Post la vespermanĝo kun Bezonata, Ryo kaj mi prenis trajnon por iri al Saitama, kie loĝas Ryo.

Denove, marĉi sur la strato donis al mi agrablan impreson, kvazaŭ nereala ĉar mi pensis "Iu loko, kie multaj homoj vivas kaj marĉas ĉiutage, ne povas esti tiel pura." Sed ĝi estis. Loĝante en Saitama, kaj laborante en la centro de Tokyo, Ryo ne bezonis tre longan tempo por vojaĝi ĉiujn tagojn, kaj li ĝenerale finas la laboron je la 5a. Tio estis malsimila ol imagoj, kiojn oni havas en Francio pri Tokyo : metrooj plenaj je homojn, morto pro trolaborado... sed pli poste Ryo klarigis, ke li elektis sian laboron por eviti karoŝion (http://eo.wikipedia.org/wiki/Karoshi). Saĝa homo vi estas !

La domo de Ryo ŝajnis al mi malgrada, sed pensante pri tio, mi memoris pri mia loĝejo (laŭ loĝejoj de amikoj) en Parizo, tio estas finfine simila. Ryo rapide aranĝis liton por mi (futonon?), mi ekdormis sed dum la nokto, mi ne plu povis dormi. Ne pro la ronkado de Ryo, li ne ronkis, sed pro la fakto, ke mi ne ankoraŭ adaptiĝis al la loka horo.

La postan matenon, ni leviĝis kaj ekveturis al Nikko. La aŭto de Ryo estis hibrida veturilo (kun eksplod- kaj elektr-motoro). Mi tre interesiĝis pri tio kaj aŭskultis kaj rigardis kiel ĝi funkcias, ĉar bedaŭrinde hibridaj veturiloj tre malmultas en eŭropo, pro ilia kosto, malgraŭ ke, tio estas tre bona ideo, precipe en urbo, por ne uzi neutile benzinon haltante.

Ni unue iris al sanktejoj en Nikko, kaj Ryo estis tre sperta ĉiĉerono. Li rakontis pri la kato de Nikko, pri la simioj, kaj pri la sanktejoj de la ŝogunoj. La loko estis tre agrabla kaj bela. Mi tre aprezis tiun promenon.

Poste, ni iris al tofuo-restoracio. Mi ne havis agrablan memoron pri tofuo, kion mi manĝis en Vjetnamio (mi manĝis mule pli bonaj aĵojn tiam), sed la pladojn, kiojn mi ĝustimis kun Ryo estis... ho, mi ne trovas vortojn kun sufiĉa forto.

Post Nikko, la aŭto promenis nin tra la delikata sed impresa ĉirkaŭa montaro por vidi 97-metran akvofalon. Ĝi estas la impona Kengon-akvofalo.

Dum la vespero, ni revenis al Saitama kaj manĝis kune en malgranda restoracio ramenon (http://eo.wikipedia.org/wiki/Rameno) ĉar mi parolis pri iu japana kino, kion mi tre ŝatas : Tanpopo. Ni adiaŭis ĉe la stacidomo, ĝis revido kara Ryo. Ĝis baldaŭ, mi esperas.