// tre kruda versio de traduko de la reguloj prenitaj el retpaĝo de Ĉeĥa Mariaĝo-Asocio //

Artikolo I. Enkonduko

Tiu ĉi dokumento difinas ĝeneralajn regulojn de kartludo mariaĝo. Bazaj specoj de la ludo estas elekta mariaĝo, kruca mariaĝo kaj aŭkcia mariaĝo. Specifaj kaj precizigaj reguloj estas difinataj en apartaj dokumentoj dediĉitaj al tiuj specoj aŭ iliaj variaĵoj. Ĉiuj dokumentoj troveblas ĉe retpaĝaro de Ĉeĥa Mariaĝo-Asocio.

Artikolo II. Bazaj terminoj kaj principoj

  1. Mariaĝo estas kartludo por 3 aŭ 4 ludantoj. Ĝi estas ludata per german-tipa kartaro kiu konsistas el 32 ludkartoj, kiuj estas dividitaj en kvar emblemoj nomataj koloroj de po ok rangoj. La koloroj estas – koroj, tintiloj, vitofolioj kaj glanoj. La rangoj estas – sepo, oko, naŭo, deko, fanto, damo, reĝo kaj aso. Sepo estas konsiderata la plej malalta rango, aso la plej alta. Se unu koloro estas elektita kiel atuta, tiukolora karto de ajna rango estas kosiderata pli alta ol kartoj de la tri aliaj koloroj – ĝi atutas ilin. Dum luda rundoj kun elektita atuta koloro la deko de ĉiu koloro havas specialan rangon – ĝi iĝas la dua plej alta karto de sia koloro, tuj post la aso (do ĝi estas pli alta ol la reĝo).
  2. La celo de luda rundo estas plenumi deklaritan kontrakton malgraŭ la klopodo de kontraŭuloj malebligi tion.
  3. Elektanta ludanto, kiu fiksas la kontrakton kaj eventuale la koloron de atutoj, estas en la sekva teksto nomata deklarinto kaj ludas sole kontraŭ la aliaj ludantoj kiuj kunlaboras (defendantoj). La escepto estas kruca mariaĝo – tie okazas ke la deklarinto ludas en paro kun partnero (deklarinta flanko) kontraŭ paro da kontraŭuloj (defendanta flanko) (vidu Art. VII., par. 2).
  4. Ĉiuj kartoj estas disdonataj por luda rundo. La unua ludanto kiu ricevas kartojn dum la disdono estas nomata ĉefulo. Ĉiuj ludantoj, krom la eventuala paŭzanto, devas havi la saman nombron da kartoj (la mano) antaŭ komenco de kartludado. Se nur tri ludantoj partoprenas la ludon, la deklarinto kaŝite flankenmetas du kromajn kartojn nomatajn talono. Nek rangon nek koloron de tiuj du kartoj li malkaŝas al la defendantoj, eĉ ne dum la sekva kartludado. Dum elekta kaj aŭkcia mariaĝo ĉiam nur tri ludantoj partoprenas en la kartludado (vidu Art. VII., par. 1 kaj 3). Tamen eĉ tiujn du specojn de mariĝo povas facile ludi kvar ludantoj – la disdoninto simple paŭzas kaj ne partoprenas la rundon (paŭzanto).
  5. Ludanto ne rajtas montri nek konigi al siaj partneroj kartojn kiuj restas en lia mano.
  6. En la fazo de kartludado estas ludataj 10 kartoprenoj (aŭ simple prenoj), ĉiu konsistas el tri kartoj, po unu el ĉiu mano. Ĉiu ludanto laŭvice kaj laŭregule donas unu karton el sia mano kaj la ludanto al kiu apartenas la plej alta karto gajnas la kartoprenon. Li flankenmetos ĝin al propra staketo, tiel ke frontflankoj de la kartoj etsas nevideblaj, kaj ludas unua en sekva kartopreno. Unuan kartoprenon komencas la ĉefulo, la escepto estas kartludado de kontraktoj Mizerulo aŭ Riĉulo, kies unuan kartoprenon komencas la deklarinto. Kartoj de prenitaj kartoprenoj ne plu partoprenas la kartludadon kaj ludantoj rajtas enrigardi nur la lastan finitan kartoprenon de la kartludo.
  7. Kiam ludanto donas karton al la kartopreno, li devas sekvi koloron, tio signifas doni karton samkoloran kun la unua karto de la kartopreno. Se la ludanto ne havas tiukoloran karton, li devas doni atutan karton, se atuta koloro estas fiksita. Se li eĉ ne havas atutan karton li rajtas doni ajnan alikoloran karton el sia mano, sed tia karto ne povas por li gajni la kartoprenon.
  8. Samtempa devo estas doni pli altan karton ol la plej alta karto aktuale en la kartopreno, se la ludanto havas tian karton. La regulo sekvi koloron validas samtempe, do en la kazo ke unua karto de la kartopreno estis atutita per atutkolora karto, la ludanto devas doni karton de la unua koloro, sed jam ne necese pli altan (ĉar eĉ la plej alta neatuta karto ne estus pli alta ol la atuto). Tamen se la ludanto ne havas la unuan koloron kaj ankaŭ donas atutan, la atuto ja devas esti pli alta ol la alia atuto en la kartopreno, se la ludanto tian havas.
  9. Kartojn por la sekva rundo kolektas ludanto, kies estas vico disdoni. La devo disdoni moviĝas al la sekva ludanto en la luda direkto (sama direkto kiel oni donas kartojn, kutime dekstrume), tio signifas ke disdonas ĉefulo de antaŭa rundo. Kolektante la kartojn la ludanto ne rajtas miksi ilin (se la koncernaj specifaj reguloj ne difinos alie), eĉ ne eblas ŝanĝi la sinsekvon intermetante du kolektataj staketoj lasitajn sur la tablo post la antaŭa rundo. La ludanto sidanta antaŭ la disdonanto (en la luda direkto) havas rajton kaj devon tranĉi la kartstakon antaŭ disdono, tio signifas hazarde dividi ĝin en du partoj (malsupran kaj supran, ambaŭ partoj devas enhavi almenaŭ du kartojn) kaj meti la malsupran parton sur la supran, tiel ke neniu vidas la lastan karton.

Artikolo III. Valoroj de kartoj

  1. Se celo aŭ parto de celo de deklarita kontrakto estas gajni kiom eble plej da poentoj, gajneblas la jenaj poentoj:

    • Aso – 10 poentoj
    • Deko – 10 poentoj
    • Lasta kartopreno – 10 poentoj
    • Mariaĝo – 20 poentoj
    • Atuta mariaĝo – 40 poentoj
  2. Poentoj pro asoj, dekoj kaj lasta kartopreno apartenas al tiu ludanto kiu gajnis la koncernan kartoprenon. Poentoj gajnitaj de kunludantoj estas post kartludo adiciataj por deklari la venkan flankon.
  3. Termino mariaĝo indikas ke ludanto havas en sia mano samtempe samkoloran damon kaj reĝon. Poentoj pro mariaĝo apartenas al la ludanto kiu havas ĝin nur se li anoncis ĝin dum iu kartopreno, kaj ne gravas kiu venkis la kartoprenon. La mariaĝo povas iĝi anoncita kiam la ludanto donas unuan el la du kartoj al kartopreno (kutime la damon) – tiam li ne metas la karton en la mezo de la tablo sed sur propra staketo de prenitaj kartoj, kie ĝi restos videbla ĝis fino de la rundo. Poentoj pro neanoncita mariaĝo ne apartenas al iu.
  4. Se la celo de deklarita kontrakto estas alia ol gajni poentojn, la valoroj de gajnitaj kartoprenoj ne estas atentataj kaj eventualaj mariaĝoj ne estas anoncataj.

Artikolo IV. Kontraktoj

  1. Antaŭ komenco de kartludado la deklaranto deklaras unu el jenaj kontraktoj:

    • Ludo
    • Sepo (pli precize Ludo kaj Sepo)
    • Cento
    • Cento kaj Sepo
    • Mizerulo
    • Riĉulo
    • Du Sepoj (nur dum aŭkcia mariaĝo)
    • Du Sepoj kaj Cento (nur dum aŭkcia mariaĝo)

    La metodo por elekti la deklaranton kaj lian kontrakton estas difinita diverse en specifaj reguloj de konkretaj specoj de la kartludo.
  2. Deklaro de kontrakto Ludo signifas ke la deklaranto elektas kaj anoncas atutan koloron kaj por plenumi la kontrakton li devas gajni pli da poentoj ol la defendanta flanko.
  3. Deklaro de kontrakto Sepo (tio fakte estas Ludo kaj Sepo) signifas ke la deklaranto elektas kaj anoncas atutan koloron kaj klopodos gajni la lastan kartoprenon per la atutkolora sepo. La kontrakto Sepo estas perdita se la deklaranto devas doni la atutan sepon pli frue ol en la lasta kartopreno aŭ se alia ludanto dum la lasta kartopreno ankoraŭ havis iun atutan karton (kiu do gajnis la kartoprenon). Kvankam la Ludo ĉiam estas parto de kontrakto Sepo, la plenumo estas taksata aparte (do rezulto de la kontrakto povas ankaŭ esti venkita Sepo kaj perdita Ludo aŭ male).
  4. Deklaro de kontrakto Cento signifas, ke la deklaranto elektas kaj anoncas atutan koloron kaj klopodos gajni almenaŭ 100 poentoj. Do por plenumo de la kontrakto la deklaranto nepre devas havi mariaĝon. Al la poentsumo por atingi la limon de 100 poentoj adicias nur unu mariaĝo, do por plenumi la kontrakton kun atuta mariaĝo necesas gajni almenaŭ 60 poentojn per asoj, dekoj kaj lasta kartopreno, aŭ eĉ almenaŭ 80 poentojn se la mariaĝo ne estas atutkolora. Eventualaj kromaj mariaĝoj estos adiciataj nur al la venka poentsumo.
  5. Deklaro de kombinita kontrakto Cento kaj Sepo signifas ke la deklaranto elektos kaj anoncos atutan koloron kaj klopodos plenumi ambaŭ kontraktojn samtempe, tio signifas klopodo gajni almenaŭ cent poentojn kaj gajni la lastan kartoprenon per atuta sepo. La plenumo de la kontraktoj estas taksata aparte.
  6. Deklaro de kontrakto Mizerulo signifas ke la deklaranto provos gajni neniun kartoprenon dum la kartludado. Atuta koloro ne estas elektata kaj dekoj havas normalan rangon inter naŭo kaj fanto. La unuan kartoprenon komencas ĉiam la deklaranto. Li donas la unuan karton sur tablo kun la frontflanko sube jam antaŭ deklaro de la kontrakto, kaj montras ĝin post la deklaro kiam komencas kartludado. La kontrakto estas perdita kaj kartludado tuj finiĝas se la deklarinto gajnas iun kartoprenon.
  7. Deklaro de kontrakto Riĉulo signifas ke la deklaranto provos gajni ĉiujn kartoprenojn. Atuta koloro ne estas elektata kaj dekoj havas normalan rangon inter naŭo kaj fanto. La unuan kartoprenon komencas ĉiam la deklaranto. Li donas la unuan karton sur tablo kun la frontflanko sube jam antaŭ deklaro de la kontrakto, kaj montras ĝin post la deklaro kiam komencas kartludado. La kontrakto estas perdita kaj kartludado tuj finiĝas se la deklarinto perdas iun kartoprenon.
  8. Deklaro de kontrakto Du Sepoj signifas, ke la deklaranto elektas kaj anoncas atutan koloron kaj plie kroman koloron nomatan helpkoloro kaj klopodos gajni la antaŭlastan kartoprenon per la helpkolora sepo kaj la lastan per la atutkolora sepo. La kontrakto Du Sepoj estas perdita se la deklarinto donis unu el la du sepoj pli frue ol en la celita kartopreno aŭ se li perdas iun el la du lastaj kartoprenoj. El tio sekvas, ke por plenumi la kontrakton la defendantoj jam dum la antaŭlasta kartopreno devas havi neniun atutkoloran kaj neniun helpkoloran karton, kaj ke la deklarinto devas gajni la okan kartoprenon.
  9. Deklaro de kombinita kontrakto Du Sepoj kaj Cento signifas ke la deklaranto provos plenumi ambaŭ kontraktojn samtempe. La plenumo de la kontraktoj estas taksata aparte.
  10. Deklarita atutkolora sepo (eventuale helpkolora) povas esti donata nur kiel la lasta karto de sia koloro en la mano kaj nur al la lasta (eventuale antaŭlasta) kartopreno, se la deklaranto ne devas doni ĝin pli frue obeante alian regulon.
  11. Dum kontraktoj kun elektita atuta koloro la deklaranto ne rajtas meti asojn nek dekojn en la talonon. Talonigi nevaloran atuton estas permesite, se specifaj reguloj ne difinas alie.

Artikolo V. Premioj

  1. Se la deklarinto plenumis sian kontrakton, ĉiu defendanto pagos al li la rezultan premion. Se la deklarinto perdis sian kontrakton, li (eventuale la deklarinta flanko) pagos la rezultan premion al ĉiu defendanto. Eventuala paŭzanto estas dum la pagado konsiderata kiel defendanto.
  2. La rezulta monsumo dependas de baza premio difinita antaŭ komenco de la ludo – kutima bazo estis tradicie 10 haleroj, nun pli ofte 20 aŭ 50 haleroj aŭ eĉ unu ĉeĥa krono. La suba tabelo difinas koeficientojn per kiuj estas multiplikata la baza premio por kalkuli la bazan premion pro ĉiu kontrakto:

    • Ludo 1
    • Sepo 2
    • Cento 4
    • Mizerulo 15
    • Riĉulo 30
    • Du Sepoj 40

    La rezultaj premioj pro kombinitaj kontraktoj estas adiciataj, eventuale subtrahataj se estis plenumita nur unu el la kontraktoj.
  3. Se la atuta koloro estas koroj la rezulta premio estas duobligita.
  4. Estontan premion pro la deklarita kontrakto povas estis plialtigita per duobligado kaj reduobligado. Kiam la deklaranto deklaras sian kontrakton le defendanta parto devas konfirmi ĝin. Defendanto povas komenti la kontrakton dirante "Bone" (se li pensas ke la deklaranto plenumos ĝin) aŭ dirante "Duoble" (se li pensas ke la deklarinto perdos ĝin). Ĉiu duobligo duobligas la premion pro la kontrakto. Kombinitaj kontraktoj estas duobligataj aparte. Ludantoj komentas la kontrakton laŭvice en la direkto de ludo. La premio povas esti kelkfoje reduobligita de alternantaj flankoj, kutimaj ĉeĥaj esprimoj por duobligi kaj reduobligi estas "Flek" (unua duobligo de la defendanta flanko), "Re" (reduobligo de la deklarinta flanko), "Tutti" (defendanta flanko), "Boty" (deklarinta flanko) ktp. Se iu flanko ĉesas duobligi kontrakton la alia flanko ne plu povas reduobligi tiun kontrakton kaj la baza premio pro tiu kontrakto iĝas fiksita. La duobligado finiĝas kiam ĉiuj defendantoj konfirmis la kontrakton dirante "Bone".
  5. Se la deklarita kontrakto estas kombinita, ekzemple Sepo kaj Ludo, oni diferencigas la duobligojn menciante kontrakton, dirante ekzemple "La ludo duoble" (Flek na hru) aŭ "La sepo duoble" (Flek na sedmu" aŭ eĉ "Ambaŭ duoble" (Pod obojí), kaj simile. Ekzistas multaj ĉeĥaj "spicaj" esprimoj uzataj dum la ludo, eble mi iam dediĉos apartan dokumenton al ili.
  6. Se la deklarinto plenumis la kontrakton Cento, li ricevos la bazan premion pro cento (sed eventuale plialtigitan dum duobligado) tiomoble per kiom da poentdekoj lia rezulta poentsumo (inkluzive ĉiujn liajn mariaĝojn) superis 90 poentojn (do nur unuoble se li venkis per minimumaj 100 poentoj, aŭ kvaroble se li gajnis 130 poentojn ktp.). Se la deklarinto ne plenumis la kontrakton li devas pagi la saman bazan premion tiomoble, kiom da poentdekoj mankis al li por atingi la limon de 100 poentoj, kaj ankaŭ unoble pro ĉiu poentdeko kiun la defendanta flanko gajnis danke al mariaĝoj.
  7. Dum kontrakto Ludo (aŭ Ludo kaj Sepo) la deklarinto aŭ defendanta flanko povas atingi tiel nomatan Silentan centon gajninte cent ol pli ol cent poentojn (ĉiuj mariaĝoj de la flanko inkluzivas en la poentsumo). En tiu kazo la baza premio pro la ludo estas duobligita (do iĝas duono de la baza premio pro deklarita Cento) kaj la venka flanko ricevos ĝin tiomoble, per kiom da poentdekoj la poentsumo superis 90 poentojn.
  8. Dum kontrakto Ludo aŭ Cento la deklarinto aŭ defendanta flanko povas atingi tiel nomatan Silentan sepon, gajninte la lastan kartoprenon per la atutkolora sepo. La Silenta sepo povas estis ankaŭ perdita, se iu ludanto (eventuale eĉ kunludanto de la sama flanko) gajnis la lastan kartoprenon kun la atuta sepo per pli alta atuto. La premio pro Silenta sepo estas duono de la baza premio pro deklarita Sepo. Se la Silenta sepo estas perdita, la premion pagas la flanko kiu donis la sepon. Se la atutkolora sepo ne estis donita al la lasta kartopreno, tute ne temas pri perdita Silenta sepo.
  9. Maksimuma premio pro unu rundo (laŭ la rezulto de kartludado kaj inkluzive duobligadon), tiel nomata limito, estas kvincentoblo de la bazo.
  10. Se iu defendanto duobligis evidentan kontrakton, tio signifas sendube venkitan ludon, li pagos al la deklarinto mem anstataŭ siaj kunludantoj la tutan diferencon inter la rezulta premio post duobligiado kaj la baza premio pro la kontrakto. Se alia defendanto ankaŭ duobligis, ĉiu el la du pagos duonon de la diferenco. La defendantoj, kiuj ne partoprenis en la duobligado, pagas nur la bazan premion pro la kontrakto (laŭ Art. V., par. 2, 3).
  11. Kontraktoj Ludo, Sepo, Cento estas konsiderataj evidentaj, se estas certa antaŭ komenco de kartludado, ke oni ne povas igi la deklarinton perdi eĉ 10 el la 90 poentoj pro asoj, dekoj kaj lasta kartopreno.
  12. Kontrakto Mizerulo estas konsiderata evidenta, se estas certa antaŭ komenco de kartludado, ke la deklarinto ne povas gajni eĉ unu kartopreno.
  13. Kontrakto Riĉulo estas konsiderata evidenta, se estas certa antaŭ komenco de kartludado, ke la deklarinto ne povas perdi eĉ unu kartopreno.
  14. Kontrakto Du Sepoj estas konsiderata evidenta, se estas certa antaŭ komenco de kartludado, ke la deklarinto venkos eĉ se ĉiuj atutaj kaj helpkoloraj kartojn kiuj mankas al li estas en la mano de unu defendanto.
  15. Se dum duobligado de kontrakto Sepo la defendantoj duobligigis la Ludon kaj ne duobligis la Sepon (tiel konfirmis ĝian venkon), kaj la deklarinto la Ludon ne reduobligis (tiel konfirmis ĝian perdon), la kartludado tute ne okazos, ĉar laŭ la subtrahotaj premioj la rezulto estus nulo, do ne estas dubo pri la venkonto.

Artikolo VI. Renonco

  1. Renonco estas ĉiu kulpo kontraŭ la reguloj de la ludo.
  2. Renonco estas antaŭ ĉio:

    • Miksado aŭ intermetado de kartoj (laŭ Art. II, par. 9)
    • Plurfoja malĝusta disdono
    • Malobeo de la ludvico komentante deklaritan kontrakton (laŭ Art. V., par. 4)
    • Malĝusta nombro de talonigitaj kartoj
    • Enrigardo en la talono kiam la kontrakto jam estas komentita
    • Malobeo de la ludvico kartludante (laŭ Art. II., par. 6)
    • Nesekvo de la koloro (laŭ Art. II., par. 7)
    • Nesurtabligo de pli alta karto (laŭ Art. II., par. 8)
    • Anticipa surtabligo de deklarita Sepo (laŭ Art. IV., par. 10)
    • Enrigardo en kartoj de kontraŭuloj aŭ kunludantoj
    • Konigo de kartoj al kunludanto
    • Talonigo de aso aŭ deko, escepte de kontrakto Mizerulo aŭ Riĉulo (laŭ Art. IV. par. 11)
  3. Ludanto kiu renoncis, pagas al ĉiuj aliaj ludantoj monpunon konsistantan en dekoblo de la bazo kaj devas (krom la unuaj tri renoncspecoj) ankaŭ pagi anstataŭ ludantoj de sia flanko la premion pro la kontrakto (laŭ la rezulto de duobligado), kiu estas konsiderata perdita de la renoncinta flanko. Monpuno pro kontraŭregula talonigo de aso aŭ deko estas kvindekoblo de la bazo.

Artikolo VII. Bazaj specifaĵoj de la diversaj ludspecoj

  1. Elekta mariaĝo: Kartludadon partoprenas 3 ludantoj. Oni disdonas sen talono laŭ la ludvico jene: 7-5-5-5-5-5. Atutkoloron ĉiam elektas la ĉefulo vidinte nur la unuajn sep kartojn. Li kaŝite flankenmetas elektitan karton kies koloro iĝos atuta (li tamen povas elekti unu el la kvin neviditaj kartoj kaj tiel hazarde elekti la atutkoloron). Poste li aldonas la neviditajn kartojn al sia mano kaj talonigas du kartojn. Se li volas deklari kontrakton kun atuta koloro, li unue devas ebligi al aliaj ludi kontrakton sen atutoj (Mizerulon aŭ Riĉulon). Tion ĝi faras demandante "Koloro?" La aliaj laŭvice respondos "Bona" konfirmante la estontan kontrakton de ĉefulo, aŭ "Malbona" – en tiu kazo la dirinto prenos la talonon, talonigos du kartojn kaj deklaros Mizerulon aŭ Riĉulon. Se ambaŭ ludantoj diris "Bona", la ĉefulo montras la flankenmetitan atuton, aldonas ĝin al sia mano kaj deklaras la kontrakton, atendante komentojn. Se la ĉefulo volas ludi Mizerulon aŭ Riĉulon, li anstataŭigas la unue flankenmetitan atuton per la karto, kiun li donos al la unua kartopreno, kaj deklaras la kontrakton. En kazo de Mizerulo, la aliaj ludantoj ankoraŭ povas transpreni la kontrakton deklarante Riĉulon, prenante la talonon kaj talonigante du kartojn. La deklarita kontrakto poste estas duobligata laŭ la ĝeneralaj reguloj. Se la ĉefulo deklaris kontrakton kun atuta koloro, la defendantoj povas en la unua rundo de duobligado deklari Sepon aŭ Centon Kontraŭ. Al deklarita Cento adiciatas unua anoncita mariaĝo.
  2. Kruca mariaĝo: Kartoprenon partoprenas 4 ludantoj. Oni disdonas sen talono laŭ la ludvico jene: 4-4-4-4-4-4-4-4. La ĉefulo elektas atutkoloron vidinte la unuajn kvar kartojn, kaj flankenmetas karton kies koloro iĝos atuta. Elektante li anoncas rangon de atutkolora karto, kun kies posedanto li volas kunlabori. Li povas intence anonci rangon de karto kiun li havas por ke li ludu sole, aŭ poste trovi la anoncitan karton inter la kvar neviditaj kartoj. Talono ne ekzistas. La ĉefulo demandas "Koloro?" kaj la aliaj povas respondi "Malbona", ludonte Mizerulon aŭ Riĉulon. Se ĉiuj diris "Bona", la ĉefulo montras la flankenmetitan atuton, aldonas ĝin al sia mano, kaj deklaras kontrakton. Poste aliaj komentas la kontrakton, eventuale duobligante. Se la deklarinto kunlaboras kun alia ludanto (posedanto de atuto de la anoncita rango), tiu ludanto devas ne duobligi kontraŭ la ĉefulo (tio signifas ke neparajn duobligojn faras nur defendantoj). La duobligado ne ĉiam montras, kiuj ludantoj kunlaboras, aŭ ne montras tion al ĉiuj. La rezulta poentsumo de kunludantoj estas adiciata. Se la flankoj havas po du ludantoj, unu perdinto pagas al unu venkinto, kaj la alia perdinto al la dua. La defendantoj ankaŭ povas deklari kontrakton kontraŭ la deklarinta flanko. Estas devige duobligi Ludon por la defendanto, kiu havas atutan damon aŭ reĝon. La deklaranta flanko devas deklari Centon, se unu el la ludantoj havas atutan mariaĝon. Dum la kontrakto Mizerulo post la unua surtabligo en dua kartopreno ĉiuj ludantoj montras siajn kartojn, kiuj restos videblaj ĝis la fina de la kartludado. La defendantoj tamen ne rajtas interkonsentiĝi. La Riĉulo povas estis ludata "kun ruzulo", tio signifas ke la deklarinto ne devas gajni la lastan kartoprenon. La "ruzulo" gajninta ĝin estas konsideranta kiel ano de deklarinta flanko kaj ricevos saman premion kiel la deklarinto.
  3. Aŭkcia mariaĝo – Kartludadon partoprenas 3 ludantoj. Oni disdonas laŭ la ludvico kun talono jene: 5-5-5-2-5-5-5. La ludanto kiu venkas la aŭkcion sindevigante al la plej alta kontrakto (laŭ Art. IV, par. 1) prenos la dukartan talonon disdonatan kaŝite en la mezo de la tablo kaj havas rajton elekti atutkoloron kaj deklari kontrakton, taloniginte du kartojn. Li povas deklari kontrakton per kiu li venkis la aŭkcion aŭ ajnan pli altan kontrakton (sed ne malpli altan). La rajto de unua surtabligo tamen restas ĉe la ĉefulo (kun la escepto de kontraktoj Mizerulo kaj Riĉulo). La aŭkcion komencas per anonco de kontrakto la arierulo, tio estas ludanto kiu ricevas kartojn dum la disdono kiel lasta. Li demandas ĉefulon iom post iom plialtigante la kontrakton, al la ĉefulo sufiĉas ĉiam sekvi la proponitan kontrakton dirante "Mi havas ĝin". Se la arierulo ne plu povas plialtigi kontrakton, li rezignas la aŭkcion. Se la ĉefulo ne povas sekvi la kontrakton de arierulo, rezignas la ĉefulo. Post la rezigno la tria ludanto transprenas la postenon de la rezigninto, do se rezignis ĉefulo al la tria ludanto sufiĉas sekvi kontraktojn de arierulo por venki la aŭkcion, alikaze li devas plialtigi la kontraktojn kiun la ĉefulo havas. En tiu ĉi ludspeco ekzistas specifa kontrakto Du Sepoj (vidu Art. IV., par. 8).