Ĉar mi lastatempe okupiĝas iom (multe) pri proverboj en esperanto, mi faris ankaŭ kalendaron kun esperantaj proverboj. Temas pri semajna kalendaro (semajno komenciĝas en lundo...), kaj por ĉiu semajno mi elektis alian proverbon kiu aperas sub la tabelo kun la sep tagoj de la semajno.

Eble ankaŭ vi ŝatus havi tiun kalendaron. Kaj tio eblas: mi metis la kalendaron en mian proverban retejon. Aperas ankoraŭ mencio pri la kalendaro en la ĉefpaĝo de la retejo, sed la kalendaro (kaj tiuj de venontaj jaroj) estas trovebla ankaŭ per la menuero "Amuzo".

Vidu http://www.proverbaro.net/.

Kalendaro: 2011