Kiam mi aliĝis al Ipernity meze de junio 2007, mi longe pensis, ke mi estas la sola Esperanto-parolanto ĉi tie. Mi almenaŭ ne sukcesis trovi iun ajn alian (sed poste montriĝis, ke mi estis nur la dua - vidu la jenan blogaĵon). Mi tiam skribis mian blogon en la germana, ĉar preskaŭ estis nur german- kaj franc-parolantoj tie ĉi. En la momento, kiam fare de Ipernity estis decidite aldoni Esperanton al la interfaco (en tiu tempo ĝi estis nur franca kaj angla) aldoniĝis malgranda deko da Esperanto-parolantoj, ĉefe tiuj, kiujn mi petis kunlabori al la tradukado de la interfaco, do Bertilo, Cindio, Ivan, Kalle, LaPingvino, Lars, Lodchjo kaj Yves. Nun estas almenaŭ 1200, inter kiuj pli ol 50 PRO-membroj. Se vi deziras scii, kiel mi taksis tiujn nombrojn, vidu mian alian blogaĵon www.ipernity.com/blog/paul_peeraerts/25428.
Pluraj prave argumentis, ke tiu cifero estas neniondira. Ĉu ni nombru en la statistiko iun esperantiston, kiu ja aliĝis, sed neniam aktivis? Pro tio, danke al skripto, kiun faris Lars, mi ekde juni 2008 aparte nombris tiujn Esperanto-parolantojn, kiuj tute ne aldonis iujn ajn dokumentojn, kiuj neniam skribis en sia blogo, kaj kiuj havas nur unu kontakton (ĉar ĉiu novulo, kiu nenion faras, ja havas unu kontakton, nome Lea!). Vi vidos do ĉi-supre en la statistiko duan kaj trian linion ekde junio. La supra verda estas la nombro de aktivuloj (aldonis almenaŭ dokumentojn aŭ blogaĵojn aŭ kontaktojn) kaj la malsupra purpura estas la nombro da pasivuloj (aldonis nek dokumentojn nek blogaĵojn nek kontaktojn).
Mi tamen konstatis ke multaj malfermas paĝon kaj ne revenas en ĝi kaj ne vivigas ĝin .. videblas ke ke multaj de pluraj monatoj ne revenis.. kaj eĉ ne havas amikojn en la kontakta reto.. do necesus ankaŭ kalkuli pri tio...
plej preciza kalkulo estus vere nombri la aktivajn paĝojn .. tiuj ekzemple kiuj venas en sia paĝo kaj ion videbla faras tie almenaŭ minimume unufoje monate..(kaj en esperanto!). do tio estus pli ĝusta maniero enkalkuli... la reala kaj efektiva esperantista membraro en Ipernity...
ĉu ne ?
Amike
Flo !
Se iu ne skribemas, alŝutemas... do almenaŭ li/ŝi devas ofte ensaluti por legi aŭ rigardi. Fakte multaj homoj ne plu vizitas la retejon post la aliĝo.
Nun la helpo jam aperas, ĉu oni ankoraŭ ne scias kiel uzi ipernity? Tio estas esplorinda!
Sign-in to write a comment.