Ni konstatis ke multegaj homoj uzas muzikojn kun kopirajtoj en siaj paĝoj ĉi tie en Ipernity sen malpermesi la elŝutadon.

Inter ili estas multaj esperanto-muzikoj memeldonitaj de la artistoj aŭ/kaj de Vinilkosmo...

Tio malhelpas kaj la muzikan agadon de la artistoj kaj de la eldonejoj kaj endanĝerigas la produktadon de esperanto-muziko kiu jam estas tre fragila...

Tio estas malpermesata kaj kontraŭleĝa ĉar estas piratado !

Se homoj volas elŝuti esperanto-muzikojn ili povas fari tion tute leĝe en la elŝutretejo de Vinilkosmo ĉe www.vinilkosmo-mp3.com aŭ mendi diskojn en la libroservoj aŭ ankaŭ en la diskoservo ĉe www.vinilkosmo.com

Ni invitas vin relegi la ĉi suban artikolon en kiu estas klarigite kiel agordi la paĝojn de viaj dokumentoj por ke la muzikoj ne plu estu elŝuteblaj.

Ne estu pirato!

Ni volas atentigi vin pri tio ke, se vi aldonas en via paĝaro muzikojn kun kopirajtoj, ne sufiĉas indiki ĉe la muzikoj “ĉiuj rajtoj rezervitaj”, sed vi ankaŭ devas malebligi ilian elŝutadon.

Ankaŭ ni konsilas kiam eblas, peti la permeson al la eldonejoj kaj indiki la titolojn kaj la artistojn… kaj eĉ se eble ligon al la eldonejo kie eblas akiri la muzikojn...

Legu ĉi sube la indikojn de Paŭl Peeraerts por parametri la muzikojn kun rezervitaj rajtoj :

Eblas rimarki ke kelkaj Esperanto-parolantoj tie ĉi alŝutas al sia paĝaro plurajn muzikojn de diskoj, kaj krome permesas, ke aliaj denove elŝutu (=kopiu) ilin. Tio kompreneble estas kontraŭleĝa, sed povus esti, ke la koncernaj membroj eĉ ne konscias, ke ili tiel ebligas piratan kopiadon.
Se vi senrajte alŝutas muzikojn de diskoj, vi riskas nuligon de via konto.
Zorgu, ke tiujn kelkajn muzikaĵojn oni ja povu aŭdi, sed ne kopii kaj ĉefe ne meti la plenan titolon sed nur fragmenton..

Laŭleĝe estas permesite meti fragmenton de maksimumo 45 sekundoj por muzikoj kopirajtaj.

Kiel procedi por ke neniu povu kopii la muzikon, kiun vi alŝutis?

Unue necesas diri ke por spertuloj ĉio kio troviĝas en interreto estas alŝutebla tamen estas maniero por la nespertuloj malfacili la kopiadon jene ...

1) Vi iru al la menuo Mia spaco, poste al la menuero Agordoj kaj fine al la ligilo Originaloj kaj EXIF-informoj kaj tie elektu ĉie la eblon Nenio speciala. Tio signifas, ke neniu vizitanto havas apartajn rajtojn pri tio, kion vi alŝutis.

2) Poste vi iru dekstre de ĉiu dokumento kie vi vidas la frazon "Kunhavigoj kaj dokumentoj (ŝanĝi?)". Alklaku la vorton ŝanĝi. Poste elektu la duan karton Permesilo. Tie vi elektu la supran eblon "Neniun". Tion vi faru por ĉiu muzikaĵo, kiu estas kopirajta.

Precizigo :

La unua etapo de la agordado ne nepre damaĝas la ceteron. La dua permesilo havas prioritaton super la unua. Do se al viaj propraj originaloj vi donas la permesilon "Libera" aŭ iun ajn atribuon, kaj al la kopirajtitaj muzikaĵoj, kiuj ne estas viaj, neniun permesilon, tiam ĉio perfekte funkcias.

Ĉiu ajn povos elŝuti la originalon de viaj propraj fotoj, filmetoj kaj sonaĵoj sed la muzikaĵoj kopirajtitaj ne estos elŝuteblaj.

Kaj se vi ne bone komprenis kun tiuj detalaj klarigoj, jen :

Kiel procedi paŝo post paŝo :


A - unua agordo aplikenda nur unu foje por via tuta konto :
1) Iru tute malsupre de via paĝo en la griza parto kaj tie alklaku ĉe "Mia konto"
2) En ĉapitro "Dokumentoj kaj arkivoj" dekstre vi alklaku ĉe "Originaloj kaj Exif-informoj"
3) Tie marku la cirkleton en ĉiuj lokoj "Nenion el tiuj tri"
4) Tute malsupre klaku la bluan butonon "Tuj apliki"


B- dua agordo aplikenda al ĉiu kopirajta dosiero :
1) Vi iru al la paĝo de via dokumento (ekzemple unu el viaj muzikoj, videoj aŭ fotoj)
2) Tie dekstre malsupre de la paĝo iru al "Kunhavigoj kaj komentoj" kaj alklaku ĉe "Ŝanĝi"
3) Tie alklaku supre ĉe "Permesilo"
4) Marku la unuan cirkleton "Neniun (ĉiuj rajtoj rezervitaj)"
5) Malsupre klaku la bluan butonon "Konservi"

Atentigo :
Se vi ne aplikis la unuan agordon la dua ne povas funkcii, tamen la dua agordo havas prioritaton super la unua kaj pro tio vi povas laŭ bezone "malpermesi" "liberigi" elŝutadon de viaj dokumentoj per tiu dua agordo !

Jen tiel via dosiero ne plu estas elŝutebla nek kopiebla sed nur konsultebla (videbla se estas foto aŭ video kaj aŭskultebla se estas muziko).

Por kontroli ĉu la apliko bone funkciis vi devas elsaluti kaj reveni al via paĝo sen ensaluti (kiel se vi estus alia vizitanto) kaj vidu ĉu la muziko estas elŝutebla, ankaŭ vi povas peti al unu el viaj amikoj en Ipernity tion kontroli por vi..

Sukceson ..