Flankenmetu viajn absorbajn zorgojn kaj maltrankvilojn pri la nuna momento kaj sidu en komforta pozicio, ĉu sur la planko, sur kuseno aŭ sur seĝo. Tenu la spinon relative rekte (sed malstreĉe) por ke vi facile kaj libere spiru. Kaj la okuloj povas esti aŭ tute fermitaj aŭ duon-malfermitaj kun via fokuso sur la planko ie antaŭ vi.

Nun milde atentu la en-kaj-el spiradon.

Du Metodoj por Mediti Silente

Trankviliĝo-Meditado: Laŭ la zena tradicio oni povas fokusigi la atenton al la leviĝo kaj malleviĝo de la stomako dum spirado. Kiam pensoj eniras la menson, nur rimarku kaj tuj refokusigu la atenton al la spirado.

Ekkompreno-Meditado: En la Sud-Hinda Vipasŝana tradicio, oni fokusigu la atenton denove al la en-kaj-el spirado sed nun al tiu loko kie la spiro eniras kaj eliras la nazon.

Kiam pensoj eniras la menson, mense notu ĝin sen analizo aŭ juĝo kaj simple nomu la senton. Ekzemple: se vi aŭdas sonon – nomu ĝin “aŭdado” kaj ne plu pensu pri ĝi. Ĉiuj eksteraj stimuloj afekcias unu el la ses senskapabloj aŭ sensorganoj: aŭdado, vidado, flarado, gustado, sentado, cerbumado.

En ambaŭ silentaj metodoj oni povas ankaŭ kalkuli la (el)spiradon ekde 1 ĝis 10. Kiam penso eniras la menson, nur agnosku aŭ notu/nomu ĝin kaj rekomencu la kalkuladon kaj refokusigu la atenton al la spirado.

Ne provu ĉesigi la cerbumadon. Pensoj kaj sentoj normale okazas dum meditado. Nur ne implikiĝu en ili kaj ĝuu la simplan sperton de la en-kaj-el spirado.

Ripetado de Mantro-Meditado

Mantro-Meditado: La Sanskrita vorto Mantra signifas: Man: Menso kaj Tra: Protektilo. Ĝi estas sankta formulo ripetata, plejofte laŭte, dum mensa koncentriĝo

Oni trovas mantrojn en preskaŭ ĉiuj tradicioj. Kaj tiu metodo estas la plej uzata metodo en Budhismo. Inter ĉiuj Budhanoj la plejmulto ĉantas kaj ofte antaŭ aŭ post la silenta meditado.

En la Tibeta Vaĝrajano-Skolo oni ĉantas: Om Mani Padma Hum, dum en la Purlando-Skolo de Japanio oni ĉantas: Namu Amida Butsu kaj en la Japana Niĉireno-Skolo oni ĉantas: Namu Mjo Ho Ren Ge Kjo

Menso-Ŝanĝo Praktiko

Laŭt-Legado: Estas mia opinio, ke la homa korpo estas essence biologia maŝino en kiu lokiĝas biologia komputilo – tio estas, nia menso-kapablo. En Budhismo estas metodo por programigi aŭ, mi diru, RE-programigi tiun komputilon per ofta aŭ ĉiutaga praktikado.

Budhanoj ofte laŭtlegas frazojn el la sutroj (instruoj) de la Budho mem. Ĉiu sutro havas celon, specialan instruon aŭ temon. Ekzemle:

Jen la fina frazo de la Diamanta Sutro, pri la neceso ne alkroĉi ion ajn:
“Kaj jen vi konsideru ĉi tiun efemeran mondon –
Kiel stelo aŭrora, rivereta bobelo,
Fulma ekbrilo en somera nubo,
Flagreta lampo, fantomo, kaj sonĝo”.

Kaj, je la fino do la 16-a ĉapitro de la Lotusa Sutro, la Budho diras pri sia kialo iluminiĝi:

“Mi ĉiam pensas:
‘Kiel mi gvidu ĉiujn estaĵojn
Por ke ili eniru la nesuperigeblan padon
Kaj rapide perfektigi la Budho-korpon’”?

Inter la plej oftaj laŭtlegataj kaj ŝatataj sutroj estas la Koro Sutro. La temo, inter aliaj, estas la koncepto de “malpleneco”.

En la Zen tradicio, oni kune laŭtlegas ĉi-tiun sutron dum ĉiu kunveno.

Multaj religioj rekonas la spiritan profiton gajnintan per la praktikado de preĝado aŭ meditado kaj la legado de sanktaj tekstoj.

Jen ege bela traduko de la Koro Sutro, kaj mi invitas ĉiujn kiuj volas partopreni, kunĉantu ĝin kun mi.

La Koro – Sutro
(tradukita de Bruce N. Kennedy)
(unu takto po unu silabo)

Gvidanto: OM, GLORON AL LA BEATA SAĜO PLUIRINTA.

Ĉiuj:

La Avalokiteŝvaro nobla,
Bodhisatvo, moviĝinte en praktiko de la Saĝo Pluirinta, vidis ke malplenas laŭnature la Kvin Agregatoj.

Jen, ho Ŝariputro, form’ malplenas, kaj malpleno formas mem; malplen’ je formo ne disiĝas, formo ne disiĝas je malpleno.

Kio formas ajn, malplenas tio; kio ajn malplenas, formas tio. Same sento kaj percepto, la impulsoj kaj konscio.

Jen, ho Ŝariputro, ĉiuj Darmoj havas signon de malpleno, ili ne kaŭziĝas, ne haltiĝas; ne makulas, ne puriĝas; ne mankemas, ne kompletas.

Tial, Ŝariputro, en malpleno estas ne la formo, ne la sento, ne la percepto, ne impulsoj, ne konscio; ne okul’, orelo, nazo, lango, korpo, menso; ne la formo, son’, odoro, gusto, tuŝo, penso; ne vidaĵo, tiel plu ĝis ne mensaĵo; ne maklero, ne makler-forigo kaj plu tiel ĝis ne maljuniĝo, morto; ne la maljuniĝ-forigo, mort-forigo; ne la suferado, devenado, haltiĝado, vojo; ne kompreno, ne atingo, neatingo.

Tial, Ŝariputro, Bodhisatvo scion ne celante, kaj fidinte al la Saĝo Pluirinta, Bodhisatvo per senbara koro vivas. Li, senbaran koron posedante, sen-timulo kaj falsec-venkinto, per Nirvano la subteniĝinto.

Ĉiuj Budhoj triepokdevenaj, la fidintaj al la Saĝo Pluirinta, plenvekiĝas al la Plej Perfekta Ilumino.

Sciu, do: la Saĝo Pluirinta estas eminenta mantro, grandascia mantro, la plej alta mantro, senkompara mantro, mildigil’ de ĉia suferado, senfalseca vero! Per la Saĝo Pluirinta jen la mantro transdonita:


(ĉantu la sekvantan)
(mantron 3-foje)

GÁ-TE
GÁ-TE
PÁ-RA GÁ-TE
PÁRA-SAM GÁ-TE
BÓ-DHI SVÁ-HA!


Traduko:
For’, For’,
Tute For’,
Tut-Transe For’,
Iluminiĝon Aklamu!