METALA KOMPILO


Demo el Metala Kompilo



Relanĉo de la Metala Kompil-projekto

Karaj metalulaj artistoj/bandoj.

Kiel vi ja scias Vinilkosmo ekde la jaro 90a lanĉis sian unuan kompil-projekton kaj de tiam plenumis tutan serion de diverstilaj kompiloj (Vinikosmo-Kompil' Vol.1 & 2, Kolekto 2000, Esperanto subgrunde, Elektronika kompilo) dank' al la kontribua partopreno de multaj artistoj kaj kunlaborantoj.

En 2006 Vinilkosmo lanĉis la projekton de la metala kompilo. Sed la projekto restis forgesita dum 4 jaroj i.a. alie pro manko da kontribuoj. Nun la la pezroka kaj metala muzika sceno disvolviĝis, pli da artistoj aperas kaj ni decidis relanĉi kaj finfine realigi ĝin.

Do nova defio! Ni relanĉas novan kompilprojekton kiu celos prezenti metalan muzikon en esperanto.
Ekzistas pluraj metalaj artistoj, sed ĝis nun neniu kuraĝis lanĉi sin por konkretigi efektivan albumon sur KD.

Tial venis al ni la ideo starigi kompilon per tia aktuala muziko.

En tiu ĉi kompilo ni ŝatus prezenti plej diversajn stilojn de metalo... (pezmetalo, mortmetalo,draŝmetalo, hardkora metalo, melodia metalo, simfonia metalo, ktp...) kaj ni invitas vin partopreni tiun frenezan projekton kiun ni esperas sukcesi per altkvalitaj kontribuoj viaj.

Ni vere kalkulas je via preteco partopreni nian projekton.

Se vi jam kontaktis nin antaŭe okaze de la unua lanĉo de la projekto, bonvulu fari rekontakton por ke ni aktualiĝu. Se vi havas “myspace”-paĝon aldonu nin kiel via amiko:
http://www.myspace.com/metalakompilo

Vi jam povas viziti la paĝon kretitan por la projekto ĉe : www.vinilkosmo-mp3.com/metala-kompilo
Se vi hazarde aŭ bonŝance konas aliajn eblajn artistojn kiuj povus aŭ interesiĝus pri tiu projekto bonvolu transdoni al ili ĉi tiun retmesaĝon.
Kontaktu nin per metalakompilo@gmail.com
Flo, Rogener kaj Leandro.
Vinilkosmo


Demo el Metala Kompilo