www.vinilkosmo-mp3.com lanĉiĝas oficiale !
Post longega preparado finfine ni havas la plezuron anonci al vi ke ni malfermas publike novan retejon (MP3-servo) komplementa al la jam ekzistanta kaj konata www.vinilkosmo.com, kiu ebligos al vi akiri laŭleĝe per elŝutado esperanto-muzikojn.
La retejo evoluos en la venontaj monatoj ĉar momente nur la kategorioj “Popo – roko – hiphopo - elektronik” kaj “kanzono – tradicia” estas provizitaj per la eldonitaj albumoj de Vinilkosmo.
Sekve la ceteraj albumoj de la katalogo de Vinilkosmo estos iom post iom aldonitaj laŭ la interkonsentoj kun la artistoj.
Ni invitas vin viziti kaj malkovri tiun ĉi novan servon de Vinilkosmo kaj antaŭ ĉio por bone kompreni kiel funkcias la MP3-servo bonvolu legi la Helpkonsilojn en la maldekstra menuo malsupre ĉe “Informoj”.
Mi esperas ke tiu nova retejo plaĉos al vi kaj ke vi venos ofte viziti ĝin kaj sekvi kiel ĝi evoluas ...
Notu bone la adreson :http://www.vinilkosmo-mp3.com
bonan viziton ...
kaj espereble ankaŭ ĝis revido tre baldaŭ en la someraj festivaloj KEF en Helsinoro (Danio) http://www.kef.saluton.dk
kaj
FESTO en Zwingenberg (Germanio) http://esperanto-jeunes.org/Programo-de-Festo-2009
Informo disvastigenda kiel eble plej amplekse..
Antaŭdankojn !
Plej muzikajn salutojn
Flo !
VINILKOSMO "Esperant… has replied to Zhang Xuesong (雪松)Tiu MP3-servo iĝu la plej uzata retejo en esperantio ;-) !!!
ĝis !
Plej muzike salutas
Flo !
Elkore mi gratulas vin pro via tre bona laboro kaj deziras multe da sukceso al via nova retejo!
Plej amikajn salutojn!
Mike aŭ Michel
tio ja varmigas la koron !
ĝis Helsinoro al vi ĴomArt kaj Nataŝa !
Amike
Flo !
Sign-in to write a comment.