Antaŭ nelonge en Nurenbergo mi aĉetis kelkajn paperojn kiuj ebligas min printi sur blankaj aŭ helaj T-ĉemizoj. Nun mi pripensas ian dizajnon rilatan al Esperanto. Mi scias ke tiaj T-ĉemizoj jam ekzistas en Esperantaj retbutikoj, sed neniu tre plaĉas al mi - ili ne estas tre originalaj, ideoplenaj aŭ spritaj k.s. Ĉiukaze ja havi unikan mem-kreitan T-ĉemizon mojosas.

Ĝis nun mi elpensis du plipripensindajn dizajnojn, bazitaj de:

  • la analogio de formo de ruĝa kaj verda stelo - eble kun bildetoj de siaj kreintoj (V.I.L., L.L.Z.), eble nur kun iu sprita (senpolitika?) komento - ekzemple "Kiam la koloro gravas!"
  • ia semaforo formita de tri steloj kun ia komento en la senco "Esperantistiĝu, vi havas la verdan!" - sed mi ne scias se ĉiuj komprenus ambaŭ signifojn de tiu frazo, kiuj en multaj lingvoj ekzistas: unua: "Sur semaforo la verda signalo lumas.", kaj dua derivita: "Vi povas fari tion (ion ajn), estas permesita, ebla ktp."

En ĉiu kazo la verda stelo kaj la vorto Esperanto aŭ ĝia derivaĵo estendas sur la T-ĉemizo, eble kun iu ligilo (ekzemple esperanto.net, lernu.net k.s.) por okaze allogi rigardantoj al nia afero.

Se vi havas iun ideon (eble tute malsaman), komentu. Ankaŭ komentu la miajn.

Dankon.

Se mi kreos ian dizajnon danke al via ideo, mi kompreneble donos al vi la rezulton (verŝajne ne la T-ĉemizon sed la bildon certe).