Pri kio temas la israela-palestina konflikto, kiu ŝajnas esti eterna kaj tre malfacile solvebla? Kio estas la problemo?

Pri tio oni fakte povas sin demandi.

La nuntempa situacio ŝajnas esti relative trankvila – sed en la regiono ne estas paca etoso. Cerbumante pri la konflikto antaŭ kelkaj tagoj, mi pensis pri la ĵus komenciĝintaj intertraktoj. La intertraktoj celas du aferojn: pacon kaj sendependan palestinan ŝtaton. Mi cerbumis pri kiel tiuj du aferoj estas ligitaj al unu la alia.

Ĉu estiĝo de sendependa palestina ŝtato signifus ke en la regiono estiĝu paco? Ne necese. Nu, ĉu firma paco estas premiso por la estiĝo de sendependa palestina ŝtato?

Mi pensas ke firma paco estas premiso por estiĝo de sendependa palestina ŝtato. Estiĝo de sendependa palestina ŝtato per si mem ne signifus ke en la regiono estiĝus firma kaj daŭra paco.

Kio do devas okazi por ke firma kaj daŭra paco povus esti atingita?

La plej granda malhelpaĵo al paciĝo estas ke la palestinaj estroj ne akceptas Israelon kiel judan ŝtaton. Tio signifas ankaŭ ke ili – almenaŭ parto de ili – ne akceptas ian ajn judan ĉeeston en Mezoriento. La palestinaj estroj tamen devas akcepti ke judoj ĉeestas en Mezoriento kaj ili devas akcepti Israelon kiel judan ŝtaton. Sen tia akcepto paco ne povas esti atingita.

Dua granda malhelpaĵo al paciĝo estas la perforto uzata de palestinanoj. Tio estas la teroremularo kiu troviĝas inter la palestinanoj. La palestinaj estroj devas cedi ĉiujn perfortaĵojn kaj kontraŭlabori ĉiun perfortemon. Sen tia cedo paco ne estas atingebla.

Kion do Israelo devas fari?

Israelo sopiras al paco. Israelo dum longa tempo aspiris, deziris kaj atendis pacon kaj la lando faris multe por krei premisojn por paciĝo. Fina interkonsento estas nur atingebla per intertraktoj. Israelo pretas intertrakti kaj Israelo ankaŭ pretas fari cedojn por atingi finan, firman kaj daŭran pacon.

Oni tamen memoru ke ambaŭ flankoj devas fari paŝojn por ke paco povus esti atingita. Devus esti modere diri ke la plej grandaj paŝoj estas farendaj en la palestina flanko: akceptado de Israelo kiel juda ŝtato kaj cedo de ĉiu perfortemo.

Tio estis ĝis nun la israela-palestina konflikto, sed ni memoru ke troviĝas aliaj defioj en la regiono. Tio estas la konfliktoj inter Israelo kaj ties najbarlandoj – la israela-araba konflikto. Israelo nur havas packontrakton kun Egiptio kaj Jordanio. Ankaŭ rilate al tio estas tiel ke la estroj de la najbaraj landoj de Israelo ne akceptas ian ajn judan ĉeeston en Mezoriento. Tamen tiuj estroj ankaŭ devas akcepti Israelon kiel judan ŝtaton, samkiel la palestinaj estroj devas tion fari. Sen tia akcepto paco inter Israelo kaj ties najbaraj landoj ne povas esti atingita.

Gravaj minacoj kontraŭ Israelo el la najbaraj landoj de Israelo estas Hizbulaho en la nordo, kiu havas dekmilojn da raketoj. En la oriento minacas Irano, kiu plej verŝajne celas produkti nukleajn armilojn kaj kies prezidanto elbuŝigis ke Israelo devus esti forviŝita el la mondomapo.

Krom tiuj ĉi minacoj ankaŭ Hamaso kaj la ĉirkaŭ dek aliaj terororganizaĵoj en la Gaza-strio estas granda minaco kontraŭ Israelo. La teroristoj daŭre pafas raketojn kaj grenadojn en Israelon.

La nuna situacio do estas relative trankvila, sed en la regiono ne estas paco nek paca etoso. La minacoj de Hizbulaho kaj Irano estas severegaj por Israelo.

La situacio de la palestinanoj ne estas perfekta, sed ankaŭ ne tre malbona. La plejparto de la palestinanoj en Cisjordanio estas sub palestina memregado. En la Gaza-strio la situacio estas multe pli malbona, ĉar tie regas Hamaso.

Entute en la nuna situacio homoj ne grandakvante mortas aŭ suferas – kio estas bone. Sed oni memoru ke tumultoj povas kiam ajn ekflami en tiu ĉi regiono. Tamen oni atentu ke la militoj kiuj okazis dum la lastaj jaroj estis defendaj militoj fare de Israelo (la libana milito en la somero 2006 kaj la gazaa milito en la vintro 2008-2009). Oni memoru ke tiuj ĉi militoj estis kaŭzitaj de raketpafado fare de la malamikoj de Israelo kaj Israelo devis kompreneble defendi sin – kiel ĉiu ajn alia lando estus farinta en tia situacio.

La nuna relative trankvila situacio povas daŭri tiel longe kiel la malamikoj de Israelo ne minacas kaj atakas la landon. La situacio tamen entute estas severega kaj komplikega pro la nuklea minaco de Irano kaj la raketa minaco de Hizbulaho. La minaco de la palestina terorado estas eliminita – almenaŭ parte – per la sekurecaj aranĝoj fare de Israelo.

Paco ĉiam eblas, sed la vojo al fina, firma kaj daŭra paco en Mezoriento ŝajnas esti longa kaj malfacila. Israelo pretas paciĝi – kaj dum longa tempo faris multe por paciĝo – kaj dum longa tempo aspiris, deziris kaj atendis pacon. La paca mano de Israelo estas etendita, sed ĉu en la alia flanko sammaniere troviĝas paca mano etendita? Ŝajnas ke ne, ĉar la malamikoj de Israelo ne akceptas la judan ĉeeston en Mezoriento. Tiel longe kiel ili ne tion akceptos, Israelo ne trovos pacan manon etenditan en la alia flanko, ĉar premiso al paciĝo estas ke la packumpanoj akceptas la ekziston de unu la alia. La malakcepto de la juda ĉeesto en Mezoriento estas la fundamenta problemo en la konflikto inter Israelo kaj ties malamikoj. Tial la unua paŝo al paciĝo estas ke ili akceptus la judan ĉeeston en Mezoriento. Sen tiu akcepto paco neniam atingeblas.

Kiam tiu ĉi akcepto estas farita, la ceteraj solvendaĵoj tutcerte solveblas per intertraktoj. Oni ja antaŭe atingis pacon en aliaj malfacilaj konfliktoj. Tamen en tiuj konfliktoj la packumpanoj akceptis la ekziston de unu la alia. Tial la malamikoj de Israelo akceptu ke en Mezoriento troviĝas juda ŝtato – Israelo. La judoj kaj la araboj estas fratoj. La judoj apartenas al Mezoriento, ĉar ili devenas el tie. La araboj do bonvenigu siajn fratojn kiuj “revenis hejmen” – post dumiljara diasporo ĉirkaŭ la mondo. Nur tia bonvenigo povas fini la longan kaj sangan konflikton en Mezoriento. La paca mano de Israelo estas etendita – kaj estis etendita ekde la komenco. Ĉu la araboj akceptos la revenon de siaj fratoj?

Kion vi pensas pri la konflikto inter Israelo kaj ties malamikoj, kara leganto?
Kio laŭ vi estas la kaŭzo de la konflikto kaj kiel la konflikto solveblas?

Tiu ĉi afiŝo estas publikigita en tri lokoj samtempe: miajpripensadoj.wordpress.com, Esperanto.com kaj Ipernity. Listo de ĉiuj artikoloj.