Marto 2010


Informletero de Vinilkosmo n-ro 27

pri aktualaj esperanto-muzikoj


preparita por vi




Se vi preferas legi laŭ formato HTML enrete, simple alklaku ĉi tie :

http://www.vinilkosmo.com/? newsletter=27&lge=e


Se vi ricevas tiun informleteron erare aŭ se vi ne plu deziras
ricevi ĝin, legu la klarigojn ĉe la fino de tiu ĉi paĝo.

セセセセセセセセセセセセセセセセセセセセセセセセセセセセセセ セセ

Estimataj muzikŝatantoj


Du monataj leteroj en malpli ol kavar monatoj ?!? .. kaj eĉ la
lastajn promesojn plenumitajn !


Post multaj strebadoj por la enretigo de la elŝutejo, ni ne
forgesis la manovajn sonportilojn kiel la KDoj, kiujn eblas tuŝi
kaj per kiuj oni ankaŭ povas ornami..., ili daŭre vivas kaj
disponeblas en nia diskoservo.

Kiel anoncite en decembro, la Afrika Kompilo vere aperis, kaj ne
estis sen peno, sed estas kun granda plezuro ke ni aldonis ĝin
en nia katalogo por la plej bono de la nuna esperanto-afrika
scenejo, kiu ĝis nun estis ankoraŭ ne sufiĉe reprezentita.

Ankaŭ rara, Eterne Rima montras al ni ĝis kia grado esperanto
adaptiĝas al ĉiuj esprimformoj kaj mirigas nin per albumo de
pura repo ununura en tiu stilo, sed kiu certe inspiros tutan
movadon !

Nova projekto de Metala Kompilo kiun ni esperas transformi ankaŭ
en plenumita promeso, novaĵoj de JoMo kiu partoprenis la Afrikan
Kompilon kaj tiel subskribos ĝian oficialan aperon okaze de la
Internacia Solidareca Forumo, kaj rendevuo en FESTO 2010 por
antaŭgustumi la someron kiu tre baldaŭ alvenos !!


Nia kompleta katalogo ĉe :

http://www.vinilkosmo.com

セセセセセセセセセセセセセセセセセセセセセセ

Vinilkosmo-Novaĵoj

セセセセセセセセセセセセセセセセセセセセセセ


VKKD 100 " Afrika Kompilo "

VIGLA MUZIKO / KONGA ESPERO / MAYOMA & JOMO





En 1996, Vinilkosmo jam kunlaboris kun afrikaj artistoj ekzilitaj
en Germanio (Denizo Rock Tamba) kaj en Francio (Zhou-Mack) por
Vinilkosmo-Kompil' Vol.2.

En 2007, Vinilkosmo lanĉis la projekton AFRIKA KOMPILO pere de
alvoko al pluraj afrikaj esperantoartistoj el Kongo, Togo, kaj
Madagaskaro kaj aliaj insuloj; ni ricevis plurajn reagojn, sed
malgraŭ la klopodoj, malmultaj povis alporti efektive
eldoneblajn kontribuojn.



La projekto AFRIKA KOMPILO havis malfacilaĵojn pro manko de
rimedoj, neekspluatebla muzikmaterialo pro kvalitmanko (Rovema el
Togo), kaj ankaŭ ĉar la projekto ekstartis dum la diskokrizo.

Sed finfine en 2009 kun la starigo de la muzika projekto de Konga
Espero, la kunlaboro inter Mayoma kaj JoMo, kaj titoloj de Dido
Fundu de Vigla Muziko, la AFRIKA KOMPILO povis finfine
efektiviĝi.



Tiu ĉi kompilo kunigas du albumetojn: Kiu lingvo? (8 titoloj) de
Konga Espero kaj Mayoma kun JoMo Afrikumas (7 titoloj ) kaj 3
titoloj de la bando de Dido Fundu, Vigla Muziko. Ili estis
miksitaj, mastrigitaj, kaj kompilitaj en la Studio de la
Trappe/Vinilkosmo sur sama disko sub la titolo AFRIKA KOMPILO,
kaj eldonita de Vinilkosmo.



Tiu ĉi projekto efektiviĝis dank' al internacia solidareca
interŝanĝo kaj kunlaboro inter artistoj, teknikistoj,
grafistoj, produktistoj, kaj subtenaj amikoj el Kongo (Kinŝaso
kaj ĉirkaŭaj urboj), Germanio, Hispanio kaj Francio
(Donneville, Tournefeuille, Tuluzo, kaj Parizo).


Por aŭskulti fragmenton aŭ rekte mendi :

http://www.vinilkosmo.com//? disc=vkkd100&lng=e

セセセセセセセセセセセセセセセ

VKKD 101 " Samideano "

ETERNE RIMA







Igor Wasilewski, alinome Eterne Rima, origine el Pollando kaj nun
loĝanta en Tokio, esperantistiĝis en 2000, ĉarmita pro la
beleco kaj karaktero de esperanto.

Jam partopreninte en nia 'Elektronika Kompilo' (VKKD53) per la
furora 'Planedo Esperanto' el lia dua klubdanca projekto titolita
'Lunatiko', Eterne Rima revenas al ni kun tiu ĉi nova albumo,
kvintesenco de pura krunka hiphopo moderna kaj de arenbio (R&B)
en esperanto.

'Samideano' estas la unua albumo en tiu ĝenro en esperanto laŭ
tre aktuala hiphopa stilo 'Dirty South' (fisuda repo) fama el la
sudaj ŝtatoj de Usono, kaj kiu rapide disvastiĝas sur la tuta
terglobo.

La repaj tekstoj temas pri mono kaj la vivo de la riĉuloj, la
rilatoj inter viroj kaj virinoj, kaj kelkaj viglaj kritikoj pri
la mokuloj de esperanto kaj pri la eternaj komencantoj!

Krome en la albumo estas 15 MP3-aj duoninstrumentaj titoloj por
karaokeo kaj 6 bonusaj remiksaĵoj.


Por aŭskulti fragmenton aŭ rekte mendi :

http://www.vinilkosmo.com//? disc=vkkd101&lng=e


セセセセセセセセセセセセセセセセセセセセセセ

Vinilkosmo-projektoj

セセセセセセセセセセセセセセセセセセセセセセ


Dolchamar, la popa elektro-rok-bando el Finlando, preparas sian
3an albumon "Tranjn' nenien", antaŭvidita apero dum printempo
2010.

セセセセセセセセセセセセセセセ

Registrado de la esperanto-albumo de Revado de la bando Rêverie el Milano
en Italie.

セセセセセセセセセセセセセセセ

Preparado de la albumo de Inicialoj DC, sendependa
Elektropop-bando el Frankfurto en Germanio.

Atendante, spektu la novan muzikvideon, "Tatua Papili'",
registrita laŭ plena alta difino 'Full HD', kiu esploras la
rilatojn inter poezio, teknologio kaj aritekturo, realigita
kunlabore kun la tekstoj de Eric Languillat kaj la muziko kaj
video de Roger Borges :

http://www.youtube.com/watch? v=CXMbOKc93wY




セセセセセセセセセセセセセセセ

Reeldono de la albumo "Jacques Yvart kantas Georges Brassens" kun
pliaj novaj titoloj de Georges Brassens kantitaj en Esperanto de
Jacques Yvart, antaŭvidita apero por pasko 2011 okaze de IREM
(Interasocia franca kongreso) en Sète.


セセセセセセセセセセセセセセセセセセセセセセ

Relanĉo de la Metala kompilo


セセセセセセセセセセセセセセセセセセセセセセ




En 1990 Vinilkosmo lanĉis sian unuan kompilprojekton kaj de tiam
la eldonejo senĉese laboris pri tuta serio de kompiloj
diversstilaj. Vinilkosmo-Kompil Vol.1 kaj 2, Kolekto 2000,
Esperanto Subgrunde, Elektronika Kompilo, Hiphopa kompilo kaj
Afrika Kompilo, povis realiĝi dank' al la partoprena kontribuo
de multaj artistoj, bandoj kaj kunlaborantoj el la tuta mondo.


En 2006 Vinilkosmo lanĉis la projekton 'Metala Kompilo', sed ĝi
restis dormanta dum 4 jaroj pro manko da kontribuoj kaj kvalitaj
proponoj. Nuntempe la scenejo de peza roko kaj metalo notinde
disvolviĝis, kaj tio kuraĝigis nin por relanĉi la projekton
kun la espero finfine sukcesi.

Jen do defio lanĉita al ĉiuj esperanto-metaluloj por diskonigi
ampleksan panoramon de diversaj kurentoj en tiu stilo. Peza
metalo, mortmetalo, drasmetalo, hardkora metalo, melodia metalo,
gotika metalo, simfonia metalo, ktp...) ĉiuj proponoj kvalitaj
kaj kantitaj en esperanto, kompreneble, interesas nin kaj estos
pritraktitaj. Ni invitas vin viziti la paĝon ĉe myspace
speciale preparita por la okazo :

http://www.myspace.com/ metalakompilo

kaj kontakti Rogener kaj Leandro-n , la artaj reĝisoroj de la
projekto ĉe

metalakompilo@gmail.com




セセセセセセセセセセセセセセセセセセセセセセ
Ne forgesu iri en la Vinilkosmo-elŝutejojn por malkovri la novajn albumojn


Por aŭkulti kaj elŝuti laŭ mp3 kaj ogg formatoj



Por elŝuti laŭ senperda FLAC formato


kaj ne forgesu la retan diskoservon !

セセセセセセセセセセセセセセセセセセセセセセ

JoMo prezentas la Afrikan Kompilon

セセセセセセセセセセセセセセセセセセセセセセ




La AFRIKO KOMPILO estos prezentita oficiale publike okaze de la
Forumo pri Internacia Solidareco organizita de SICOVAL kaj kiu
okazos en Diagora en Labège (Tuluzo) sabate 27an de marto.

Je la 16h30 EUROKKA prezentos koncerteton ("Show Case") kun JoMo
kiu kantos kelkajn kantojn el la Afrika Kompilo en kiu li
kunlaboris kun Mayoma Diankembo, aŭtoro-komponisto el Kinŝaso.

Por tiu okazo ankaŭ estos projekciita videofilmo, "La sonĝo de
Koffi", montrante la konstruadon de lernejo financita de
Organizoj Ne Registaraj (ONR) ekde 2002 kaj malfermita en
septembro 2004, Esperanto ludis gravan rolon kadre de tiu
Internacia Solidareca projekto!

La forumo malfermos la pordojn al la publiko je la 15a kaj
finiĝos per koncerto je la 21a.


セセセセセセセセセセセセセセセセセセセセセセ

FESTO 2010 en Tuluzo

セセセセセセセセセセセセセセセセセセセセセセ




Ĉi somere Tuluzo akceptos la faman internacian renkontiĝon
"FESTO" organizita ĉiujare de la franca junulara esperanto
organizo (JEFO) kaj kiel partnero EUROKKA por la arta programo.

FESTO okazos de la 13a ĝis la 20a de aŭgusto 2010 en la areo de
la Scienca Universitato Paul Sabatier kaj estos okazo ne
maltrafenda por ĉiuj kiuj volas paroli kaj praktiki esperanton
kaj renkonti gejunulojn el diversaj horizontoj en festeca kaj
mojosa etoso. Multaj eksterlandaj partoprenantoj jam aliĝis.

La kultura programo, kvankam ankoraŭ ne tute definitiva,
promesas viglajn momentojn kun Martin kaj la talpoj, Dolchamar,
Kaj Tiel Plu, Kajto, La Pafklik kaj JoMo.

Ankaŭ okcitana vespero estas antaŭvidita kaj diversaj
aktivaĵoj kiaj, biciklaj ekskursoj laŭ la Suda Kanalo, vizitoj
de la rozkolora urbo kaj regiono, kursoj de esperanto por
komencantoj, de okcitana kaj kataluna, kantateliero, ktp...

Bona kaj forta teamo kreiĝis por la organizado per membroj de
JEFO, EKC kaj EUROKKA por FESTO vigla!

Antaŭ ol ne plu restos lokoj disponeblaj, aliĝu tuj ĉe :

http://esperanto-jeunes.org/ FESTO-2010?lang=eo


セセセセセセセセセセセセセセセセセセセセセセセセセセセセセセ セセ


Vi povas amplekse disvastigi tiun ĉi informleteron.

Se vi ricevis ĝin pere de amiko aŭ konatulo kaj se vi deziras
ricevi rekte la venontajn, bonvolu inskribiĝi ĉi tie :

http://www.vinilkosmo.com/? scb=&lng=e


Dankon pro via atento.

Plej muzikajn salutojn al ĉiuj legantoj !



Redaktita por vi de Floréal Martorell kaj Mark Eaton

Por persona kontakto kun Flo, bonvolu utiligi :