"Dauras ribelo en Chilio - la ribelantoj unuigitaj chirkau unu ideo: Ni devas shanghi la Konstitucion, kiu datas el la tempo de Pinochet-a diktaturo. Per ghi oni difinas nov-liberalisman ekonomian modelon. Ni ne havas shatan regon sed korporacion."
Tio estas subtitolo en artikolo de blogo "advance.hr" kaj tio difinas la esencon de ne nur ribelo en Chilio, sed akau de pluraj nuntempaj popolaj ribeloj.
En Europo ankorau tiaj ribeloj ne brulas, sed esence la malkontento en preskau chiuj landoj, inkluzive de richaj, bazas sin je la samo. Ni ne havas shtatan regpotencon, sed korporaciojn kun korupto kiel enhava konsisto. Estas demando de tempo kiam startos la seriozaj popolaj ribeloj ankau che ni.
Ekiras la monda revolucio kontrau la novliberalismo.
Pli bona tio ol monda nuklea milito. La historio montris ke neniu gvida elito foriras sen perforto. Sekve au pro revolucio au pro perdita milito. Kaj la novliberalismaj kapitalistoj devas foriri - se la homaro volas savighi. Sed ne estas klare, kiun novan ordon oni devus krei. Detrui ion ne estas esenca, sed krei ion pli bonan.