Omaĝe al mia patrino, Manola Martorell Moreno kiu forpasis pasintan semajnon la (5an de oktobro 2010), Farri de KISTV el Barcelono realigis, finpretigis kaj enretigis tiun ĉi filmeton.
La intervjuo (en la kataluna kun esperanto-subtitoloj) estis farita dum la somero 2009 kiam Kaj Tiel Plu venis en la Studio de la trappe / Vinilkosmo por registri la albumon Sur placen venu vi .
Dankon pro ĉiuj viaj subtenaj kaj amikaj vortoj. Elkore salutas
Flo !
Viaj gepatroj ne havis facilan vivon kaj via patrino estis vere kuraĝa virino... Ŝia atestado estas tre kortuŝa.
Tutkore mi kondolencas... Miajn plej amikajn pensojn el Nordo.
VINILKOSMO "Esperant… has replied to MIKELO (Michel Derey…Jes la hispanaj rifuĝintoj multon suferis unue en Hispanio, poste en koncentrejoj en francio kaj ankaŭ multaj aliaj en koncentrejoj en Germanio kiel mia avo (patro de mia patrino kiu mortis en Mauthausen).
Jes ja terura historio kiu markis nian tutan familion ...
Miaj gepatroj transdonis al mi homojn, pacajn kaj progresemajn valorojn .. tial mi elektis esperanton.
Varmas ĉe la koro scii ke amikoj subtenas ..
dankon !
Plej amike
Flo !
Sign-in to write a comment.