Ĉar mi estas komencanto kaj ĝis nun mi ankoraŭ ne ellernis la tutan lernolibron, mi iam trovas iun interesan aspekton de la lingvo. Nun mi volas demandi pri la "komplemento".

En ĉeĥa lingvo komplemento estas frazrolo, kiam iu vorto dependas de du aliaj vortoj - kutime la predikato kaj objekto. Laŭ mia lernolibro en Esperanto tio ankaŭ ekzistas - sed la komplemento ne uzas akuzativon.

Ekzemple: Mi havas la laboron finita. (ĉeĥe oni dirus "finitan")

Mi elpensis tiujn tri frazojn kiuj diferencias nur per unu litero, do bonvolu komenti, se mi bone komprenis la nuancojn:

Mi rigardas infanon ludanta. == Mi rigardas infanon kaj rigardas kiel ĝi ludas.

Mi rigardas infanon ludantan. == Mi rigardas infanon, kiu ludas.

Mi rigardas infanon ludante. == Mi ludas kaj rigardas infanon.

Mi priparolis tion en Ĵabera babilejo (babilejo.org) sed oni ne samopiniis kun mi.

Komentu! Antaŭdankon.