[EO]
Hieraŭ mi bonŝance ĉeestis la koncerton de fama ĵaza pianisto Chick Corea, kiu alvenis Pragon kun Béla Fleck, ĵaza banĝisto (jes, interese, ĉu), por ke ili dum la koncerto en Praga Municipa Domo prezentu precipe siajn komponaĵojn el la albumo Enchantment, kiu estas interesa rezulto de ilia kunlaboro.

Mi eksciis pri la koncerto malfrue do nur la plej multekostaj biletoj jam estis aĉeteblaj. Aliflanke mi ja sidis proksime de la muzikistoj, en la 9a seĝlinio. Nu, ankaŭ hieraŭ mi oficiale dum la ceremonio en Betlémská kaple bakalaŭriĝis, do tio aspektas kvazaŭ donaco kiun mi donacis al mi mem.

La koncerto estis tre interesa por mi, mi neniam antaŭe aŭskultis ĵazan banĝludon kaj eĉ ne vidis Chick persone. Pro tio mi alportis ankaŭ fotilon, kvankam mi ne ŝatis tion, ĉar mi ĉiam volas atenti la muzikon, ne malatenti pro la fotilo... Tamen kelkajn fotojn mi fotis. Tiu unua estas hazarda panorama, kiun mi kreis el du sendependaj fotoj - la dekstra fotita je 45 minutoj pli malfurue ol la maldekstra, ambaŭ dum simila paŭzo inter du komponaĵoj.

Eĉ duonminutajn videojn mi provis registri, bedaŭrinde mi faris tion unuafoje kaj ne rimarkis, ke la mikrofono estis mutiga. Tial ne miru, ke tiuj filmetoj estas mutaj. :-/

Do por familio, amikoj kaj membroj de mia privata grupo mi alŝutis unu kompozicion el la albumo. Mi esperas ke Chick pardonos, ja la bileto kostis kelkoble pli ol la albumo...