TEJO rezoluciis en Vjetnamio ke necesas agi raŭmisme-finvenkisme pensante en tio ke ĉiu agado devas esti sence de la pliriĉigo de la E-a kulturo (interne) kaj samtempe agi por diskoniĝi ĝin ekstere.
Jen mia reago:
Tio kion TEJO nun proponas inventis jam Zamenhof mem. La genieco de Zamenhof ne tiom kuŝis en lia kapablo krei interesan novkomunikilon (estis multaj aliaj antaŭ kaj post li kiuj tion faris) sed en lia intuicio kiu diris al li ke kodsignaro ne estas lingvo antaŭ ol ĝi havas ankaŭ homkomunumon kiu ĝin uzas kaj por kiu ĝi estas identecsigno. Pro tiu identeco la homoj ĝin uzantaj emocie rilatos al ĝi (ŝatos ĝin) kaj batalos por ĝi. Kaj li ekde la komenco mem inventis ion kion li nomis "interna ideo". Tiu interna ideo efektive estas difinita en kelkaj liaj poemoj, kiuj portas programon por la homoj kiuj okupiĝos pri tiu ĉi lingvo. La homoj kiuj parolos la lingvon ŝanĝos la mondon al pli paca, ili faligos la murojn de miljaroj, ili portos al la mondo novan senton...
Zamenhof daŭre batalis por tio ke esperantistoj ne rajtas esti nur utiligantoj, komercistoj, sed idelaistoj kunportantaj la internan ideon. Pro tio jam tre frue envenis la vortaron de la Movado la vorto samideano (ne samlingvano), kiu klare sugestas ke ni havas la samajn ideojn pri tio kio estas nia celo kaj signifo.
Kion li kreis? Li kreis tion kion ni poste nomis la E-movado, sed kio estis efektive la komunumo kiu havis sian kredon pri sia escepta rolo en la mondo, kredante ke per la neŭtrala lingvo ĝi ŝanĝos la mondon! Do li kreis homgrupon kun sia ideologio (sekve identeco) kaj lingvo kiu estas la ĉefsimbolo de tiu grupo. Neniu alia aŭtoro de internacia novkreita lingvo havis tiun ideon kaj ne kreis la samideanojn kiuj fanatike batalis por la lingvo au laboris por riĉigi la kulturon de tiu grupo.
Kaj prave TEJO diras, ke ankaŭ UEA ĉefe zorgas pri la komunumo, sed tio ne signifas ke UEA estas raŭmisma. Simple ĝi estas zamenhofisma.
La raŭmistoj, aparte la Civito kiel groteska mistrakto de tiu internidea fakto, efektive klopodas tiom ekstreme klarigi la ideon de interna ideo ke ĝi manĝas sin mem. Ili ne komprenas ke la interna ideo (do identeca ideologio de la grupo) nutras sin per la kredo pri sia ekstera rolo, ŝanĝi la mondon. Akcepti la logikon de la raŭmistoj ke la esperantista komunumo sufiĉas al si mem, signifus forigi la ideon ke ni devas ŝanĝi la mondon (fari ĝin pli paca per enkonduko de E ĉie) kaj tio signifus ke ni ne plu havus kredon pri nia rolo kaj ideologion, do ni ne plu agadus por Esperanto.
Eblas imagi la vere absurdan celon de La Civito, ke baze de la ekzistanta kulturo de la esperantistaro, ĝi kreu iuspecan ŝtatsimilan strukturon en kiu la ĉefo (Konsulo?) kreus novan ideologion kiu donus novan celon kaj signifon al la civitanaro pro kiu ili restus fidelaj al sia identeco kaj sia ĉefo. Tamen, feliĉe, tio ne sukcesis kaj verŝajne kun la morto de Silfer la Civito kaj tia absurdaĵo malaperos.
Sekve, ne necesas reinventi la radon. Zamenhof mem difinis la ideologion de la popolo esperantista kaj starigis la celaron pri kiu nun TEJO parolas: laboru por la movado kaj celu la mondon. UEA faras konsekvence tion.
Estas tute alia afero, pri kiu la movado ne trovis respondon. La interna ideo, kreis la E-popolon (identecgrupon) kaj tiu ekvivis lau siaj reguloj. Kiel ĉiu alia popolo, ĝi ne plu volas malaperi. Kaj la alia parto de la idearo rilatas al tio ke E ne ekzistas pro la esperantistoj sed pro bezono de la homaro, sekve ni devus celi ke iam ni kiel E-popolo malaperu, ni devos transdoni la lingvon al la homaro. Kaj ĉar ni ĉiuj bone fartas en la malgranda oazo de amikeco (pro tio ke kutime en la movado ni ne okupiĝas pri ekonomiaj interesoj kaj bataloj de la realaj socioj), ni efektive ne ŝatas ke la E-movado, tia kia ĝi estas, malaperu. Kaj subkonscie ĉiuj ni efektive agas kontraŭ la fina venko.
Pro tio ni troviĝas en la diabla cirklo. Sen la interna ideo kiu kreis identecan grupon kaj tiel ebligis al E iĝi vera lingvo kun sia evoluo, vivo kaj kulturo, Esperanto ne plu ekzistus. Aliflanke pro ĝi, ĝi ne povas kreski al io plia ol ĝi estas: kelkmila homgrupo kiu fantazias pri sia rolo kaj dormetas en sia kaŝita truo.