MIKELO (Michel Dereyger)'s articles

About...

"La Terre est bleue comme une orange" (Paul Eluard) "La Terglobo estas blua kiel oranĝo" (franca poeto Paul Eluard)
MIKELO (Michel Dereyger)
Translate into English

Archives

  • Tertremeto en Castellane ...

    - 07 Apr 2014 - 2 comments
    Antaŭ kelkaj minutoj, mi sentis strangan impreson, dum mi sidis antaŭ la komputilo. Mia skribotablo tremetis kaj ankaŭ mia seĝo, kvazaŭ tre peza kamiono pasus preter la domo. Ne, mi tute ne sonĝis ĉar ankaŭ mia virino sentis ĝin en sia divano antaŭ la televido. La tero iom tremetis en Castellane! Post kelkaj minutoj eksonis la telefono. Mia bofratino ankaŭ sentis tiun etan tertremeton en St Raphaël, ĉe la Lazura Bordo. Nenio grava okazis ĉi tie... kaj mi esperas, ke estas same por la tuta regiono, ke nenie okazis damaĝoj... Tio estas mia unua sperto rilate al tiu fenomeno...

  • Via felietono : "LA BALO" (12) - Fino

    - 07 Apr 2014 - 4 comments
    Karaj geamikoj kaj legantoj, Jen la lasta epizodo de via felietono - mia traduko de la novelo "La Balo" de Irène Némirovsky. Mi esperas, ke plaĉis al vi tiu rakonto kaj denove dankegas vin pro via amika fideleco! ... Kiel reagos la paro Kampf fronte al la fiasko de tiu balo? Ĉu Antoinette finfine konfesos sian kulpon al la gepatroj? ... BONAN LEGADON ! Mi ŝuldas multajn dankojn al pluraj geamikoj, precipe al GINETTE, DOROTA, IVAR, JADRANKA kaj FILIP, kiuj daŭre helpis min per taŭgaj rimarkoj kaj proponoj...

  • Via felietono : "LA BALO" (11) de Irène Némirovsky

    - 04 Apr 2014 - 4 comments
    Karaj fidelaj legantoj kaj geamikoj... Jen la sekva epizodo de la novelo "La Balo" de Irène Némirovsky. Mi esperas, ke plaĉas al vi la rakonto, kies francan version mi klopodis traduki kiel eble plej fidele... ... Oni ĵus sonorigis ĉe la pordo... Ĉu tamen alvenos invititoj al la planita balo? ... Sinjorino Kampf fariĝas pli kaj pli malkvieta, ĉu ne?.. BONAN LEGADON ! Mi kore dankas al IVAR, JADRANKA kaj FILIP pro ilia amika helpo!

  • Via felietono : "LA BALO" (10) - Novelo de Irène NEMIROVSKY

    - 27 Mar 2014 - 4 comments
    Iom malfrue (ĉar mi intertempe ĵus transloĝiĝis), jen la komenco de la lasta ĉapitro de la novelo de Irène Némirovsky. ... Finfine, la gepatroj de Antoinette senpacience atendas siajn invititojn... Ĉu tamen okazos la planita balo?.. BONAN LEGADON ! Mi tutkore dankegas al IVAR, GINETTE, JADRANKA, DOROTA kaj FILIP pro ilia amika helpo !

  • Via felietono : "LA BALO" (9) - novelo de Irène NEMIROVSKY

    - 16 Mar 2014 - 4 comments
    Karaj fidelaj legantoj... Karaj geamikoj... Denove, ni eniras la domon de gesinjoroj Kampf. Rosine, la patrino de Antoinette, zorge finpreparas la planitan balon... BONAN LEGADON ! Mi jam elkore dankegas al IVAR, JADRANKA, DOROTA, GINETTE kaj FILIP pro iliaj atenta legado kaj trafaj rimarkoj !

  • Via felietono : "LA BALO" (8)

    - 06 Mar 2014 - 3 comments
    Karaj fidelaj legantoj kaj geamikoj... Jam estas la sekvo de via felietono, "La Balo" de Irène Némirovsky. ... Kio okazos, post kiam Antoinette forĵetis la invitkartojn?... Ĉu la knabino konfesos sian kulpecon?... BONAN LEGADON ! Koran dankon al JADRANKA, IVAR, GINETTE, DOROTA kaj FILIP pro iliaj amikaj rimarkoj.

  • Via felietono : "LA BALO" (7)

    - 04 Mar 2014 - 3 comments
    Karaj geamikoj, Jen denove nia rendevuo por la sekva parto de la (iom longa) novelo de Irène Némirovsky. Ĉifoje, Antoinette ĉeestas tedan pianokurson. ... Ĉu la malfeliĉa knabino finfine ribelos kontraŭ sia aĉa patrino?... ... BONAN LEGADON !.. Mi elkore dankas al IVAR, JADRANKA, GINETTE kaj FILIP pro iliaj amikaj rimarkoj !

  • Via felietono : "LA BALO" (6)

    - 26 Feb 2014 - 2 comments
    Karaj legantoj... Post la malagrabla sceno inter Sinjorino Kampf kaj ŝia filino Antoinette, kion decidos la malfeliĉa knabino? Ĉu silenti kaj obei?... Ĉu ribeli?... ... BONAN LEGADON ! ... ...Mi elkore dankas al IVAR, JADRANKA, DOROTA, GINETTE kaj FILIP pro iliaj rimarkoj !

  • VIA FELIETONO : "LA BALO" (5)

    - 21 Feb 2014 - 2 comments
    Karaj geamikoj, Ni retrovu la kompatindan Antoinette post kiam ŝia patrino kolerege rifuzis, ke ŝi (eĉ iomete) partoprenu la planitan balon... Irène NEMIROVSKY lerte uzis la "malrektan liberan stilon" por priskribi la pensojn de la suferanta knabino... Esperante, ke mi tro perfidis la originalan verkon, mi deziras al vi... ... BONAN LEGADON ! Dankon al IVAR, GINETTE kaj FILIP pro ilia tre atenta legado kaj la trafaj rimarkoj.

  • VIA FELIETONO : "LA BALO" (4)

    - 17 Feb 2014 - 3 comments
    Karaj geamikoj kaj legantoj, Jen la fina parto de la dua ĉapitro : Sinjorino Kampf petis helpon de sia filino Antoinette por aranĝi monduman balon... BONAN LEGADON ! Elkoran dankon mi ŝuldas al IVAR, DOROTA, GINETTE kaj FILIP pro iliaj amikaj rimarkoj !!!

  • VIA NOVA FELIETONO : "LA BALO" (3)

    - 11 Feb 2014 - 6 comments
    Karaj geamikoj kaj legantoj, Jen la sekva parto de la novelo de Irène NEMIROVSKY (1928). Mi esperas, ke plaĉas al vi tiu rakonto, kies stilo estas plejofte "morda"... Fakte, la verkistino plejverŝajne iom rememorigas sian propran infanaĝon. Jen senindulga priskribo de la monduma medio inter la du Mondmilitoj. ... kaj ĉu vere ŝanĝis tia naŭza sinteno de novriĉuloj ??? BONAN LEGADON ! Koran dankon al IVAR, JADRANKA, GINETTE kaj FILIP pro iliaj valoraj rimarkoj!

  • VIA NOVA FELIETONO : "LA BALO" (2)

    - 06 Feb 2014 - 2 comments
    Karaj geamikoj, karaj legantoj... Jen la sekva parto de "La Balo". Mi esperas, ke plaĉas al vi tiu ĉi novelo, malgraŭ ties malfacila sed originala stilo, kiun mi strebis esperantigi kiel eble plej fidele. Ne hezitu aldoni viajn komentojn. Mi elkore dankas al IVAR, JADRANKA, GINETTE kaj FILIP pro iliaj amikaj rimarkoj.

  • VIA NOVA FELIETONO : "LA BALO" (1)

    - 30 Jan 2014 - 4 comments
    Karaj geamikoj kaj fidelaj legantoj, Kun granda plezuro, mi prezentas al vi mian tradukon de la novelo : "LE BAL" (1928), kiun france skribis Irène NEMIROVSKY (1903-1942). Esperante, ke mi ne tro perfidis la originalan rakonton, precipe la apartan stilon de la talenta verkistino, mi deziras al vi ... BONAN LEGADON ! Koran dankon al IVAR, PASCAL, GINETTE kaj FILIP pro iliaj taŭgaj rimarkoj ! (Lasta polurita versio - la 23an de februaro.)

  • LA DOMO INTER LA DUNOJ - Ĉapitro 20 (2/2) - Fino

    - 24 Jan 2014 - 7 comments
    Karaj geamikoj, karaj legantoj, Jen la lasta parto de la romano... Kun la espero, ke plaĉis al vi la legado, mi elkore dankas vin pro viaj oftaj vizitoj kaj fidela ĉeesto. Mi ŝuldas multegajn dankojn al pluraj geamikoj, kiuj regule kaj pacience poluris mian tradukon, precipe : DOROTA, FILIP, GINETTE, IVAR, MICHAEL, NOĈJO, PASKAL... Fakte, tiu traduko estas kolektiva laboro!!! ... VIVU ESPERANTO !

  • LA DOMO INTER LA DUNOJ - Ĉapitro 20 (1/2)

    - 20 Jan 2014 - 1 comment
    LA DOMO INTER LA DUNOJ – Ĉapitro 20 (1/2) T iom longe, kiom li povis kuri sen ekspiri, Silvano kuradis. Li transiris fosaĵojn, rekte trairis la kampojn, hazarde, nur serĉante malproksimiĝi de la franca landlimo. Li tiel iradis dum longa tempo, ŝajnis al li. Komence sendolora, la vundo nun suferigis lin. Varma likvo elfluis el lia ventro laŭ la kruroj. Tamen, li plu paŝis, kun mallevita kapo, kiel oni rapidiras kontraŭ la venton. Liaj oreloj zumis, sed li ne sciis, ĉu estas pro la rapi…

  • LA DOMO INTER LA DUNOJ - Ĉapitro 19 (3/3)

    - 18 Jan 2014 - 2 comments
    Karaj geamikoj kaj fidelaj legantoj, Mi rapidegis por traduki tiun ĉi trian parton de la 19a ĉapitro. Kiel antaŭvidita, ĝi estas vere drama... ... Ĉu Lurĵo ? ... Ĉu Silvano? ... Kiu finfine venkos? ... Ĉu iu venkos? ... BONAN LEGADON ! Kiel eble plej baldaŭ, mi aldonos la lastan ĉapitron de la romano. Mi ŝuldas multajn korajn dankojn al pluraj geamikoj, kiuj regule korektis miajn erarojn, proponis solvojn por poluri la stilon, helpis min per iliaj taŭgaj konsiloj ... Mi jam dankegas al IVAR, DOROTA kaj GINETTE pro iliaj rimarkoj!

  • LA DOMO INTER LA DUNOJ - Ĉapitro 19 (2/3)

    - 15 Jan 2014
    Karaj geamikoj, karaj legantoj, Kiel promesita, jam hodiaŭ mi aldonas la sekvan parton de via felietono. ... Silvano ne scias, ke Ĵermena perfidis lin. Kio okazos?... BONAN LEGADON ! ... kaj ĝis tre baldaŭ for la tria parto de tiu epizodo. Mi kore dankas al IVAR pro lia valorega helpo !!!

540 articles in total