Mi ĝenerale,estas iom timema homo : mi ne volas ĝeni la aliajn homojn. Kiel dirite en la antaŭa blogero, la Japana Esperantistaro estas plena je simbolojn por mi, sed mi hezitis renkonti esperantistojn pro timemo, kaj eble pro la risko konfronti mian imagon kun realeco... Sed


1) En mia imago, Tokyo estis tro granda, tro rapida, por mi, kaj mi ne sciis kien iri, ktp. Mi tro bezonis helpon.


2) Precipe, mi povas agi stulte, sed iri al "la lando de esperantistoj" sen renkonti esperantistojn estus vere vere tro stulta.


Post pripensi la duan punkton, mi volis renkonti multe multe da esperantistojn : tiuj el Tokyo, Kyoto, Sapporo, Fukuoka, ktp. Sed, tio ne estis realigebla, kaj ĉar mi tie renkontos mian neesperantistan amikinon, kiu eble ne dezirus tre resti kun esperantistojn, mi limigis mian liston.



Mi jam konis iomete Ryo, dank' al ipernity, kaj diskutis jam iomete pri liaj fotoj, kaj pri la parizaj bicikloj antaŭ lia alveno al Parizo. Aldone, Ryo partoprenas la Pasportan Servon, kaj li loĝas ĉirkaŭ Tokyo. Ryo pretis gastigi min, kaj li eĉ pretis feriiunu tagon por viziti kun mi la urbon de Nikko. Mi iom hezitis ĉar laŭ mia kredo, oni ne havas multaj feriojn en Japanio, kaj estas ne estas tre akceptita ferii. Sed Ryo pretis ferii por mi, do mi akceptis.



Ankaŭ per ipernity mi konis iomete Bezonata, el Tokyo, kaj pensis, ke estus interesa renkonti ŝin samtempe kun Ryo. Por mi, Bezonata reprezentas la "spontana generado" de esperantistojn kiuj, kiel mi, malkovris kaj lernis esperanton sole, sen renkonti esperantistojn en la vivo. Mi pensis, ke malgraŭ mia granda timemo fari kulturajn erarojn (kiel mi diris antaŭe), mi nepre devis renkonti ŝin. Se ne, tiu junulino, kiu konigis min (per ŝia blogo) multe pri la ĉiutaga vivo en Tokyo, restus nur en mia imago, kaj por ĉiam mi bedaŭrus, ke mi estis tiom proksime kaj ne renkontis ŝin.



Do mi kontaktis Bezonata-n kaj ni rapide havis rendevuon, Bezonata, Ryo, kaj mi.



En Kyoto, troviĝas la pasporta servano Masakato, kiu por mi estas "granda nomo" de la diskutlisto de SAT. Ĉar mi pensis, ke mia amikino eble dezirus resti sole kun mi almenaŭ por la vesperon, mi ekserĉis hotelon en Kyoto, kaj proponis renkonti Masakaton iun tagon. Sed trovi hotelon estis malfacila (pro festivalo tiujn tagojn, mi ne sciis pri tio) kaj Masakato devis multe insisti por gastigi min. Fine, malgraŭ mia timo ĝeni ŝin, kaj miaj hezitoj, mi fine decidis gasti ĉe Masakato. Ŝi ankaŭ proponis, ke Jasuo (kes fotojn mi ankaŭ vidis en ipernity) ĉiĉeronu nin en Nara, sed mi pensis, ke mia amikino jam sufiĉe lasis min ludi kun mia amikoj, kaj mi devus okupiĝi pri ŝi. Do mi malakceptis la proponon de la komprenema Jasuo. Ankaŭ Viola proponis renkonti en ŝia urbo, sed mi bedaŭinde ne havis tempon.


Nu mi estis preta iri al Japanio.