Reto's favorite articles

Display articles of:

  • Fenikopteroj en lago Orumiyeh en la nordo de Irano en danghero !

    La Fenikopteroj en lago Orumiyeh en la nordo de Irano estas en danghero. Hodiau 010-10-31 Irano, vespere 19:30 filmraporto pri Irano de ARD en Germanio: Lago Orumiyeh en danghero - Flamengoj/Fenikopteroj ankau. La lago Orumiyeh kovras areon de 5500 km^2 - tio estas ch. 10 foje la Lago de Konstanco. Per konstura aktivado oni endangherigas la lagon - ne-korekta konstruo de ponto estas unu el la problemoj. La shtato shanjne ne interesighas pri tiu oazo por fenikopteroj; NRO kiu klopodas pr…

  • (EO) Sakineh Mohammadi Ashtiani

    Sakineh
    Finfine, la amasinformiloj, almenaŭ en Francio, iom informas pri la sorto de Sakineh Mohammadi Ashtiani, irana 43-jara virino, kontraŭ kiu pezas minaco je mortpuno per ŝtonado iam ajn en la venontaj semajnoj pro tio, ke ŝi adultis. Sufiĉas tajpi ŝian nomon por ricevi amason da diverslingvaj informoj kaj havi ideon pri la eĥo de la afero (2 680 000 rezultoj per Google, 1 560 000 per Hooseek, kiu ebligas finance subteni ĝis 4 asocioj). Okazas tutmonda mobiliziĝo.

  • EKZERCO POST LA DUA LECIONO

    Lastatempe evoluis en la listo Esperanto-en-lernejojn diskuto pri neceso atenti pri ekzercado de frazkonstruado multe pli ol lerni ĉiam pli da novaj vortoj. La Zagreba Metodo klopodas ĝuste tion. Baze de la esploro pri morfemofteco estis ellaborita lernolibro por komencantoj kiu aplikas la principon instrui en 12 lecionoj 500 plej oftajn morfemojn kaj stimuli lernantojn ekde la komenco mem konversacii kaj konstrui frazojn. La instruistoj de Esperanto ne konscias ke la avantaĝo de Esperanto estas…

  • Feliĉan vintran solsticon

    La vere grava evento okazas hodiaŭ, la 21-an de decembro: En la nordo estas la plej longa nokto. Ekde nun la tagoj denove pli longiĝos, ĉiutage ĉ. 2 minutojn ĝis la 21-a de junio. Magiaj tagoj por antaŭkristanaj popoloj. Tre konvene la nova kredo simple okupis, alkulturigis ilin ...

  • vortoj sur vico, kiel kutime

    Tro longe mi ne plu metis kelkajn vortojn sur linio. Tro okupata. Mi ne havas tempon, homoj diras, kvankam ni ĉiuj disponas pri 24 horoj. Nu oni devas diri ion por pravigi ke laboro ne okazis. Ĉu riproĉi! Ne eblas ĉu? Do kelkaj sentoj, neniam hazardaj

  • Nâzım Hikmet: Super la maro la bunta nubo (prozpoemtraduko) - Denizin üstünde ala bulut (turka originalo) - Über dem Meer die bunte Wolke (prozpoemtraduko germanen)

    Marfantazio (konkoj, fiŝo kaj maro)
    Nâzim Hikmet Super la maro la bunta nubo Super la maro la bunta nubo Sur tio la arĝenta ŝipo En ĝi la flava fiŝo En la profundo fuko blua Sur la bordo nuda viro Li staras tie kaj pripensas Ĉu mi estu la nubo? Ĉu la ŝipo? Ĉu la fiŝo? Ĉu eble la fuko? Nek nek! La maro vi estu, filo mia! Kun ties nubo, Kun ties ŝipo, Kun ties fiŝo, Kun ties fuko tradukis Dorothea kaj Hans-Georg Kaiser Nâzim Hikmet Denizin üstünde ala bulut…

  • [nl] Haar naam was Neda

    Vertaling uit het Esperanto van een artikel van een Iraans ipernity-lid.

  • Hans-Georg Kaiser: Lifto por ĉiuj! (rimpoemo)

    Lifto
    Hans-Georg Kaiser Lifto por ĉiuj "Nia lifto ne funkcias, nur pro preĝo! Tio fias. La progreso tute haltas, eĉ ne iomete saltas." For la ĝenan religion! Ja ĝi bremsu plu nenion. Lifto haltu ne pro io, sed ĝi levu sin dum ĉio. Lift' kunprenu homo ĉiun, ne preferu iun ion. Lift' ne bremsu la socion, ĝi ne gloru religion!arge" h ttps://cezaroriginaloj.blogspot.de/

  • Edukado de multlingva infano kontraŭ la fluo

    Dum la internacia konferenco 'Du- kaj plurlingva edukado', okazigita en Bruselo, la 10an de decembro 2008 mi prezentis prelegon, kies bazajn pensojn mi ŝatus dividi kun vi ĉi tie. Bv legi la suban PowerPoint-prezentaĵon. https://www.ipernity.com/doc/katalin.kovats/3948161 László Vizi kreis ankaŭ filmformatan prezenton el la PDF. Ĝi spekteblas ĉi tie: https://www.ipernity.com/doc/katalin.kovats/4033984/ Se vi volas scii pli pri la konfer…

  • Rajto je edukado ne inkluzivas gepatralingvan edukadon

    Nova leĝopropono barata pri la rajto je edukado ne devigas la edukadon en la gepatra lingvo. Ĝi anstataŭe rekomendas, ke la instrulingvo kie farebla estu la gepatra lingvo. Tio estas nur unu el la problemoj kun tiu leĝopropono kiun oni surtabligis lastatempe en la supera ĉambro de la barata parlamento. La leĝopropono nomiĝas RtE (Rajto je edukado, angle: Right to Education). Kritikantoj de RtE inkluzivas profesoron Anil SADGOPAL, kies ĉefaj argumentoj estas, ke: RtE parolas nur pr…

  • Mia unua renkontiĝo en Esperantujo

    La Zamenhoha Tago estas tre speciale kara al mi ĉar ĝi estis la unua renkontiĝo kiun mi partoprenis en Esperantujo en la jaro 2004. Mi volas supraĵe rakonti al vi: De pluraj monatoj mi multe revis partopreni faman renkontiĝon en Kubo “ La Zamenhofa Metiejo ” organizata de la E-grupo de Guántanamo (regiono famkonata pro la usona militbazo). Ĉar mi ankoraŭ estis nur 18jara, konsiderante la malfacilaĵojn sola vojaĝi preskaŭ 500 km per diversaj transportiloj kaj eĉ dormi ĉe stacidomo, mi i…

  • Eŭropaj valoroj

    Finiĝis la dujara projekto pri eŭropaj valoroj en kiu mi kunpartoprenis kun partneroj el Italio, Germanio kaj Aŭstrio. ( www.e-l-v.eu )  Laŭ mia konvinko kaj de ĉiam pli multaj eŭropanoj nepras evoluigi eŭropan apartensenton ĉe eŭropanoj tiel ke ili emocie rilatu al ĝi same kiel al sia nacia, regiona aŭ loka aparteno. Por atingi tion necesas eduki junajn homojn krom por la menciitaj apartenoj (ekz.por sia famila aparteno oni estas edukataj de gepatroj, por sia loka aparteno de geamikoj  el la…

32 articles in total