) finfine estis mastrigita kaj konsistas el 17 titoloj hiphopaj diverstendencaj. Ĝi fontas el internacia kunlaborado de la artistoj: Eterne Rima, Platano (La Pafklik), Dolchamar, Tone, Marteno, Jonny M, Diablo, Carina, kaj Bugge Bang kunordigita per la majstra mano de la arta reĝisoro, Cyrille Poullet, lokante tiun ĉi kompilon inter la plej originalaj en tiu ĝenro.

La artgrafika laboro survojas kaj plej verŝajne la disko devus aperi por majo.

- Aperonta ankaŭ por la sama periodo la duobla albumo titolita `Revado' de la folkrok-progresiva bando itala el Milano, Rêverie.

- La kubaj Amindaj finis regsitradon kaj miksadon de sia albumo kaj la miksita mastro devus atingi Vinilkosmon dum Pasko, kio aŭguras ĝian proksiman aperon.


<><><><><><><><><><><><><> <><><><><>


Butikoj `Esperanto Arta Kolekto'

La 15a de marto la butiko `Esperanto Arta kolekto' malfermiĝis por la amerika kontinento kie vi povas viziti kolekton de la unuaj modeloj artgrafikaj en esperanto sur T-ĉemizoj por viroj kaj virinoj:

http://esperanto-arta-kole kto.spreadshirt.com/

La eŭropa butiko ĵus malfermiĝis ĉe:

http://esperanto-arta-kole kto.spreadshirt.fr/

Aliĝu, sekvu la butikon, kaj sendu viajn komentojn en la grupo ĉe Facebook:

http://www.facebook.com/pa ges/Esperanto-Arta_butiko/ 161213840594582

Notindas ke la butiko kaj la dezajnoj estas kreataj de Touche2style Création:

https://www.facebook.com/p ages/Touche2style-Cr%C3%A9 ation/123177281080217?ref= ts


<><><><><><><><><><><><><> <><><><><>


Japanio kaj Eterne Rima

Ĉiujn niajn subtenajn kaj kuraĝigajn bondezirojn iras al la japana popolo kiu suferas pro la katastrofo kiu frapis la landon, tertremo, cunamo, kaj nuklea akcidento de Hukusima.

Nia amiko kaj artisto, Eterne Rima en Tokio, metis sin kun siaj edzino kaj infanoj en sekuran lokon en Osaka, pli suda urbo, por eviti nuklean radiadon. Li sendas de tie saluton al ĉiuj siaj fanoj.

Li ne havis damaĝojn kaj informas ke liaj muzikaj projektoj estas en atendo, esperante ke la tertremaj replikoj, elektro kaj interretaj fortranĉoj neantaŭvideblaj, ktp., ĉesos baldaŭ.

Li malfermis artistan paĝon ĉe facebook:

http://www.facebook.com/pa ges/Eterne-Rima/1339774366 73087

Ni invitas vin aliĝi lian paĝon por subteni lin kaj diri al li ke ni ne forgesas lin.


<><><><><><><><><><><><><> <><><><><>


Ne maltrafu !

- Starto de la turneo de Kapriol' la 15an de aprilo nepre ne maltrafebla se ĝi pasas proksime de via urbo!

Vidu la datojn kaj urbojn de la turneo ĉe:

https://www.ipernity.com/bl og/vinilkosmo/249356

- Ankoraŭ kelakj lokoj por IREM dum pasko!

Se vi ĝustatempas, vi povos spekti senpage la koncerton de Jacques Yvart omaĝe al Georges Brassens, sed vi devos preni la invitilojn en la turisma informejo de la urbo, same por la spektakloj de Kapriol'!, Kaj Tiel Plu, JoMo & Solnichka, Patric, TTT, ktp.:

http://esperanto.sete2011. free.fr/irem.php?Lingvo=eo +fr&Temo=Bonvenon

- FESTO 2011

La retejo jam malfermiĝis por aliĝoj kaj tre baldaŭ la definitiva programo disponeblos ĉe:

http://www.festo.lautre.ne t/

Jam eblas tamen antaŭanonci ke La Perdita Generacio, Platano de la Pafklik, Rêverie, 42 (la Fratinoj Geyer), Jonny M, kaj inicialoj dc partoprenos!


<><><><><><><><><><><><><> <><><><><>
Vi povas amplekse disvastigi tiun ĉi informleteron.

Se vi ricevis ĝin pere de amiko aŭ konatulo kaj se vi deziras
ricevi rekte la venontajn, bonvolu inskribiĝi ĉi tie :

http://www.vinilkosmo.com/ ?scb&lng=e

Dankon pro via atento.
Plej muzikajn salutojn al ĉiuj legantoj !

Redaktita por vi de Floréal Martorell kaj Mark Eaton